Hilma Hall




Hilma Agatha Fredrika HALL (Naskiĝis la 30-an de septembro 1854 en Kotka, mortis la 3-an de junio 1922) estis finna esperantisto.


Hall estis esperantistino ekde 1906.[1] Ŝi gvidis Esperantajn studrondojn kaj agis kiel bibliotekistino en la societo "La Polusstelo".[1] Ŝi tradukis la kvinaktan komedion La Botistoj (1919), la teatraĵetojn La Fianĉiĝo kaj Lea (1920; ĉiuj tri de Aleksis Kivi), finnajn proverbojn k.a.[1] Laŭ Enciklopedio de Esperanto ŝi "krome multe helpis al la verkado por la Finna-Esperanta Vortaro" (t.e. Plena vortaro Finna-Esperanta de Vilho Setälä, aperinta en 1923).[1]



Referencoj |



  1. 1,01,11,21,3Enciklopedio de Esperanto (1933), artikolo pri Hall, Hilma Agatha Fredrika



Eksteraj ligiloj |



  • Libroj de kaj pri Hilma Hall en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo





  • Hilma Hall en Vikifontaro (Universala biblioteko)







Popular posts from this blog

Wolfgang Unzicker

Unua mondmilito

Schloss Hohenburg (Lenggries)