Luthern (rivero)







































Luthern

Luthern en Ruefswil 238.jpg
Luthern en Ruefswil

Bazaj informoj

Longeco

30 km

Akvokolekta areo

108 km²

Averaĝa trafluo
1,67 m³/s
Fluo

- Alteco super marnivelo

1 300 m

Enfluejo

Wigger

- Alteco

485 m
Geografio

Alfluantoj

Längenbach, Wilmisbach,
Walenbach, Spitzweidbach,
Wissenbach kaj aliaj







v  d  r


Information icon.svg



Luthern estas rivero en Kantono Lucerno en Svislando. Ĝia longeco estas proksimume 30 kilometroj kaj ĝia akvokolekta regiono etendiĝas sur areo de 108 km².




Enhavo






  • 1 Fonto


  • 2 Rivervojo


  • 3 Alfluejo


  • 4 Eksteraj ligiloj





Fonto |


Ĝia fonto situas sur alteco de proksimume 1300 m s.m. norde de la montmasivo Napf en la samnoma komunumo Luthern en distrikto Willisau ĉe la koordinatoj 47°0′20″N 7°56′10″O  /  47.00556°N, 7.93611°O / 47.00556; 7.93611 (Luthern (rivero))Koordinatoj: 47°0′20″N 7°56′10″O  /  47.00556°N, 7.93611°O / 47.00556; 7.93611 (Luthern (rivero)).



Rivervojo |


Post ĝia fonto sub la kulmino de la antaŭalpa monto Napf la rivero sur siaj unuaj 2,5 kilometroj pasas kiel montara rivereto altecodiferencon de 450 metroj ĝis ĝi atingas fluante ĉiam norden sur alteco de 855 m s.m. la unuan pli ampleksan setlejon Luthern-Bad. La rivero nun malpli deklive fluas tra la vilaĝo Luthern, kiun ĝi atingas post 4 km. Sekvas la vilaĝo Hofstatt kaj tiam la rivero forlasas la teritorion de la komunumo Luthern. Ĝi pasas nun tra la setlejo Ruefswil, kiu apartenas al la komunumo Ufhusen. En Hüswil (komunumo Zell) la rivero turniĝas orienten tra la vilaĝocentro de Zell al Gettnau sur alteco de 545 m s.m., kie ĝi denove orientiĝas norde. Sur ĝiaj lastaj 9 kilometroj ĝis Nebikon la rivero pasas nur ankoraŭ modestan altecodiferencon de 60 metroj tra la teritorio de la komunumo Schötz, kie ĝia fluo en la jaro 2010 estis per protektomuroj korektita.



Alfluejo |


En Nebikon sur alteco de 485 m s.m. Luthern fine alfluas al Wigger, kiu siavice alfluas al Aro.



Eksteraj ligiloj |


  • Hidrologiaj datumoj pri Luthern en la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Medio, Trafiko, Energio kaj Komunikado

    Vikifontaro|}}
  • La vikipedia komunejo


  • Kunlaboru en CommonsKomunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso Luthern






  • Popular posts from this blog

    Wolfgang Unzicker

    Unua mondmilito

    Schloss Hohenburg (Lenggries)