Johano la 1-a (Kleve-Mark)






































































Johano la 1-a

Duko de Kleve Cleves Arms.svg

Johano la 1-a de Kleve
Johano la 1-a de Kleve


Regado
1448–1481

Antaŭulo

Adolfo la 2-a

Sekvanto

Johano la 2-a


Ceteraj titoloj

Grafo de Mark
Reganto de Ravenstein
Persona informo

Naskiĝo

16-an de februaro 1419 (1419-02-16)

Morto

5-an de septembro 1481 (1481-09-05) (62-jara)
Familio

Dinastio

Dinastio Mark [#]

Patro

Adolfo la 2-a [#]

Patrino
Marie of Burgundy [#]

Gefratoj

Adolfo de Kleve • Maria of Cleves • Elisabeth of Cleves, Countess of Schwarzburg-Blankenburg • Agnes of Cleves • Helen of Cleves • Margaret of Cleves, Duchess of Bavaria-Munich • Catherine of Cleves [#]

Edzino
Elizabeth of Nevers [#]

Idoj

Johano la 2-a • Engelbert, Count of Nevers • Philip of Cleves [#]
Profesio

Okupo

monarko [#]

[#]

Fonto: Vikidatumoj







v  d  r


Information icon.svg



Johano la 1-a (naskiĝinta la 14-an de januaro 1419; mortinta la 5-an de septembro 1481) estis de 1448 ĝis 1481 Duko de Kleve, Grafo de Mark kaj reganto de Ravenstein. Johano estis la plej aĝa filo de Adolfo la 2-a de Kleve kaj Maria de Burgonjo, filino de Johano la 1-a de Burgonjo.




Enhavo






  • 1 Vivo


  • 2 Idoj


  • 3 Literaturo


  • 4 Referencoj


  • 5 Ligoj eksteren





Vivo |


Siajn infan- kaj junaĝojn li pasigis ĉe la burgonja kortego en Bruselo ĉe sia onklo Duko Filipo „la Bona“ de Burgonjo. En 1444 lia patro vokis Johanon reen al Kleve, por ke tiu ĉi subtenu lin en la Malpaco de Soest kontraŭ la kolonjan ĉefepiskopo Ditriĥo de Moers. En Kleve oni nomis lin pro siaj burgonjaj moroj dat Kint van Vlaanderen [La infano de Flandrujo] aŭ Johanneken met de Bellen [Joĉjo kun la sonoriloj]. Samtempe Johano estis ekipata per partoj de la duklanda teritorio.


Post la morto de Adolfo la 2-a la 23-an de septembro 1448 ekokupis la postsekvon en Kleve. En 1450 li transcedis la reglandojn Ravenstein kaj Wijnendale al sia pli juna frato Adolfo de Kleve kiel apanaĝo. Pri Graflando Mark li povis disponi nur ekde 1461 post la morto de sia onklo, Grafo Gerhardo je Mark. La Malpaco de Soest estis finata en 1449 post la venko de la kleva flanko. De 1450 ĝis 1457 Johano denove estis implikita en milito kontraŭ la ĉefepiskopo de Kolonjo, denove en malpaco kun Soest (1462/63) kaj en milito kontraŭ ĉefepiskopo Rupreĥto de Palatinato.


Danke al la subteno de sia onklo Filipo la 3-a de Burgonjo Johano povis venki kontraŭ Elektoepiskopujo Kolonjo kaj defendi la novakirintajn urbojn Ksanteno kaj Soest. Sed la duklando Kleve eniĝis en danĝeran dependecon de Burgonjo, kiu minacis la memstarecon de Kleve.




Blazono de Duko Johano de Kleve-Mark kun la ĉirkaŭkolo de la Ordeno de la Ora Ŝaffelo


Pentraĵo laŭ la originalo de Rogier van der Weyden prezentas Johanon kun burgonja kortega kostumo kun la ĉirkaŭkolo de la burgonja Ordeno de la Ora Ŝaffelo, en kiun li estis akceptata je 1451 post pilgrimado al Palestino kaj kavalirbato al Kavaliro de la Sankta Tombo en Mons. Ekde tiam li ankaŭ ornamigis sian blazonon per la prestiĝa ordena ĉirkaŭkolo. La ligo inter Burgonjo kaj Kleve estis finfine plifirmigata la 22-an de aprilo 1455 per la geedziĝo de Johano kun Elizabeta de Burgonjo, kiu devenis de flanka linio de la dinastio Valois-Burgonjo.


En la Batalo de Straelen Johano la 1-a suferis la 23-an de junio 1468 kontraŭ sia nevo kaj kontraŭulo Adolfo de Egmond/Geldern malvenkon, en kies sekvo la urbo Wachtendonk reiris de Kleve al Geldern. Nur bonŝance la duko de Kleve eskapis je tio de kaptiteco, submetante sin al la protekto de la dukino Zofia de Jülich-Berg begab.[1]


En 1473 la ŝancoj refavoriĝis por la duko de Kleve, kiu subtenis Karlon la Bravan de Burgonjo je la akiro de Duklando Geldern kaj povis tiamaniere akiri pluajn regionojn por Kleve: Weeze, Goch, Asperden, Nergena, Mook kaj Lobith same kiel la landon Düffel kaj la juĝkompetencoj pri la imperia abatejo Elten. Krom tio li regajnis tiel por Kleve la urbon Wachtendonk, kiun li estis perdinta en la Batalo de Straelen.[2]


Post sia morto lia plej aĝa filo Johano la 2-a heredis Duklandon Kleve kaj Graflandon Mark. Lia pli juna filo Engelberto finfine heredis en 1491 de sia avo de la patrina flanko, Johano la 2-a (Burgonjo-Nevers), la graflandojn Nevers kaj Eu kaj fondis per tio la dinastion Kleve-Nevers.



Idoj |


El la geedzeco inter Johano kaj Elizabeta de Burgonjo devenis ses gefiloj:[3]




  • Johano la 2-a (naskiĝinta en 1458; mortinta en 1521), duko de Kleve, geedziĝis la 3-an de novembro 1489 Matildan de Hesujo

  • Adolfo (1461–1498), kanoniko je Lieĝo


  • Engelberto (naskiĝinta en 1462; mortinta en 1506), Grafo de Nevers kaj Eu, geedziĝis la 23-an de februaro 1489 kun Ĉarlota de Burbono

  • Ditriĥo (naskiĝinta en 1464; mortinta junaĝe)

  • Maria (naskiĝinta en 1465; mortinta en 1513)

  • Filipo de Kleve (naskiĝinta en 1467; mortinta en 1505), Episkopo de Nevers (1500–1505), Amiens (1501–1503) kaj Autun (1505)



Literaturo |



  • Allgemeine Encyclopädie der Wissenschaften und Künste, Grafen von Herz und Cleve, 2. Section H–N, Ersch und Gruber, Hoffmann, Einundzwanzigster Theil, Lepsiko, 1842, Reta versio

  • Woldemar Harleß: Johann I. (Herzog von Kleve). En: Allgemeine Deutsche Biographie (ADB). Band 14, Duncker & Humblot, Leipzig 1881, S. 208–210.

  • Leopold Henrichs: Geschichte der Stadt und des Landes Wachtendonk / Verlag Mayer & Kaltenmeier, Hüls-Crefeld / 1910 / pj. 94–100

  • Wilhelm Janssen: Johann I., Herzog von Kleve. En: Nova Germana Biografio (NDB). Band 10, Duncker & Humblot, Berlin 1974, ISBN 3-428-00191-5, S. 492 f. (Digitalisat).

  • Heinrich Schroers: Die Schlacht in der Nähe des Klosters Zandt bei Straelen / en: Der Niederrhein / 1878 / p. 132 sj.

  • Raphael de Smedt (Hrsg.): Les chevaliers de l’ordre de la Toison d’or au XVe siècle. Notices bio-bibliographiques. (Kieler Werkstücke, D 3) 2., verbesserte Auflage, Verlag Peter Lang, Frankfurto 2000, ISBN 3-631-36017-7, pj. 109–112.



Referencoj |




  1. Heinrich Schroers: Die Schlacht in der Nähe des Klosters Zandt bei Straelen / en: Der Niederrhein / 1878 / p. 132


  2. Leopold Henrichs: Geschichte der Stadt und des Landes Wachtendonk / Verlag Mayer & Kaltenmeier, Hüls-Crefeld / 1910 / pj. 94–100


  3. http://genealogics.org/getperson.php?personID=I00008453&tree=LEO



Ligoj eksteren |




  • Kategorio Johano la 1-a (Kleve-Mark) en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)



  • Mezepoka genealogio: Johano la 1-a

  • Biografio de Johano la 1-a en rheinische-geschichte.lvr.de















Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg