Vikingoj






Vikingoj invadontaj Anglion


Vikingoj, el la norenlingva víkingr, estis homoj el la regiono nuntempe nomata Skandinavio. La vikingoj estis komercistoj, setlintoj, rabistoj kaj militistoj. Komence la nomo vikingo estis uzata nur por tiuj, kiuj transmare militiris. Poste la vorto rilatiĝis al kvazaŭ ĉiu skandinavo, kiu vivis dum la vikinga erao.


La vikingoj inter 800 kaj 1050 (la vikinga erao) koloniis, atakis kaj komercis en multaj regionoj de Eŭropo – ofte laŭ mar- kaj riverbordoj kaj insuloj. Ili eĉ vagadis ĝis la nord-orienta bordo de Nord-Ameriko, Nord-Afriko kaj Okcidenta Azio.


Ili nomis sin norðmaðr (plurale: norðmenn), tio estas nordulo, alivorte homo el la nordo (vidu normanoj). La vortoj varjagojvarengoj (ambaŭ evitindaj vortoj en Esperanto) iam estis uzataj por vikingoj aŭ skandinavoj en orienta Eŭropo. La vorto vikingo tute bone taŭgas ankaŭ por skandinavoj en orienta Eŭropo, ĉar la diferenco inter la diversaj terminoj entute ne estas klara.
Normandoj estas termino por skandinavoj okupantaj Normandion en la vikinga erao.


Komence de la mezepoko vikingoj estis konsiderataj firabistoj pro la perforto de siaj atakoj, sed ili estis ankaŭ grandaj maristoj, negocistoj kaj militistoj, kiuj atingis kaj konkeris la Feroojn, Islandon, parton de Nord-Ameriko (Vinlandon), partojn de Gronlando kaj eĉ partojn de Okcidenta Azio. Ili fondis novajn ŝtatojn en Normandio, Sicilio kaj Rusio.[1].
La vikinga erao finiĝis, kiam Skandinavio establiĝis centraligan monarkion kaj konvertiĝis al kristanismo.




Enhavo






  • 1 Geografia deveno kaj disvastiĝo


    • 1.1 Orienten, la varegoj


    • 1.2 Okcidenten, la danoj kaj norvegoj




  • 2 Ĉiutaga vivo


    • 2.1 Vikinginoj


    • 2.2 Kromvirinoj


    • 2.3 Vikingidoj (barn)


    • 2.4 Geedziĝo


    • 2.5 Kuracarto, magio, sorĉaĵoj


    • 2.6 Perforto, samseksemo


    • 2.7 Teksaĵoj




  • 3 Vidu ankaŭ


  • 4 Referencoj


  • 5 Eksteraj ligiloj





Geografia deveno kaj disvastiĝo |




Disvastiĝo de la vikingoj en la 8-a kaj 9-a jarcentoj


Laŭdire la geografia deveno de la vikingoj kondiĉis ilian disvastiĝdirekton. La varengoj (svedoj) sin direktus orienten ĉirkaŭ la Baltan Maron kaj al Rusio. La novregoj koncentrus siajn atakojn sur la Britajn Insulojn, dum la danoj atingis la ĉirkaŭaĵojn de la Norda Maro, la Manikon kaj la atlantikajn marbordojn de Gaŭlio[2].


Tamen oni neniel tro strikte sektorigu tion. En vikingaj bandoj miksiĝis ofte danoj kaj norvegoj[3] kaj iuj regionoj kiel Irlando aŭ Anglio disputiĝas inter la du popoloj[4].



Orienten, la varegoj |


La vikingoj devenaj de la nuntempa Svedio, nomataj varegoj, etendis sian regadon al la oriento de la Balta Maro. Sin vivtenante per piratado, rabado, sin ofertante kiel militistoj, ili navigaciis kun siaj drakŝipoj la maron kaj la riverojn de Rusio kaj Ukrainio, celante Konstantinopolon.
Iuj varegoj sukcesis malsuprenirinte sur la Dnepro kaj traŝipinte la Nigran Maron.
En 838 ili prezentiĝis antaŭ la ĉefurbo de la Bizanca imperio. Poste la imperiestro dungis ilin por starigi personan gvardistaron.
Aliaj varegoj sekvis la Volgon, navigaciis sur la Kaspa Maro kaj trairis Bagdad por atingi Konstantinopolon[5].
En la 1040-aj jaroj varega ekspedicio estrita de Ingvar atingis mem Afganion.


La svedoj alvenis al la onta Rusio invititaj de slavaj kaj finnaj triboj, nekapablaj regi sin. Ili starigis plurajn komercejojn kaj fondis ŝtaton ĉirkaŭ Novgorod, poste duan ĉirkaŭ Kievo. La unuiĝo de tiuj du partoj estos la embrio de Rusio, la lando de la rusoj, kiu estas la nomo, kiujn donis la tiamaj slavoj, grekoj kaj araboj al la vikingoj.[6]



Okcidenten, la danoj kaj norvegoj |


La danoj organizis grandajn ekspediciojn, ofte sub la komando de reĝoj aŭ influriĉaj ĉefoj[7].
Ili orientiĝas laŭ la marbordoj de la Norda Maro, de la Maniko kaj de la Atlantika Oceano. Iliaj rabekspedicioj komenciĝis fine de la 8-a jarcento, sed plioftiĝis post la morto de Karolo la Granda en 814. La skandinavoj profitis la tiaman malforton politikan. Aliaj kialoj de tiaj ekspedicioj estis verŝajne la prestiĝo de la konkerinto kaj enspezoj por internaj politikaj konfliktoj en Danio.



Ĉiutaga vivo |



Vikinginoj |


La socio vikinga estis "vireca" kaj patriarka, sed ĉar la vikingoj foriris dum pluraj monatoj, la virinoj (húsfreyja) respondecis pri la bieno kaj zorgis pri ĉio. Ili estis suverenaj en la innan stokks hýbýli ("sankta hejmo") kaj la viroj útan stokks (ekstere).
Kontraŭe al siaj eŭropaj kuzinoj, la vikingino ĝuis evidentan prestiĝon. Ŝi certigis la daŭrigon de kutimoj, institucioj kaj la edukadon de infanoj. Ŝi estis la gardistino de familiaj tradicioj kaj iĝis la enkarniĝo de la honoro de sia klano.
Ŝi estis pli ofte ol viroj sorĉistino aŭ magiistino. Foje okazis ke virinoj, kun aŭ sen infanoj, partoprenis vikingajn ekspediciojn.



Kromvirinoj |


Viroj havis plurajn edzinojn. La ĉefedzino distingeblis, ĉar ŝi portis ĉe la zono la ŝlosilojn de la kofroj. Ŝiaj haroj estis noditaj al harbulo por montri ŝian dignon. Ŝi estis la nura, kiu rajtis estri inter la kromvirinoj.



Vikingidoj (barn) |


Vikingido plenkreskiĝis (maðr) 12-jaraĝa kaj 14-jaraĝa. Oni nomis la gefilojn de la ĉefedzino skilgetinn, kaj tiuj de la kromvirinoj oskilgetinn.



Geedziĝo |


Ekzistis du sezonoj (misseri) en la jaro: somero kaj vintro. Geedziĝoj okazis plej ofte fine de oktobro dum la tri tagoj de vetrnoetr, kiuj simbolizis la venon de la vintro. Tiu estis la plej bona momento por la nupto (brúđlaup): la rikoltoj finiĝis, fojno endomiĝis, brutaroj enstabliĝis, fiŝoj sekiĝis, biero fariĝis kaj vikingaj ekspedicioj interrompiĝis - temis pri paŭza tempo en la jaro.


Ĉirkaŭ unu jaro antaŭ la geedziĝo okazis gefianĉiĝa festo (festarmál), dum kiu oni trinkis bieron de fianĉeco (festaröl) kaj hidromelon.
Ne ekzistis sociaj fosaĵoj, sed kiam familioj zorgis pri tradicio, la geedzoj havu prefere proksiman socian rangon kaj similan riĉecon (jafnroedi).
La edzino alportis doton (heimanfylgja). La parto de la edzo estis la tilgjöf, al kiu aldoniĝis donaco (mundr). La edzino rajtis postuli eksedziniĝon aŭ disiĝon kaj daŭre posedis sian doton kaj la donon.


Antaŭ la ceremonio okazis la bano de la edzino kun la honoraj virinoj. Ŝi suprenlevis siajn harojn kaj fiksis ilin per rubando aŭ juvelo. Ŝi fiksis al sia zono la ŝlosilojn de la domo kaj de la kofro por iĝi la Húsfreyja (dommastrino).
Ofero estis prezentita al Frigg (la terdiino) por doni al la geedzoj bonfarton, fekundecon kaj pacon, kaj al Freyr dio de la feliĉo, de la plezuro kaj de la posedaĵoj.


Ne ekzistis sacerdotoj ĉe la vikingoj, gvidis la eventon la klanestro kun la martelo de Thor (hammarsäng). Oni kaŝis martelon de Thor en la lito de la edzino. La bankedo (brúđveizla) okazis en komuna ĉambrego (skáli). Oni ĵuris, ke oni ne ofendiĝu pro la vortoj diritaj post kiam oni ebriiĝis. Oni tostis al la dioj kaj la prapatroj (drekka minni, trinki memore al). La sekvan matenon la edzo transdonis donacon al sia edzino (morgingjöf) [8].



Kuracarto, magio, sorĉaĵoj |


Odin kaj Freyja estis la mastroj de Seidr.
Viro aŭ virino povis esti kuracisto, loeknir. Magio kaj sorĉaĵoj estis rezervitaj al virinoj. Viraj sorĉistoj estis taksitaj samseksemaj (pasivaj), kio korespondis en la vikinga socia al negativo, malhonoro kaj nevireco.


La vikingoj povis ŝanĝi sian destinon kontraŭe al tio, kio okazis poste en la kristana epoko. Helpe de magio kaj sorĉaĵoj oni pridemandis la spiritojn kaj realigis la ordonojn de la sorĉisto. Sorĉaĵoj utilis ankaŭ por kuraci, porti bonŝancon, kontroli la klimaton, peti ĉasaĵojn aŭ fiŝojn, virecon, serĉi kaŝitajn spiritajn aŭ materialajn trezorojn. Sed ekzistis ankaŭ detruema magio. .[9].



Perforto, samseksemo |


Vikingoj estis diskretaj kaj pudoraj. Perfortoj, seksaj strangaĵoj, samseksemo, ... estis malpermesitaj per leĝoj. Ne ekzistis plej grava insulto por homo ol ’argrragr, tio estas samseksema. Kiu ajn estis surprizita dum perforto aŭ ergi (samseksemumado) estis eksterleĝulo. Li malhomiĝis sin kaj oni rajtis mortigi lin senpune, ĉar li ne plu kongruis al la ideo pri homa eco.[10].
Malvera akuzo pri samseksemo estis krimo ekvivalenta al murdo.[11]



Teksaĵoj |


Teksaĵoj estis faritaj hejme el la lano de ŝafoj. Oni nomis tiun ŝtofon vaðmál. Ĝi vestis la tutan popolon, estis uzata por litotukoj, tapiŝoj, pakaĵoj, donacoj por reĝoj, interŝanĝaĵo kaj ĉefe por la veloj de la vikingaj ŝipoj. Sen troigo eblas diri, ke la vojaĝoj de la vikingoj eblus nur pro la veloj teksitaj de la virinoj.


La virinoj inventis ankaŭ novan teksaĵon nomatan falsa felo, enmetante en la teksaĵon lanpecojn elŝiritajn el la felo, kiuj donis al la teksaĵo aspekton de felo. Tiaj ŝtofoj plaĉegis al la viroj, ĉar maloftiĝis bestoj, kaj do veraj feloj en Islando.[12]



Vidu ankaŭ |



  • Normandoj

  • Vikinga erao



Referencoj |





  1. Kristjan Toomaspoeg, La principauté de Novgorod et Alexandre Nevski, Clio.fr


  2. Michel Balard, Jean-Philippe Genet, Michel Rouche, Le Moyen Âge en Occident, Hachette supérieur, 1997, p. 82


  3. Rollon, la fondinto de Normandio, ekzemple estintus norvego estranta danan trupon. Lucien Musset, « Naissance de la Normandie (Naskiĝo de Normandio)», Michel de Boüard (dir.), Histoire de la Normandie (Historio de Normandio), Privat, 1970, p. 102.


  4. En 851, la danoj atingis la marbordojn de Irlando kaj konkeris Dublin, sed du norvegaj princoj forpelis ilin baldaŭ poste. Élisabeth Deniaux, Claude Lorren, Pierre Bauduin, Thomas Jarry, La Normandie avant les Normands, de la conquête romaine à l'arrivée des Vikings (Normandio antaŭ la normandoj, de la romia konkero ĝis la alveno de la vikingoj), Ouest-France, Rennes, p. 377


  5. Régis Boyer, « Les Varègues, ces Vikings qui firent la Russie ? (La varegoj, ĉu vikingoj kiuj faris Rusion?)» sur Clio.fr


  6. Régis Boyer, opt. cit.


  7. Jean Renaud, Les Vikings en France (La vikingoj en Francio), Éditions Ouest-France, 2000, p. 9


  8. Régis Boyer, « les vikings (La vikingoj)» de 800 - 1050 « la vie quotidienne (ĉiutaga vivo), édition Hachette Histoire. P. 15 ĝis 20. ISBN 2-01-235690-7


  9. Neil Price, « Magie et mentalité dans la société Scandinave ancienne», dans Régis Boyer, Les vikings, premiers Européens VIIIe-XIe siècle - Les nouvelles découvertes de l'archéologie, Autrement, 2005, p.200


  10. Régis Boyer, L’Islande médiévale (Mezepoka Islando), Guide des belles lettres des civilisations, 15-an de oktobro 2002, p. 245 (ISBN 2-251-41014-7)


  11. Neil Price, « Magie et mentalité dans la société Scandinave ancienne, magie et sexe», dans Régis Boyer, Les vikings, premiers Européens VIIIe-XIe siècle - Les nouvelles découvertes de l'archéologie, Autrement, 2005, p.205


  12. Jenny Jochens, « La femme viking en avance sur son temps», dans Régis Boyer, Les vikings, premiers Européens VIIIe-XIe siècle - Les nouvelles découvertes de l'archéologie, Autrement, 2005, p.226




Eksteraj ligiloj |




  • Vikingoj en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Vikingoj en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)





  • Vikingoj en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Vikingoj en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)




  • Kulturformidlingen norrøne tekster og kvad

  • Germanlingva TTT-ejo pri vikingoj

  • Universitato de Tübingen, Studado dum la vikinga epoko

  • La vikingoj de Norvegio

  • Informa TTT-ejo de Jordheim

  • Tempolinio de la vikinga epoko (793–1066)




Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg