Kulturligo de GDR




Kulturligo de GDR estis t.n. amasorganizaĵo en GDR. Ene de tiu organizaĵo ekzistis ankaŭ Centra Laborrondo Esperanto (CLE, 1965–1981) kaj Esperanto-Asocio de GDR.


Pri la estroj de Kulturligo decidis la nomenklatursistemo de la komunista partio. Kulturligo estis parto de la t.n. antifaŝista bloko, daŭra koalicio de partioj kaj amasorganizaĵoj sub gvido de la komunista partio. Tial Kulturligo havis eĉ deputitojn en la tutlanda kaj aliaj parlamentoj de GDR.


En la praktiko la suborganizaĵoj de Kulturligo havis certagradan memstarecon, sed ili devis sekvi la komunistan politikon kaj propagandi ĝin (laŭ "gvidlinioj").



Prezidantoj de la kulturligo |



  • Johannes R. Becher (1945-1958)

  • Max Burghardt (1958-1977)

  • Hans-Joachim Hoffmann (1977-1978)

  • Hans Pischner (1978-1990)




Popular posts from this blog

Reichsarbeitsdienst

Tanganjiko

Norda sulo