Sámuel Mokry




Sámuel Mokry [ŝAmuel mokri], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Mokry Sámuel estis hungara pastro, agronomo, instruisto. Lia frato estis Endre Mokry.


Sámuel Mokry [1] naskiĝis la 8-an de majo 1832 en Hungara reĝlando en Monostorszeg (nuntempa Baĉki Monoŝtor en Serbio), li mortis la 10-an de junio 1909 en Budapeŝto, sed li estis entombigita en Orosháza.




Enhavo






  • 1 Biografio


  • 2 Elektitaj kontribuoj


  • 3 Memorigiloj


  • 4 Fontoj





Biografio |


Sámuel Mokry akiris diplomojn en Halle kaj en Georgikon. Inter 1854 kaj 1858 li estis luterana pastro en Orosháza, poste li instruis en mezlernejo en Békéscsaba, eĉ gimnaziestro en 1860. Inter 1860-1864 li estis predikisto en la loka preĝejo, poste li faris agrikulturadon en Gerendás. Li okupiĝis pri selektado de tritikoj, li estis la unua hungara tritikoselektisto kun tutlanda konateco. En 1900 li retiriĝis kaj vivis en Budapeŝto.


Li edziĝis en 1858, li vidviĝis en 1894.



Elektitaj kontribuoj |




  • Beszélgetések a búzatúltermelés káros volta felett (Gyula, 1871)


  • Búzanemesítés (Gyula 1875)


  • Mezei gazdaságunk reformjáról (Gyula 1881)



Memorigiloj |



  • memortabulo en Gerendás (2014) [2]


  • strato en Békéscsaba (1911)



Fontoj |



  • hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla en la 61-a paĝo)

  • hungarlingva biografio

  • hungarlingva biografio

  • hungarlingva biografio


  • [3] germane




Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg