Pedagogio




Pedagogio (greke gvidado de infanoj) estis origine edukado de infanoj, nun scienco pri klerigado ĝenerale, do ankaŭ de adoleskantoj kaj plenkreskuloj. Ĝi okupiĝas ankaŭ pri edukado de estontaj edukistoj.


Pedagogio estas praktika scienco, kiu ne kontentiĝas per observado, sed klopodas aktive ŝanĝi la konstatitajn faktojn. La korpa edukado baziĝas sur natursciencoj (antropologio, biologio, fiziologio), la spirita edukado apogas sin je psikologio kaj sociologio, ĉar homa ido fariĝas vera homo nur per eduko en la homa socio. La homo estas edukata por esti utila al la socio, kiu lin edukis. La psikologio instruas pri la spiritaj kapabloj de homo dum la evoluo laŭ la aĝo kaj laŭ diversaj temperamentoj, intelektoj kaj talentoj, kio necesigas elaste ŝanĝadi la metodojn de la eduko.


La celoj de edukado estas starigitaj per normigaj sciencoj, kiel gimnastiko kaj higieno koncerne la korpon, dum la spiriton trejnas logiko (arto pensi), estetiko (kultivas guston kaj fantazion) kaj etiko (instruas la volon kaj moralon). La edukito estu kapabla aktive partopreni en scienco, filozofio, arto, religio, sporto, metio kaj en aliaj sferoj de la homa kulturo kaj praktika vivo.



Bundesarchiv B 145 Bild-F079064-0006, Bonn, Gymnasium.jpg


Specialan signifon en la homa edukado havas la parolo kaj kalkulado, sekve ankaŭ la gramatiko kaj matematiko.




Enhavo






  • 1 Historio de pedagogio


  • 2 Metodoj de instruado


  • 3 Pedagogiaj institucioj


  • 4 Pedagogiaj personoj


  • 5 Aĝogrupoj


  • 6 Difektoj de lernado kaj konduto


  • 7 Famaj pedagogoj


  • 8 Nuntempaj famaj pedagogoj


  • 9 Vidu ankaŭ





Historio de pedagogio |


Pri la problemoj de edukado okupiĝis jam la antikvaj filozofoj, kiel Sokrato, Platono kaj Aristotelo. La verkisto Ksenofono postlasis romanon Pri la edukiĝo de Kiro, en kiu li priskribis ideale edukitan reganton. En la mezepoko vizitadis lernejon nur knaboj, kiuj intencis fariĝi pastroj, ankaŭ la instruistoj estis klerikoj. La instruado okazis en la latino kaj konsistis ĉefe el studado de klasikuloj.


En la baroko aperis postulo, ke ĉiuj infanoj, knaboj kaj knabinoj, vizitadu lernejon, lernu minimume legi, skribi kaj kalkuli, la instruado okazu en la gepatra lingvo kaj koncernu la naturon kaj la praktikan vivon. Komenio dividis la junaĝon je kvar periodoj po 6 jaroj:



  • patrina lernejo - beboj (0-6 jaroj) estu instruataj hejme de sia patrino (tial ankaŭ virinoj estu kleraj, ĉar stulta patrino ne povas eduki saĝajn infanojn) pri la bazoj de fiziko (kio estas granda, mola, varma k.s.), astronomio (suno, luno, steloj), gramatiko (kapablo paroli), matematiko (unu, du, multaj) ktp., simple bazon de ĉiuj fakoj, ĉar ĉiuj interrilatas reciproke kaj devas esti instruataj samtempe

  • elementa lernejo - geknaboj (7-12 jaroj) lernu ĉiujn fakojn je pli alta nivelo, pli detale

  • mezlernejo - adoleskantoj (13-18 jaroj) lernu ĉion je ankoraŭ pli alta nivelo

  • altlernejo - junuloj (19-24 jaroj) studu la fakojn je plej alta nivelo por fariĝi majstroj


La deviga instruado almenaŭ en la elementa lernejo estis enkondukita en la 18-a jarcento. Novajn ideojn pri edukado alportis J. J. Rousseau, kiu postulis revenon de la homo al la naturo.



Metodoj de instruado |



Didaktiko - Metodiko - Orientiga instruado - Studado - Interkultura edukado - Metapedagogio - Slojdo - Ekzameno - Testo - Diplomo - Licencio - Habilitiĝo - Andragogiko - Gerontagogiko - Agogiko - Antipedagogio - Etnopedagogio - Etopedio - Etologio - Instruhoro - Leciono - Montessoria pedagogio


Pedagogiaj institucioj |



Ministerio de Instruado - Reedukejo - Bebovartejo - Infanvartejo - Infanĝardeno - Elementa lernejo - Mezlernejo - Gimnazio - Liceo - Altlernejo - Universitato - Internulejo - Pensiono - Pensionato - Studenthejmo - Teknikumo - Metilernejo


Pedagogiaj personoj |



Analfabeto - Lernanto - Gimnaziano - Disĉiplo - Aŭtodidakto- Abituriento - Studento - Altlernejano - Pedagogo - Edukisto - Instruisto - Asistanto - Bakalaŭro - Licenciulo - Magistro - Doktoro - Docento - Profesoro - Rektoro - Dekano - Kvestoro - Lektoro - Pedagogiisto - Kantoro - Finstudinto - Inspektoro - Pedelo - Instruktoro - Vartisto


Aĝogrupoj |



Infanaĝo - Pubereco - Adoleskanteco - Junaĝo - Maturaĝo - Maljunaĝo


Difektoj de lernado kaj konduto |



Diskalkulio - Disleksio - Disgrafio - Disortografio - Dismuzio - Dispraksio - Dispiksio - Agresemo - Golem-efekto - Pigmalion-efekto - Lernej-evitado - Bando - Ĉikanado - Logopedio - Surdopedio - Problema infano - Etopedio - Suflorslipeto


Famaj pedagogoj |





Johann Heinrich Pestalozzi en Zuriko



John Dewey

Erasmo

Francisco Ferrer

Célestin Freinet

Paulo Freire

Maria Grzegorzewska

Johano Amoso Komenio

Janusz Korczak

Maria Montessori

A.S. Neill

Johann Heinrich Pestalozzi

Jean Piaget

Rudolf Steiner



Nuntempaj famaj pedagogoj |


Ŝalva Amonaŝvili


Vidu ankaŭ |


Catherine Baker





  • Kategorio Pedagogio en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)









Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg