Pordo






Pordo


Pordo estas strukturo en muro kiu ebligas eniron kaj eliron. Ĝi estas trovebla en domoj, konstruaĵoj, veturiloj, kaĝoj, ŝrankoj, ktp. Oni fermas kaj malfermas pordon per anso. Pordoj ĝenerale estas ŝloseblaj per seruro.


Ĝi povas esti simpla tuko (teksaĵo) ekz. ĉe nomadoj, ĉe la lokligitaj popoloj aperis la fermebla ligna pordo (ĝenerale en la urboj). En la moderna epoko la pordoj jam estas produktitaj el plasto, fero, aluminio ktp. kiel portanta strukturo.




Enhavo






  • 1 Terminaro


  • 2 Pordotipoj


  • 3 Rimarkindaj pordoj


    • 3.1 Iŝtar-pordo


    • 3.2 Pordoj Skeoj


    • 3.3 Lokoj




  • 4 Vidu ankaŭ


  • 5 Proverboj


  • 6 Referencoj





Terminaro |




Pordo en Kartvelio.


Laŭ Francisko Azorín pordo estas Enirejo; movebla fermilo de enirejo.[1] Li indikas etimologion el la sanskrita par (iri), kaj de tie la greka poros (pasaĵo) kaj de tie la latina porta. Kaj li aldonas liston de rilataj terminoj nome pordeto, pordego, pordohoko, pordistejo, pordofrapilo, pordokadro, pordopanelo, pordokurteno, ligna pordo, tabulata pordo, dufolia pordo, glitpordo, kradopordo, surpordo, urbopordo, remizopordo, kastelopordo.[2]



Pordotipoj |


Tipoj laŭ funkcio:



  • klappordo - horizontala pordo sur planko aŭ plafono

  • sving-pordo - risorta pordo, kiun oni povas malfermi de ambaŭ flankoj kaj kiu mem refermiĝas sed ne ŝlosiĝas

  • ŝovpordo - pordo kies plataĵo ŝoviĝas sur reloj, paralele al la muroj


  • turnpordo - plur-ala (3-4) pordo, tra kiu oni trafikas turnante ĝin. Ĝin patentigis la 7-an de aŭgusto 1888 Theophilus Van Kannel, en Usono.


Pordego estas aperturo, kiu donas aliron al ejo ĉirkaŭita per muregoj aŭ barilo. Pordegoj povas esti uzataj por kontroli kiu en- aŭ el-iras. Pordego ankaŭ povas havi nuran ornaman aŭ simbolan funkciojn.



Rimarkindaj pordoj |




Pordo de Alcalá (orienta fasado)




  • Pordego de Jaffa en Jerusalemo


  • Pordo de Alcalá en Madrido


  • Pordo de Eŭropo en Madrido


  • Pordo Sankta Vincento en Madrido

  • Pordo de la Suno (Madrido)


  • Pordo de Toledo en Madrido

  • Pordego al Barato (Mumbajo)


  • Pordo de Sankta Paŭlo en Romo


  • Pordego blankenburga en Saalfeld


  • Pordego Bisagra en Toledo



Iŝtar-pordo |

Iŝtar-pordo estis unu pordo el urbo Babilono. Ĝi estis konstruita ĉirkaŭe 575 a.K. de Nebukadnecar la 2-a kaj dediĉita al la diino Iŝtar. La monumenta pordo estis kovrita per bluglazuritaj kaheloj.




La Iŝtar-pordo



Pordoj Skeoj |

Pordoj Skeoj, fabelaj pordoj de la urbo Trojo.



Lokoj |




  • Fera Pordo, interkrutejo sur la Danubo en la limo inter Rumanio kaj Serbio

  • Pordoj al infernoj en Helena mitologio



Vidu ankaŭ |




  • Kategorio Pordo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Pordo en la Vikivortaro (Universala vortaro)


  • Pordo en ReVo




  • Pordoferma paniko

  • Pordotelefono



Proverboj |


Ekzistas pluraj proverboj pri pordo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[3]:









  • Citaĵo

     Se ĉiu balaos antaŭ sia pordo, tiam en la tuta urbo estos ordo. 







  • Citaĵo

     Ora ŝlosilo ĉiun pordon malfermas. 







  • Citaĵo

     En bona ordo tra la pordo! 



Referencoj |




  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 170.


  2. Azorín, samloke, paĝoj 170-171.


  3. Lernu















Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg