Tótkomlós


































Tótkomlós


Tótkomlós - Hungary - Evangelical Church.jpg







Flag of Tótkomlós.svg

Flago


HUN Tótkomlós COA.jpg

Blazono


Areo
125 km² (12 500 ha)

Loĝantaro
5 995

Poŝtkodo
5940
Telefona antaŭkodo
68


Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Tótkomlós

Retpaĝo: www.totkomlos.hu


Tótkomlós [tOtkomlOŝ], slovake Slovenský Komlóš estas urbo en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Békés, en Distrikto Orosháza. La loknomo signifas: slovako-lupolo.




Vido al Tótkomlós el la preĝejturo




Enhavo






  • 1 Geografio


  • 2 Historio


  • 3 Vidindaĵoj


  • 4 Famuloj


  • 5 Ĝemelurboj





Geografio |


Tótkomlós situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Mezőtúr-Mezőhegyes. Tiu lasta urbo troviĝas 13, Mezőkovácsháza 19, Orosháza 22, Makó 30, Hódmezővásárhely 34, Békéscsaba 43, Szentes 54, Szeged 57, Mezőtúr 80, Budapeŝto 201 km.



Historio |


Tótkomlós estis loĝata jam en la Arpad-epoko, poste ĝi estis posedaĵo de János Hunyadi, en 1484 de reĝo Matiaso la 1-a, poste de Johano Korvin. Dum la turka okupado la areo iĝis senhoma, ĝin resetligis la nova posedanto barono József Rudnyánszky, kiu setligis en 1746 ĉirkaŭ 80 slovakajn familiojn.


La vilaĝo suferis pro hungara-slovaka loĝantara ŝanĝo, okazinta en 1946–48, kiam el Tótkomlós translokiĝis 939 familioj (3254 homoj) al Slovakio. Alvenis 400 hungaraj familioj, ĉirkaŭ 1500 homoj.


Tótkomlós iĝis urbo en 1993. La urban ekonomion karakterizas okupiĝo pri agrikulturo. La urbo havas termalan banejon kaj slovakan aŭtonomion.



Vidindaĵoj |


La Luterana preĝejo (Tótkomlós) estis konstruita en 1795 kun 57 m-ojn alta turo, la vilaĝdomo en 1893 konstruiĝis.



Famuloj |


En Tótkomlós naskiĝis:




  • aktoro Zsuzsa Gyurkovics

  • Endre Domanovszky (filozofo)


  • verkisto Pál Závada


  • kemiisto Ferenc Joó


  • ministro János Boldóczki


  • János Jankó (pentristo).



Ĝemelurboj |




  • Rumanio Brețcu, Rumanio (1995)


  • Slovakio Nové Zámky, Slovakio (1993)


  • Slovakio Galanta, Slovakio (1999)


  • Slovakio Jelšava, Slovakio


  • Rumanio Nădlac, Rumanio (1997)


  • Germanio Neunkirchen am Brand, Germanio (2000)


  • Slovakio Zvolen, Slovakio (1994)




Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg