Wigger







































Wigger

Wigger2.jpg
La rivero Wigger inter Zofingo kaj Strengelbach

Bazaj informoj

Longeco

41 km

Akvokolekta areo

240 km²

Averaĝa trafluo
(Zofingo) 4,01 m³/s
Fluo

- Alteco super marnivelo

1 300 m

Enfluejo

Aro

- Alteco

395 m
Geografio

Alfluantoj
Seewag, Wanger-Rot, Ron, Hürnbach kaj Luthern







v  d  r


Information icon.svg



Wigger estas rivero en la kantonoj Argovio kaj Lucerno. Ĝi havas longecon de 41 km.




Enhavo






  • 1 Fonto


  • 2 Fluo


  • 3 Oroserĉado


  • 4 Alfluo


  • 5 Eksteraj ligiloj





Fonto |


La fonto situas norde de la monto Napf ĉe la koordinatoj 47°0′28″N 7°56′41″O  /  47.00778°N, 7.94472°O / 47.00778; 7.94472 (Wigger)Koordinatoj: 47°0′28″N 7°56′41″O  /  47.00778°N, 7.94472°O / 47.00778; 7.94472 (Wigger).



Fluo |


Post ĝia fonto norde de la antaŭalpa monto Napf sur la teritorio de la komunumo Hergiswil la rivero unue nomiĝas Enziwigger. Ĝi rapide perdas altecon, trafluas la vilaĝokernon de Hergiswil kaj poste en Willisau unuiĝas kun ĝia alia plimalgranda fontrivero Buechwigger, kaj ek de tie nomiĝas Wigger. Post Willisau Wigger formas la limon inter Ettiswil kaj Alberswil, tiam ĝi trafluas la komunumojn Schötz kaj Egolzwil. Sekvas Nebikon, kie de sudoriento al ĝi alfluas ĝia ĉefa alfluanton Luthern, kiu laŭ longece ĝis tie fakte estas pli longa ol Wigger mem. La rivero fluas nun post la unuiĝo kun Luthern tra Altishofen, Dagmersellen kaj Reiden, post kiu komunumo ĝi forlasas la Kantonon Lucerno, atingante Kantonon Argovion. Ĝi fluas nun tra Brittnau, kaj tiam ĝi formas la limon inter Strengelbach kaj Zofingo, la plej granda urbo laŭlonge de ĝia fluo. Ĝi formas nun dum 2 kilometroj la limon inter Oftringo en oriento kaj Rothrist en okcidento, kaj fine inter Arburgo kaj Rothrist.



Oroserĉado |


Ĝis en la dua duono de la 19-a jarcento en la fontregiono de Wigger estis praktikata orlavado. Tiu aktiveco fine ĉesis, ĉar la laboro ekonomie ne plu indis.



Alfluo |


Wigger alfluas inter Rothrist kaj Arburgo al la rivero Aro.



Eksteraj ligiloj |


    Vikifontaro|}}
  • La vikipedia komunejo


  • Kunlaboru en CommonsKomunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso Wigger
    • Hidrologiaj datumoj pri Wigger ĉe Zofingo