Pupteatro (Budapeŝto)




Pupteatro de Budapeŝto estas grava kultura Monumento historia en Budapeŝto, laŭ Avenuo Andrássy, tial ĝi estas parto de Monda Heredaĵo.




Neona reklamo de la Pupteatro




Fasado de la Pupteatro




Enhavo






  • 1 Historio


  • 2 Konstruaĵo


  • 3 Geaktoroj kaj aliaj trupanoj


  • 4 Repertuaro (elekto)


  • 5 Fontoj





Historio |


La pupteatro estis fondita en la frua erao de la socialismo en 1949. Longe ĝi estis la unusola pupteatro en Hungario. La repertuaro dekomence konsistis ne nur el porinfanaj spektakloj, sed ankaŭ el mondkonataj teatraĵoj aŭ operoj adaptitaj al pupoj. La stabo ofte gastroladas ankaŭ eksterlande, ekzemple en Francio, Italio, Ĉinio, Usono, Aŭstralio. Muzikistoj akompanas la spektaklojn. La teatro nuntempe prezentas jare po 350 spektaklojn, kiujn vidis jare po 95000 homoj.



Konstruaĵo |


La impona konstruaĵo aĝas pli, ol cent jarojn. Ĝi estas la plej granda en Mez-Eŭropo. La pupteatro havas 403 sidlokojn kaj estas ankaŭ malgranda scenejo kun 99 sidlokoj en la kvara etaĝo.



Geaktoroj kaj aliaj trupanoj |


La tuta trupo konsistas el 110 homoj. Elekto el la (iamaj) artistoj: Imre Ambrus, Margit Balla, Róbert Bánky, Gyöngyi Blasek, Vera Bródy, Lívia Dobák, István Erdős, Hugó Gruber, Anna Györgyi, Kató Györkös, Henrik Gyurkó, Gertrúd Havas, Ildikó Kilin, Erzsi Könyves Tóth, Iván Koós, Péter Levente, János Meczner (teatrestro), Lili Ország, Csaba Ősz, Imre Pataky (pupteatristo), Márta Szakály, Irén Szöllősy, József Szűr Szabó, Lili Vörösmarty.



Repertuaro (elekto) |




  • Ŝekspiro: Somermeznokta sonĝo, La Ventego


  • Sándor Petőfi: Johano la Brava


  • Imre Madách: La tragedio de l' homo


  • Volfgango Amadeo Mozarto: Die Zauberflöte



Fontoj |


  • hungare




Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.








Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg