Hannes Koivu
Hannes KOIVU, oficiale Johan Isak KOIVU (naskiĝis la 19-an de decembro 1882 en Paavola, mortis la 20-an de julio 1979) estis finna instruisto kaj esperantisto. Li esperantistiĝis en 1918 kaj agadis en Esperanto-Ligo de Finnaj Instruistoj kaj Esperanto-Instituto de Finnlando[1]. Dum jardekoj, ĝis 1975, li estis delegito de UEA[mankas fonto].
En la 1930-aj jaroj li estis socialdemokrata membro de la urba konsilio de Viborg[2]. Post kiam Finnlando cedis la urbon al Sovetunio rezulte de la dua mondmilito, li vivis en Helsinko.
|
| |||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Johan Isak KOIVU (kojvu), finno, instruisto. Nask. 19-a de decembro 1882 en Paavola. . . Komunuma agado en la hejmurbo Viipuri. Fervora agado por Esperanto en instruista kaj laboristaj rondoj. Multaj kursoj. | ||||||||||||||
Referencoj |
↑ Esperanta Finnlando, numero 4/1968
↑ Kuka kukin on, Helsinki 1954, p. 380
Eksteraj ligiloj |
Kalevala, artikolo de Hannes Koivu aperinta en "Nica Literatura Revuo"
Saŭna, artikolo de Hannes Koivu aperinta en "Nica Literatura Revuo"