Filipo la 1-a (Kastilio)
La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigilan paĝon: Filipo la Bela |
Filipo la Bela | ||
---|---|---|
Reĝo de Kastilio kaj Leono | ||
Antaŭulo | vidu sube | |
Sekvanto | vidu sube | |
Persona informo | ||
Naskiĝo | 23-an de junio 1478 (1478-06-23) en Bruĝo | |
Morto | 25-an de septembro 1506 (1506-09-25) (28-jara) en Burgoso | |
Mortokialo | pneŭmonito [#] | |
Tombo | Reĝa Kapelo de Granado [#] | |
Religio | Roman Catholic [#] | |
Ŝtataneco | Reĝlando Kastilio [#] | |
Lingvoj | hispana lingvo [#] | |
Familio | ||
Dinastio | Habsburgoj [#] | |
Patro | Maksimiliano la 1-a [#] | |
Patrino | Maria de Burgonjo [#] | |
Gefratoj | Margareto de Aŭstrio • George of Austria • Kornelio de Aŭstrio [#] | |
Edzino | Johana de Kastilio [#] | |
Idoj | Eleanor of Austria • Karlo la 5-a • Izabela de Aŭstrio • Ferdinando la 1-a • Maria de Aŭstrio • Katarina de Kastilio [#] | |
Parencoj | Fernando la 2-a • Henriko la 8-a • Isabel la 1-a [#] | |
Profesio | ||
Okupo | reganto [#] | |
Reĝo de Kastilio kaj Leono | ||
Regado | kune kun Johana de Kastilio 1504 - 1506 | |
Antaŭulo | Izabela la 1-a | |
Sekvanto | Karolo la 1-a | |
Duko de Burgonjo | ||
Regado | 1482 - 1506 | |
Antaŭulo | Maria kaj Maksimiliano la 1-a | |
Sekvanto | Karlo la 2-a | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Filipo la 1-a de Kastilio, nomata "la Bela",
hispane Felipe el Hermoso
(naskita la 22-an de julio 1478 en Bruĝo, Belgio,
mortinta la 25-an de septembro 1506 en Burgos, Hispanio)
estis la unua hispana reĝo el la dinastio Habsburgoj,
kiu regis mallongtempe super Kastilio, Leono kaj Granado.
Filipo estis filo de Maksimiliano la 1-a de Habsburgo kaj de Maria de Burgonjo, el kiu li heredis la Malaltajn Landojn (1493). Li edziĝis kun Johana de Kastilio, "Johana la Freneza", filino de la Katolikaj Gereĝoj de Hispanio.
Post la morto en 1504 de Izabela de Kastilio, ŝia filino Johana heredis la kastilian reĝlandon. Pro la malbona stato de Johana, estis disputo inter la vidvo Ferdinando kaj lia bofilo Filipo, kiuj akiris interkonsenton en 1505 por kune regi en Kastilio. La malkonsento akriĝis baldaŭ post la alveno de la paro al la Iberia Duoninsulo, kaj nova interkonsento en junio 1506 en Villafáfila donis la povon al Filipo, dum Ferdinando retiriĝis en Aragonon.
Post tri monatoj, Filipo mortis subite. Laŭ la plej konata rakonto, li trinkis malvarman akvon post pilkoludo, kiu donis al li febron kaj kaŭzis lian morton. Tiutempaj versioj sugestis venenigon.
Post la morto, lia vidvino muntis funebran ekspedicion, kiu daŭros plurajn monatojn, tra granda parto de Kastilio.
Filipo kaj Johana havis ses gefilojn, inter ili du postajn imperiestrojn:
Eleonora, 1498-1558, edzino de Emanuelo la 1-a de Portugalio (1469-1521)
Karolo la 5-a, 1500-1558, imperiestro de la Sankta Romia Imperio
Izabela, 1501-1526, edzino de reĝo Kristiano la 2-a de Danio (1481-1559)
Ferdinando la 1-a, 1503-1564, imperiestro de la Sankta Romia Imperio
Maria, 1505-1558, edzino de reĝo Ludoviko de Bohemio kaj Hungario
Katarina, 1507-1578, edzino de reĝo Johano la 3-a de Portugalio (1502-1557)