Megaluredoj
















Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Megaluredoj


Stria megaluro, Megalurus palustris

Stria megaluro, Megalurus palustris


Biologia klasado






















Regno:

Animaloj Animalia

Filumo:

Ĥorduloj Chordata

Klaso:

Birdoj Aves

Ordo:

Paseroformaj Passeriformes

Familio:

Megaluredoj Megaluridaee



Aliaj Vikimediaj projektoj







Wikispecies-logo.svg

Sistematiko en Vikispecioj








Commons-logo.svg

Komunejo pri Megaluredoj









v  d  r


Information icon.svg



Megaluredoj estas ĵuse agnoskata familio de malgrandaj insektovoraj kantobirdoj, iam lokitaj en la rubeja taksono de la familio de Silviedoj. Ĝi enhavas la grilbirdojn, herbobirdojn, kaj la genron Bradypterus de "arbustosilvioj". Tiuj birdoj loĝas ĉefe en Eŭrazio, Afriko kaj la mondoregiono de Aŭstralio.[1]


Tiuj specioj estas malgrandecaj birdoj kun vostoj kiuj estas kutime longaj kaj pintecaj; la scienca nomo de la tipa genro Megalurus estas kunmetita vorto el du radikoj de la antikva greka kiuj signifas "granda vosto". Ili ne estas tiom trogloditecaj kiom la tipaj ĉetioj de la genro Cettia, sed kiel tiuj, ili estas senkoloraj brunecaj aŭ sablokoloraj. Ili kutime estas pli grandaj kaj sveltaj ol la specioj de Cettia ĉiukaze, kaj multaj havas rimarkindajn malhelajn striojn en flugiloj aŭ dorso. Plejparto el ili loĝas en arbustaro kaj ofte ĉasas predojn grimpante inter densa implikita kreskaĵaro aŭ persekutante ilin surgrunde; ili estas eble la plej surgrundemaj inter silviedoj kaj similaj familioj. Malkutime inter Paseroformaj oni konstatis komencan evoluon al neflugeco en kelkaj taksonoj.[2]


Ĉe la superfamilio Sylvioidea, la Megaluredoj estas pli proksimaj al la Malagasaj silvioj, alia ĵus agnoskata (kaj eĉ sennoma) familio; dum la Nigrakrona donakobio (Donacobius atricapillus) estas parenco en Usono devena el la sama prastirpo kaj ne trogloditedo kiel dumlonge oni supozis.[1]



Genroj |




  • Bradypterus – Megaluredaj arbustosilvioj (pli da 20 specioj).[3])


  • Locustella – Grilbirdoj (9 specioj)


  • Megalurus – tipaj herbobirdoj aŭ Megaluroj (5 specioj; probable polifiletika)


  • Schoenicola – Larĝvostuloj (2 specioj; provizore lokitaj ĉi tie)


  • Cincloramphus – aŭ Cinkloranfoj (2 specioj; provizore lokitaj ĉi tie)


Oni supozas, ke ankaŭ kelkaj aliaj (kutime malgrandaj aŭ monotipaj) genroj apartenas ĉitie:




  • Bowdleria – filikobirdo (1 vivanta specio, 1 ĵus formortinta; foje inkludata en Megalurus)


  • Buettikoferella – Timora arbustobirdo


  • Chaetornis – Brida herbobirdo


  • Dromaeocercus – emuvostuloj (2 specioj, inkludas Amphilais)


  • Eremiornis – Spinifekso


  • Megalurulus – makisbirdoj (5 specioj)



Referencoj |



  • Alström, P.; Ericson, P.G.P.; Olsson, U. & Sundberg, P. (2006): Phylogeny and classification of the avian superfamily Sylvioidea. Molecular Phylogenetics and Evolution 38(2): 381–397. COI:10.1016/j.ympev.2005.05.015 PDF plena teksto

  • Beresford, P.; Barker, F.K.; Ryan, P.G.; & Crowe, T.M. (2005): African endemics span the tree of songbirds (Passeri): molecular systematics of several evolutionary 'enigmas'. Proceedings of the Royal Society 272 (1565): 849–858. COI:10.1098/rspb.2004.2997 PDF plena teksto Elektronika aldono

  • del Hoyo, Josep; Elliott, Andrew & Sargatal, Jordi (eldonistoj) (2006): Handbook of the Birds of the World (Volume 11: Old World Flycatchers to Old World Warblers). Lynx Edicions, Barcelona. ISBN 84-96553-06-X



Notoj |



  1. 1,01,1Alström et al. (2006)


  2. del Hoyo et al. (2006)


  3. Parafiletika kun almenaŭ unu specio Viktorina arbustosilvio ("B. victorini") ne apartenanta al tiu familio. (Beresford et al., 2005).





Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg