Nigra Elster



























Nigra Elster

la rivero ĉe Bad Liebenwerda

la rivero ĉe Bad Liebenwerda

Bazaj informoj

Situo
en Germanio (federaciaj landoj Saksio, Brandenburgio kaj Saksio-Anhalto)

Longeco

188 km
Fluo

Enfluejo
ĉe Elster en la riveron Elbo
Geografio

Trairataj urboj

Hoyerswerda kaj Senftenberg







v  d  r


Information icon.svg



La rivero Nigra Elster - germane Schwarze Elster, suprasorabe Čorny Halštrow - estas rivero en Germanio. Ĝi longas 188 kilometrojn kaj en listo de riveroj en Germanio ordigita laŭ longeco havas la 32-an lokon. Inter alie ĝi pasas tra la urboj Hoyerswerda kaj Senftenberg.



Historio |


Historie la rivero estis la okcidenta limo de la regiono Luzacio. En la 11-a jarcento ĝi dumtempe estis la limo inter germanlingvaj regnoj okcidente kaj slavlingvaj oriente.



Ekologio |


La germania oficejo pri mediprotekto (Umweltbundesamt) taksas la riveran akvon severe malpurigita kaj pledas forte peni pri renaturigo de la rivera vojo.



Etimologio |


La rivera nomo cetere tute ne havas rilaton al la germana nomo Elster por la birdo pigo, sed havas slavan originon („alstrawa“= la rapidanta). Kun la rivero Blanka Elster, kiu ĉe la urbo Halle fluas en la riveron Saale, la rivero ne havas geografian konekton. La samnomaj riveroj ricevis la aldonajn adjektivojn por simpla diferencigo.




  • Kategorio Nigra Elster en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)










Popular posts from this blog

Wolfgang Unzicker

Unua mondmilito

Schloss Hohenburg (Lenggries)