Suĝoŭo
Ĉi tiu artikolo temas pri universitata urbo. Por informoj pri la samnoma urbo en Anhujo, vidu la paĝon Suĝoŭo (Anhujo).
Suĝoŭo | |
---|---|
Flago | |
Administrado | |
Statuso | Urbo |
Lando | Ĉinio |
Ŝtato | Ĉinio |
Provinco | Ĝjangsuo |
Poŝtkodo | 215000 [+] |
Aŭtokodo | 苏E |
Telefona antaŭkodo | 0512 |
Retpaĝaro | www.suzhou.gov.cn [+] |
Politiko | |
Urbestro | Yan Li (阎立) |
Demografio | |
Loĝantaro | 1 343 000 en 2 005 |
Loĝdenso | 689 loĝ./km² |
Geografio | |
Koordinatoj | 31°19′36″N 120°37′32″O / 31.32667°N, 120.62556°O / 31.32667; 120.62556 (Suĝoŭo)Koordinatoj: 31°19′36″N 120°37′32″O / 31.32667°N, 120.62556°O / 31.32667; 120.62556 (Suĝoŭo) |
Alto | 5 m [+] |
Areo | 8 488 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero |
Horzono | UTC +8 |
Loko de Suĝoŭo en Ĝjangsuo, Ĉinio | |
Alia projekto | |
Vikimedia Komunejo Suzhou [+] | |
Suĝoŭo (ĉine: 苏州; pinjine: Sūzhōu) estas universitata urbo en la Ĉina Popola Respubliko en provinco Ĝjangsuo, kiu famas pri ŝtonopontoj, pagodoj kaj ĝardenoj. La plej belaj ĝardenoj apartenas al Monda Heredaĵo. Pro la kanaloj ĝi nomiĝas "Venecio de Ĉinio".
Enhavo
1 Geografio
2 Historio
3 Klimato
4 Trafiko
5 Vidindaĵoj
6 Ĝemelurboj
7 Vidu ankaŭ
Geografio |
Suĝoŭo situas sur ebenaĵo proksime de Jangzio, marbordo kaj lago Taihu.
Historio |
Suĝoŭo estas unu el la plej maljunaj urboj en la regiono, menciiĝis en 514 a.K. En 209 a.K. ribelo okazis. Post finkonstruo de Granda Kanalo la urbo trovis sin strategie situante sur grava komercvojo. Invado de mongoloj okazis en 1275. La unua vojaĝo de Ĉeng He startis la 11an de julio 1405, el Suĝoŭo.
Post oftaj internaj militoj en 1937 okazis japana invado.
Klimato |
Suzhou havas humidan subtropikan klimaton kun varmaj, humidaj someroj.
Trafiko |
Suĝoŭo havas 2 flughavenojn. La fervoja, voja kaj ŝipa trafiko estas vigla. En la urbo 2 metrooj funkcias.
Vidindaĵoj |
templo de 327, rekonstruita en 1871
- templo de 503
pavilono de 1696
- ĝardeno de 1342
- Pordego de la Oriento (la plej alta konstruaĵo de la urbo)
- urba muzeo
- muzeo pri silko
- ponto de 816, rekonstruita en 1442
- pagodo de 961
- pagodo de 1009
Ĝemelurboj |
Pro sia kultura signifo, Suĝoŭo havas pli ol 50 ĝemelurboj, pli ol iu ajn alia urbo en Ĉinio.
Venecio, Italio
Viktorio, Kanado
Ikeda (Osaka), Japanio
Kanazavo, Japanio
Portland (Oregono), Usono
Tulcea, Rumanio
Ĝonĝu, Sud-Koreio
Kameoka, Japanio
Rigo, Latvio
Ismailio, Egiptio
Grenoble, Francio
Nijmegen, Nederlando
Esbjerg, Danio
Konstanz, Germanio
Taupo, Nov-Zelando
Nabari, Japanio
Porto Alegre, Brazilo
Jacksonville (Florido), Usono
Riihimäki, Finnlando
Taebaek, Sud-Koreio
Nowy Sącz, Polio
Kievo, Ukrainio
Zaporiĵo, Ukrainio
Logan, Aŭstralio
Antananarivo, Madagaskaro
Santiago del Estero, Argentino
Viña del Mar, Ĉilio
Jeongju, Sud-Koreio
Daisen, Japanio
Riesa, Germanio
Rotorua, Nov-Zelando
Santa Luċija, Malto
Hirokavo, Japanio
Portland (Viktorio), Aŭstralio
Eiheiji, Japanio
Marugame, Japanio
Ajabe, Japanio
Sendai, Japanio
Townsville, Aŭstralio
Whittier, Usono
Brest, Francio
South El Monte, Usono
Grootfontein, Namibio
Tahara, Japanio
Tottori, Japanio
Rosolina, Italio
Uĉinada, Japanio
Bourgoin-Jallieu, Francio
Dubbo, Aŭstralio
Ĉiba, Japanio
Hvaseong, Sud-Koreio
Nago, Japanio
Leoben, Aŭstrio
Vidu ankaŭ |
- Ĝjangsuo
- Listo de urboj de Ĉinio
- Listo de milionurboj