Beauvais
Beauvais | |||
---|---|---|---|
La urbodomo de Beauvais | |||
Blazono | |||
Devizo: « Palus ut hic fixus, constans et firma manebo » ("Samkiel tiu enfiksita fosto, konstante kaj firme restos") | |||
Administrado | |||
Statuso | Urbo | ||
Lando | Francio | ||
Regiono | Pikardio | ||
Departemento | Oise (prefektejo) | ||
Arondismento | Beauvais (ĉefurbo) | ||
Kantono | Ĉefurbo de 3 kantonoj | ||
INSEE kodo | 60057 [+] | ||
Poŝtkodo | 60000 | ||
Kodo laŭ INSEE | 60057 | ||
Retpaĝaro | www.beauvais.fr | ||
Politiko | |||
Urbestro | S-ino Caroline Cayeux 2001-2008 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 54 189 (2011) | ||
Loĝdenso | 1 627 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 49° 26′ N, 2° 5′ O49.4341666666672.0875Koordinatoj: 49° 26′ N, 2° 5′ O | ||
Alto | De 57 al 170 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero | ||
Areo | 33,31 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero | ||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Beauvais [+] | |||
Beauvais [bove] estas mezgranda franca komunumo lokita en la departemento Oise kaj en la regiono Pikardio. Kun proksimume 54.000 loĝantoj, ĝi estas la prefektejo kaj la plej granda urbo de la departemento.
La loĝantojn de Beauvais oni kutime nomigas la Beauvaisiens [bovezjen].
Enhavo
1 Geografio
2 Historio
3 Lokaj famuloj
4 Ĝemelurboj
5 Esperanto
6 Vidindaĵoj
7 Eksteraj ligiloj
8 Vidu ankaŭ
Geografio |
Beauvais situas ĉe la maldekstra bordo de la rivero Thérain, kaj kuŝas je la piedo de arbaraj montetoj. La malnovaj ĉirkaŭmuroj ne plu ekzistas, kaj la urbo estas nun ĉirkaŭata de vastaj bulvardoj, preter kiuj etendiĝas branĉriveroj de la Thérain.
Historio |
Unue konita kiel Caesaromagus ("la vendoplaco de Cezaro"), Beauvais akiris sian nuntempan nomon pro la potenca gaŭla tribo de la Belovakoj. La urbo fariĝis ĉefurbo de graflando je la 9-a jarcento, kaj estis cedita al la loka episkopo kaj pliposte al la franca reĝo.
Je la komenco de la Dua mondmilito, en junio 1940, la plej granda parto de la urbo estis detruita far germana bombardo daŭrinta plurajn tagojn.
Lokaj famuloj |
Martin Chambiges, arkitekto de la 13-a jarcento kaj desegnisto de la katedralo.
Pierre Cauchon (1371-1442), episkopo de Beauvais, akuzanto de Johana de Arko.
Nicolas Choart de Buzanval, humanisto
Catherine Bellier, baronino de Beauvais kaj unua amo de Ludoviko la 14-a
Jean Racine, (1639-1699), verkisto, studadis en Beauvais
Félix Faure, (1841-1899), prezidento de la Respubliko, studadis en Beauvais.
Hubert de Givenchy, (1927-), modisto ;
Guy Grosso, (1933-2001), aktoro.
Ĝemelurboj |
Tczew en Pollando, eblas ankaŭ kontaktoj en Esperanto
Esperanto |
Survoje al normanda kongreso la Esperanto-grupo de la 17-a arondismento havis problemojn kun la motoro de la aŭtomobilo 1912. Ili rigardis la urbon kaj estis akceptata de la s-ro Léon Demarcy, prezidanto de la loka grupo. Léon DEMARCY (legu: dimarsi), franco, juristo. Naskiĝis en la 1-a de aprilo 1860 en Breteuil (apud Amiens), mortis en la 25-a de februaro 1928. Propagandis fondante grupojn en Norda Francujo kaj skribante artikolojn. Verkis kun Dumenil L' Esperanto sans maitre, 1917.Fonto
Vidindaĵoj |
- Katedralo Saint-Pierre
- Preĝejo Saint-Etienne
- Nacia galerio de la tapeto de Beauvais
Eksteraj ligiloj |
- Oficiala TTT-ejo
Vidu ankaŭ |
- Komunumoj de Oise
- Listo de urboj de Francio