Cornelis Johannes van Houten




Cornelis Johannes VAN HOUTEN (naskiĝis en 1920 en Hago, mortis la
24-a de aŭgusto 2002) estis nederlanda astronomo. Li estis foje
nomita Kees van Houten.


Li faris sian tutan karieron en la Universitato de Leiden krom mallkonga tempo
(1954 - 1956) kiel helpanto esploristo en la observatorio Yerkes (Usono).
Li ricevis sian diplomon de duagrada lerno en 1940, sed la dua mondmilito
interrompis lian studon kaj li ricevis sian doktorecon nur en 1952.


Li edzinigis sian koleginon, la astronomino, Ingrid Groeneveld, kiu iĝis
Ingrid van Houten-Groeneveld. Ili havis unu filon, Karel.


En triopa teamo kun Tom Gehrels, la geedzoj van Houten malkovris 4605 asteroidojn.[1]
Gehrels, en Usono ekzamenis la ĉielon per la Schmidt-teleskopo de 48 coloj (1,22 m) de la observatorio de la Monto Palomar kaj sendis fotografiajn plakojn al la observatorio de Leiden, kie la geedzoj van Houten analizis ilin por trovi novajn asteroidojn. La granda nombro da malkovroj permesis statistikajn studojn,
kiuj elmontris, ke la asteroidoj povas esti klasitaj laŭ pluraj "familioj".


Cornelis van Houten studis ankaŭ la radialan rapidon de
striktaj duopaj steloj (t.e., kies komponatoj estas proksimaj
unu de la alia). Li restis aktiva ĝis sia morto, publikigantes artikolojn pri la
asteroidoj kaj la eklipsaj duopaj steloj.


La asteroido 1673 van Houten estis tiel nomita en lia honoro.



Notoj kaj referencoj |




  1. MPC listo de asteroidaj malkovrintoj(angle)



Eksteraj ligiloj |



  • nederlande In memoriam dr. C.J. van Houten (nekrologio)












Popular posts from this blog

Wolfgang Unzicker

Unua mondmilito

Schloss Hohenburg (Lenggries)