Sekundo





Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri mezurunuo de tempo. Por informoj pri mezurunuo de anguloj, vidu la paĝon Arksekundo.

La sekundo (simbolo: s) estas la oficiala mezurunuo de tempo kaj unu el la sep bazaj unuoj de la Sistemo Internacia de Unuoj.


La nuna difino de sekundo devenas de la 13-a Ĝenerala Konferenco pri Pezoj kaj Mezuroj (okazinta en 1967 kaj 1968), kaj tekstas jene:








Citaĵo

 La tempodaŭro de 9 192 631 770 cikloj de la radiado kiun donas la transiro inter la du hiperfajnaj niveloj de la baza stato de atomo de cezio-133. 



Enhavo






  • 1 Historio


  • 2 Dekoblaj kaj dekonaj unuoj


  • 3 Kromsekundoj


  • 4 Eksteraj ligiloj





Historio |


Tempodaŭro de unu sekundo iĝis praktike mezurebla nur post la invento de pendola horloĝo en la 17-a jarcento, sed tiu mezurunuo estis uzata jam antaŭe en astronomiaj kalkuloj. La difino de sekundo longe estis bazita sur la koncepto tagnokto, dividata en 24 horojn kun po 60 minutoj, ĉiu kun po 60 sekundoj. Unu sekundo do estis, kaj por la ĉiutaga vivo daŭre estas, unu 86400ono de tagnokto.


Kun la evoluo de ĉiam pli precizaj mezuriloj kaj mezuraj metodoj, oni eltrovis, ke la turniĝado de Tero ne estas sufiĉe unueca kaj stabila, por ebligi science ekzaktan difinon de baza mezurunuo. En la 1950-aj jaroj oni tial transiris al difino bazita sur la astronomia tropika jaro, tio estas la daŭro de unu rondiro de Tero ĉirkaŭ Suno, ekde unu printempa ekvinokso al la sekva. La nova difino fiksis, ke unu tropika jaro (la jaro 1900, kun astronomie precizega difino pri la ekzakta tempopunkto) egalis al 31 556 925.9747 sekundoj.


En 1967 oni aprobis la nunan difinon, por kies praktika realigo oni bezonas atomajn horloĝojn. La baza difino restas sen ŝanĝoj, sed dum la jaroj ekestis precizigoj pri kondiĉoj de la mezurado. Unu el ili koncernas etajn korektojn bezonatajn, laŭ la ĝenerala teorio pri relativeco, pro efikoj de gravitodiferencoj inter diversaj lokoj sur Tero. La alian kondiĉon difinis, en 1997, la Buroo Internacia pri Pezoj kaj Mezuroj: ĝi priskribis, ke la difino celas cezian atomon senmovan en temperaturo 0-kelvina.



Dekoblaj kaj dekonaj unuoj |



































































































Dekoblaj kaj dekonaj unuoj de sekundo (s) laŭ la Internacia Sistemo
Dekonaj unuoj

Dekoblaj unuoj
Valoro
Simbolo
Nomo
Valoro
Simbolo
Nomo
10–1 s
ds
decisekundo
101 s
das
dekasekundo
10–2 s
cs
centisekundo
102 s
hs
hektosekundo
10–3 s
ms
milisekundo
103 s
ks
kilosekundo
10–6 s
µs
mikrosekundo
106 s
Ms
megasekundo
10–9 s
ns
nanosekundo
109 s
Gs
gigasekundo
10–12 s
ps
pikosekundo
1012 s
Ts
terasekundo
10–15 s
fs
femtosekundo
1015 s
Ps
petasekundo
10–18 s
as
atosekundo
1018 s
Es
eksasekundo
10–21 s
zs
zeptosekundo
1021 s
Zs
zetasekundo
10–24 s
ys
joktosekundo
1024 s
Ys
jotasekundo

Multoblojn kaj onojn de sekundo oni povas regule nomi aldonante SI-prefikson, sed tio estas plej ofte farata nur pri onoj de sekundo: ekz. milisekundo (ms) estas milono de sekundo, mikrosekundo (µs) estas milionono. Pli longaj tempoj estas ekz. kilosekundo (ks, 1000 s aŭ 16 minutoj 40 s) aŭ megasekundo (Ms, miliono da sekundoj, t.e. ĉirkaŭ 11 tagoj 14 horoj).


En la ĉiutago, oni tamen ĉefe uzas la tradiciajn mezurunuojn minuto (egala al 60 sekundoj) kaj horo (3600 sekundoj). Tiujn eblas ekzakte difini kiel multoblojn de sekundo. Sed se oni difinas ilin kiel 1440-onon kaj 24-onon de tago (aŭ tagnokto, iam ankaŭ nomata diurno), oni refoje renkontas la problemon pri rotacio de Tero. La tempunuo jaro estas plursenca kalendare, kaj ankaŭ astronomie ĝi havas diversajn difinojn. Fine, semajno kaj monato estas uzataj kiel tempunuoj precipe kiam temas pri kalendaraj dato-intervaloj.



Kromsekundoj |


Pro la efektiva diferenco inter la tempodaŭroj 86400 sekundoj kaj unu turniĝo de Tero ĉirkaŭ sia akso, oni uzas tiel nomatajn supersekundojn, ekstrajn sekundojn aldonatajn al la Universala Tempo je certaj tempopunktoj, kio igas la koncernan tagnokton daŭri 86401 sekundojn. Ekde 1972, kiam oni enkondukis la sistemon de ekstraj sekundoj, ĝis la fino de 2008, supersekundo estis aldonita 23 fojojn, kio montras la malrapidiĝon de la tera turniĝado. Teorie eblas ankaŭ negativa supersekundo, t.e. tagnokto nur 86399-sekunda, se okazus rapidiĝo de Tero, sed io tia ne okazis ĝis nun. - La tuta sistemo de supersekundoj estas diskutata, kaj ekzistas propono tute forigi ĝin, kio signifus transiron al tempokalkulo plene difinita de la Internacia Atoma Tempo kaj principe sendependa de moviĝado de Tero.



Eksteraj ligiloj |


  • Ĉi tiu artikolo legita ĉe traduki.de aŭ YouTube



  • http://www.bipm.fr/fr/si/si_brochure/chapter2/2-1/second.html Oficiala difino de sekundo (france)


  • http://www.bipm.fr/en/si/si_brochure/chapter2/2-1/second.html Oficiala difino de sekundo (angle)


  • http://hpiers.obspm.fr/eop-pc/ Oficiale pri la supersekundoj (angle)


  • http://www.bipm.org/en/scientific/tai/ Pri la Internacia Atoma Tempo (angle)














Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg