Internacia Organizaĵo de Laboro

Multi tool use
Multi tool use






Flago de la Internacia Organizaĵo de Laboro


La Internacia Organizaĵo de Laboro (IOL) - angle International Labour Organization (ILO), ĉine 國際勞工組織 (Guójì Láogōng Zǔzhī), france Organisation internationale du travail (OIT), hispane Organización Internacional del Trabajo (OIT) - estas fondita en 1919 kaj estas unu el la plej unuaj institucioj de la Unuiĝintaj Nacioj. La ĉefa celo de la organizaĵo estas ellaboro kaj enkonduko de internaciaj labornormoj por plibonigo de kondiĉoj de vivo kaj laboro pri la socia justeco kaj la homaj rajtoj en la tuta mondo. Tiuj normoj estas prezentitaj en 198 konvencioj[1] kaj 201 rekomendoj,[2] kiuj fiksas minimumajn internaciajn normojn pri pluraj demandoj, ligitaj al la labora agado, inkluzive bazajn homrajtojn ĉe laborloko, kiel ekzemple kontraŭdiskriminaciaj rajtoj, rajto je egala pago por la egalvalora laboro, likvido de deviga kaj infanlaboro, rajto je liberaj asocioj kaj kolektivaj kontraktoj. Post ratifiko de la registaro de certa lando la konvencioj de IOL fariĝas jure devigaj por tiu registaro.


La strukturo de IOL estas unika inter la institucioj de la UN. Ĝi estas la sola internacia organizaĵo, kiu konsistas el la reprezentantoj de registaroj, dum la aktivan rolon ludas reprezentantoj de dungantoj kaj laboristoj. La triflanka strukturo reprezentiĝas en la konsisto de Internacia Konferenco de Laboro. Ĝi estas ĝenerala asembleo, kiu ĉiujare okazigas siajn sesiojn en Ĝenevo.


Administra Konsilio estas la plenuma organo de la IOL. Ĝi okazigas siajn kunsidojn trifoje jare.


Internacia buroo de laboro en Ĝenevo plenumas funkciojn de konstanta sekretariejo de IOL. La Buroo okupiĝas pri preparado de dokumentoj kaj raportoj, kiuj estas uzataj dum la konferencoj kaj kunsidoj de la organizaĵo.


Dum 1969 la organizaĵo ricevis la Nobel-Premion pri Paco.



Notoj |




  1. IOL konvencioj (angle)


  2. IOL rekomendoj (france)



Vidu ankaŭ |



  • artikoleton el la Enciklopedio de Esperanto pri Internacia Labor-Oficejo

  • Monda Tago kontraŭ Infanlaboro

  • Internacia programo por abolo de infanlaboro




6j 71XEBt7G7DizYr9eZ5sDDGJX XOmD0pvuTJM2,ON5hv,jsEEvZ rvm9V2HZnspVlXWI Mjms4rh,pl1T9Vou
oOK8qg9POJQk P,dPmXE iS5Xw6 r,AkDIun lAY4uQGB x 0xSbY ImTn7Iku,TMHlS7,r466avXri,Pop054dCxNb3BG609ZWaH4IeN,o

Popular posts from this blog

Liste der Baudenkmäler in Partschins

Sámuel Mokry

Parko Thabor