Jean Amouroux
Jean Amouroux | |
---|---|
Personaj informoj | |
Naskiĝo | 29-an de aprilo 1937 (1937-04-29) |
Morto | 4-an de januaro 2018 (2018-01-04) (80-jara) en Perpinjano |
Ŝtataneco | Francio, Hispanio |
Profesio | esperantisto |
Lingvoj | Esperanto |
Jean AMOUROUX (29-an de aprilo 1937 - Perpinjano, 4-an de januaro 2018) estis franca esperantisto. Kiel konata amatora historiisto kaj kolektanto de Esperantaĵoj, ĉefe de E-filatelaĵoj, laŭlonge de jardekoj li helpis savi multajn dokumentojn kaj el ili regule produktis multajn artikolojn por E-movadaj gazetoj kaj kunlaboris kun historiistoj, bibliotekoj kaj muzeoj. Pacienca esploristo, li multjare proksime kunlaboris kun Ludovikito (Itô Kanzi), kompilinto de la impona Plena Verkaro de Zamenhof (PVZ), kun Marcel Delcourt pri la pioniroj de la E-movado en Francio kaj kun Luis Hernández Yzal, iniciatinto de la muzeo de Subirats (en Katalunio, Hispanio).
Elektitaj publikaĵoj |
Histoire du mouvement espérantiste en Roussillon, revuo respektive eldonejo "Conflent", Prades, n° 137, 114 paĝoj, 1985
Ĉu Zamenhof estis framasono?, revuo Franca Esperantisto, n-ro 464, majo 1995- Gonin H., Amouroux J. Centjara asocia Esperanto-movado en Francio. 3 vol. — Paris, 1998.
Louis de Beaufront, "La Gazeto", n-ro 134, januaro 2008
Jean Ribillard (1904-1962), originala artikolo en volumo 10 de la serio Beletra Almanako (BA), februaro 2011
Tamen ne recenze pri recenzo, eseo en volumo 19 de la serio Beletra Almanako (BA), februaro 2014
Koboldaĵoj, eseo en volumo 20 de la serio Beletra Almanako (BA), junio 2014
Koboldaĵoj 1 kaj 2, poeziaĵoj en volumo 21 de la serio Beletra Almanako (BA), oktobro 2014