Franca Esperanto vortaro Andrieu




DICTIONNAIRE PRATIQUE D'ESPERANTO français-esperanto, esperanto-français (Praktika vortaro franca-Esperanto kaj Esperanto-franca) estas mezgranda vortaro publikigita de SAT-Amikaro, la franca branĉo de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT). Ĝis nun aperis jenaj eldonoj:




  • 1-a eld. 1959: Paris: SAT-Amikaro, 1959, XII, [2] 517 p. en la poŝformato 16x10 cm, ĉ. 13.000 kapvortoj


  • 2-a eld. 1974: same, senŝanĝa ofseta represo


  • 3-a eld. 2000: Andrieu, André (red.) Paris: SAT-Amikaro, 2000, 519 p. en la pli granda formato 20x? cm kun ĉ. 20.000 francaj kapvortoj ((ISBN 2950880932), numero de la Franca Nacia Biblioteko - Bibliothèque Nationale BN 02576917 01-19429)



La 1-a kaj 2-a eldonoj |


Laŭ la enkonduko de la "Praktika Vortaro" ĝin iniciis Edmond Dazun en 1953, kiu kunordigis la laborojn ĝis la apero de la 1-a eldono en 1959. Félicien Baronnet redaktis la parton francan-Esperanto, Roland Levreaud la parton Esperanto-francan. Ĉi-lasta enhavas ĉiujn radikojn de la Plena Vortaro (PV, 2-a eld. de 1934, postaj eldonoj nur senŝanĝaj represoj) kaj ties Suplemento de Waringhien de 1953. Nove kompare kun PV estis, ke estis enigitaj propraj nomoj en Esperanta traduko, pri kiu precipe zorgis Raymond Laval. Ili baziĝas sur la Esperanto-japana vortaro de Okamoto Joŝicugu de 1935 kaj sistemaj listoj de personaj kaj geografiaj nomoj, publikigitaj dum kelkaj jaroj en la bulteno de SAT-Amikaro.


Lucien Bannier, Pierre Lévy kaj André Caubel konsilis kaj reviziis la "Praktikan Vortaron", Caubel krome kunordigis la korektadon.


Laŭ ĝia epiteto "praktika", la vortaro celas precipe lernantojn kaj komencantojn. Grandparte la parto Esperanto-franca estas nura vortlisto laŭ la tipo "akiri, acquérir", "aklami, acclamer" ktp.


Post forvendado de la unua eldono, aperis en 1974 dua neŝanĝita eldono. Ankaŭ ĝi kontentigis la bazajn bezonojn de precipe lernantoj je praktika, facile portebla poŝ-vortaro. La represo tamen registris nek vortojn el la "Grand Dictionnaire" (Granda Vortaro Esperanto-Franca) de Waringhien de 1957, nek el tiu de André Albault kaj Roger Léger (franca-Esperanto 1961), nek el Plena Ilustrita Vortaro (PIV) de 1970. Ĝi tial jam ne plu spegulis la aktualan lingvo-uzon. Du jarojn post la represo de la "praktika", SAT-Amikaro ankaŭ represis la "grandan" de Waringhien, ĉi-lastan tamen kun suplemento. SAT-Amikaro tiel ekhavis duŝtupan vortaran programon.



La 3-a eldono |


La 3-an eldonon de 2000 redaktis André Andrieu, iama kunlaborinto de Edmond Dazun pri la botanika terminaro "Sin nutri en la naturo" de 1995. Andrieu pliampleksigis kaj aktualigis la jam ne plu modernan vortaron. Ĝi ricevis formaton similan kiel tiu de la "Grand Dictionnaire". Recenzo "Modela vortaro" de Jean Doublet aperis en La Gazeto 97 p. 27.



Eksteraj ligiloj |












Portala ikono Portalo pri Lingvo
Portala ikono Portalo pri Esperanto




  • Francaj vortaroj en Ockey, Edward; Sutton, Geoffrey. Bibliografio de Vortaroj kaj Terminaroj en Esperanto 1887-2002. Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio 2003


  • Katalogo de Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience : entajpu la vortojn "dictionnaire pratique".




Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg