Ingrid van Houten-Groeneveld
Ingrid VAN HOUTEN-GROENEVELD (naskiĝita Ingrid Groeneveld la , mortis la 30-an de marto 2015) estis nederlanda astronomino, kiu laboris en la
Universitato de Leiden.
Ŝi edzigis sian kolegon, la astronomon Cornelis Johannes van Houten kaj havas unu
filon, Karel.
En triopa teamo kun Tom Gehrels, la geedzoj van Houten malkovris 4329 asteroidoj.
Gehrels ekzamenis la ĉielon per la Schmidt-teleskopo de 48 coloj (1,22 m) de la
observatorio de la Monto Palomar, en Usono kaj sendis la platojn al la
observatorio de Leiden, kie la geedzoj van Houten analizis ilin por trovi novajn
asteroidojn.
La asteroido 1674 Groeneveld estis tiel nomita en ŝia honoro.
Eksteraj ligiloj |
nederlande Mortis la astronomino Ingrid van Houten, el NewScientist
nederlande Mortis la astronomino Ingrid van Houten, el la paĝaro de la Observatorio de Leiden
angle Nekrologo, el Meteor - Meteorite News