Antal Marék
Antal Marék | |
---|---|
Personaj informoj | |
Naskiĝo | 16-an de julio 1903 (1903-07-16) en Mezőtúr |
Morto | 1-an de septembro 1983 (1983-09-01) (80-jara) en Budapeŝto |
Tombo | Óbuda Cemetery |
Ŝtataneco | Hungario |
Profesio | ĵurnalisto |
Familianoj | |
Infano | Veronika Marék |
Antal Marék, laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Marék Antal estis hungara kuracisto, verkisto, kuracisto pri internaj malsanoj, ĵurnalisto. Lia filino estis Veronika Marék.
Antal Marék [1] naskiĝis la 16-an de julio 1903 en Mezőtúr. Li mortis la 1-an de septembro 1983 en Budapeŝto.
Biografio |
Antal Marék frekventis gimnazion en Losonc/Lučenec, poste li aliĝis al la hungara minoritata literatura rondo en Lučenec (en Ĉeĥoslovakio). Li akiris kuracistan diplomon jam en Hungario en 1932, poste li eklaboris en kuracejo en Ecser ĝis 1940, poste en Budapeŝto. Inter 1953 kaj 1963 li estis ĉefkuracisto. Spite la kuracistan vivon li daŭre havis kontaktojn kun la hungara literaturo en Ĉeĥoslovakio. Liaj hungarlingvaj artikoloj kaj verkoj aperis en ambaŭ landoj.
Elektitaj publikaĵoj |
- Vihar a galambház felett (1927) - romano
Mai dunántúli lírikusok (Hodiaŭaj poetoj de Transdanubio, (1939) - studo
Egy orvos vallomásai (1941) - romaneto
A gyalupadtól a világhírig (1943) - biografia romano pri Mihály Munkácsy
Hogyan éljen az idős ember? (1965)- Így élt Albert Schweitzer (1976) - biografia romano pri Albert Schweitzer
Fontoj |
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla pli malsupre)
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla pli malsupre)