Balajt




Balajt estas malgranda vilaĝeto en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en Distrikto Edelény.




Enhavo






  • 1 Bazaj informoj


  • 2 Situo


  • 3 Historio


  • 4 Vidindaĵoj


  • 5 Famuloj





Bazaj informoj |




  • Areo: 9  km²

  • Alto super marnivelo: 179 m


  • Loĝantaro: 440


  • Poŝtkodo: 3780


  • Telefonprefikso: 48



Situo |


La vilaĝo situas sur mildaj deklivoj, laŭ rojo, fine de mallonga sakovojo. Edelény troviĝas 4, Rudabánya 16, Kazincbarcika 17, Szikszó 22, Miskolc 26 km-ojn.



Historio |


La unua mencio devenis el 1263 laŭ tiama ortografio "Valacht". La vilaĝo longe apartenis al familio Balajti. Post la mezepoko la komunumo apartenis al la Osmana Imperio. Vilaĝservoj estas lernejo kaj migra poŝto.



Vidindaĵoj |



  • romkatolika preĝejo omaĝe al Laboristo Sankta Jozefo

  • kalvinana preĝejo



Famuloj |


En Balajt naskiĝis politikisto Tamás Ragályi.







Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg