Johano Karlo la 1-a (Hispanio)
























































































Johano Karlo la 1-a

Reĝo de Hispanio

Reĝo Johano Karlo la 1-a
Reĝo Johano Karlo la 1-a


Regado

22-a de novembro 1975 – 18-a de junio 2014

Antaŭulo

Francisco Franco (Diktatoro)

Sekvanto

Filipo la 6-a, lia filo

Kronado

27-an de novembro 1975

Coat of Arms of Juan Carlos I of Spain.svg
Persona informo

Devena nomo
Juan Carlos Alfonso Víctor María de Borbón y Borbón-Dos Sicilias

Naskiĝo

5-an de januaro 1938
en Italio Romo, Italio

Religio

katolika eklezio [#]

Ŝtataneco

Hispanio [#]

Alma mater
Instituto San Isidro [#]

Lingvoj

hispana lingvo [#]


Subskribo Johano Karlo la 1-a (Hispanio)
Familio

Dinastio

Burbonoj

Patro

Juan de Borbón y Battenberg

Patrino

María de las Mercedes de Borbón-Dos Sicilias

Gefratoj
Infanta Margarita, Duchess of Soria • Infanta Pilar, Duchess of Badajoz • Infante Alfonso of Spain [#]

Edzino

Sofia de Grekio (1962)

Idoj

Elena de Borbón y Grecia
Cristina de Borbón y Grecia
Felipe de Borbón y Grecia
Profesio

Okupo

suvereno [#]

[#]

Fonto: Vikidatumoj







v  d  r


Information icon.svg



Johano Karlo la 1-a, hispane Juan Carlos de BORBÓN y BORBÓN [ĥŭan' karlos de borbon' i borbon'], (naskiĝis la 6-an de januaro 1938 en Romo en ekzilo) estis reĝo de Hispanio ekde 1975 ĝis 2014, filo de Juan de Borbón y Battenberg kaj nepo de reĝo Alfonso la 13-a.


Li mortigis akcidente en marto de 1956 sian pli junan fraton Alfonso de Borbón en la familia domo Villa Giralda en Estoril, Portugalio.


Li edziĝis kun Sofia de Grekio (1962) kaj en 1969 estis proklamita princo de Hispanio kaj sekvanto de Francisco Franco kiel regnestro, kun titolo de reĝo. Kiam mortis Franko, la hispana parlamento proklamis Johanon Karlon la 1-an kiel reĝo. Ĉefo de la hispana reĝa familio (dinastio Burbonoj) tra la rezigno de sia patro (1978), li ratifis kaj aprobis la konstitucion de 1978. Dum la puĉo de 23-a de februaro 1981, li sukcesis teni la armeestrojn lojalaj al demokratio.


En 2012 - ankoraŭ honorprezidanto de WWF en Hispanio - li partoprenis en ĉasado je elefanto en Bocvano, dum kio li suferis akcidenton. Tio okazigis polemikon en la tuta lando ĉar la antaŭan semajnon la reĝo estis deklarinta ke la malfacilaĵoj de junuloj hispanaj por trovi laborpostenojn sendormigis lin kaj tuj poste li foriris ĉasturismi al Afriko.


En junio 2014 Johano Karlo abdikis kaj lasis la tronon al sia filo Filipo la 6-a.



Ordenoj kaj honorigoj |



Order of White Eagle Poland-Order Star.jpg

Johano Karlo la 1-a (Hispanio) estas kavaliro de la Ordeno de la Blanka Aglo, la plej alta ŝtata honorigo de la Pola Respubliko.


Ster van de Orde van de Witte Leeuw 1922 - 1961.jpg

Johano Karlo la 1-a (Hispanio) estas portanto de la Ordeno de la Blanka Leono, la plej alta ŝtata honorigo de Ĉeĥio (antaŭ 1993 de Ĉeĥoslovakio).


Eksteraj ligiloj |


  • Oficialaj TTT-paĝoj de la hispana Reĝa Domo



  • Johano Karlo la 1-a (Hispanio) en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Johano Karlo la 1-a (Hispanio) en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)




Vidu ankaŭ |


  • Historio de Hispanio














Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg