Jan Blažej Santini-Aichel
Jan Blažej Santini-Aichel | |
---|---|
Personaj informoj | |
Naskiĝo | 3-an de februaro 1677 (1677-02-03) en Prago |
Morto | 7-an de decembro 1723 (1723-12-07) (46-jara) en Prago |
Ŝtataneco | Ĉeĥio |
Profesio | arkitekto, pentristo |
Lingvoj | ĉeĥa lingvo |
Verkaro | Q12030312 Q12030450 Church of the Assumption of Our Lady and Saint John the Baptist Q6447682 |
Familianoj | |
Patro | Santini Aichel |
Frat(in)o | František Santini-Aichel |
Jan Blažej Santini-Aichel (naskiĝis la 3-an de februaro 1677 en Prago – mortis la 7-an de decembro en 1723 en Prago) estis italdevena ĉeĥa arkitekto, la plej origina reprezentanto de kulmina baroko en arkitekturo en ĝia dinamika aspekto. Li famiĝis precipe pro sia specifa stilo de t.n. baroka gotiko.
Biografio |
Li naskiĝis kun korpa difekto – li estis parte paralizita, kio malebligis al li transpreni ŝtonprilaboran metiejon de sia patro. Tamen li lernis lian fakon kaj krom tio li lernis ankaŭ pentroarton, plej supozeble ĉe Kristián Schröder. En 1696 li komencis kolekti fakajn spertojn eksterlande, precipe en Aŭstrio kaj Italio. En Romo li lernis ĉe radikala arkitekto Francesco Borromini, kiu grave influis lian artan stilon.
Verkaro |
Li laboris sur teritorio de nuna Ĉeĥio, precipe por ekleziaj ordenoj (preĝejo en Sedlec apud Kutná Hora, monaĥejoj en Zbraslav kaj Kladruby) kaj nobelaro. Lia plej aprezata verko estas pilgrimpreĝejo de Sankta Johano Nepomuka en Zelená Hora apud Žďár nad Sázavou, ekde 1994 parto de Monda kulturheredaĵo de UNESKO (same kiel la preĝejo en Sedlec).
Fotogalerio de ĉefaj verkoj |
Pilgrimpreĝejo en Zelená Hora
Katedralo en Sedlec
Dekanejo en Kastelo de Prago
Preĝejo en Karlov (Prago)
Monaĥejo Plasy
Monaĥejo en Kladruby
Mariánská Týnice
Kastelo Karlova Koruna
Palaco Kolovrat en Prago (nuntempe itasla ambasadorejo)
Kapelo de sanktas anna en Panenské Břežany
Preĝejo de sankta Venceslao en Zvole
Monaĥeja preĝejo en Želiv