Kioŭa-tanoa lingvaro







Areo de disvastiĝo de la kioŭa-tanoa lingvaro


La lingvoj de la kioŭa-tanoa lingvaro esta parolataj en la sudokcidento de Usono, fare de nun ankoraŭ proksimume 5.000 anoj de etne indianaj popoloj. Pro la fortaj interetnaj bataloj de la 19-a jarcento en tiu parto de Usono, dum kiuj estis murditaj multaj indianoj, la nombro de parolantoj de iuj unuopaj lingvoj el la lingvaro tre reduktiĝis kaj du unuopaj lingvoj entute formortis. La postvivintaj parolantoj de la kioŭa (aŭ laŭ slava transskribo kajova) lingvo – angle Kiowa – vivas en la usona ŝtato Oklahomo, dum la restintaj parolantoj de la ceteraj lingvoj – sume nomataj tanoa lingvaro aŭ simple "Tano" – vivas en la ŝtato Nov-Meksiko. La suda tiŭa lingvo per 1700 personoj havas la plej multajn parolantojn.


Lingvistoj supozas, ke la kioŭa-tanoaj lingvoj povus esti malproksime parencaj al la jut-azteka lingvaro. Sed la koncernaj studoj ankoraŭ ne estas finitaj.



Disdivido |


Al la kioŭa-tanoa lingvaro entute apartenas sep lingvoj, kiuj grupiĝas en kvar branĉoj:


A. kioŭa lingvo:


  • kioŭa lingvo (angle Kiowa): 1092 parolantoj (nombroj el la jaro 1990)

B. tiŭa lingvo:



  • I. norda tiŭa lingvo (angle northern Tiwa):

    • lingvo "Taos" (parolata en la pueblo Taos): 803 parolantoj (nombroj el la jaro 1980)

    • lingvo "Picuris": 101 parolantoj (nombroj el la jaro 1990)



  • II. suda tiŭa lingvo (angle southern Tiwa):
    • suda tiŭa lingvo (dialektoj: "Sandia" - 144 parolantoj, "Isleta" - 1588 parolantoj, "Ysleta del Sur", formortinta)


  • III. lingvo "Piro":
    • lingvo "Piro" (formortinta)



C. teŭa lingvo (angle Tewa):


  • teŭa lingvo: 1298 parolantoj (nombroj el la jaro 1980) (dialektoj: "Arizona Tewa (Tano)" kaj grupo "Rio Grande Tewa": "Santa Clara" - 207 parolantoj, "San Juan" - 495 parolantoj, "San Ildefonso" - 349 parolantoj, "Nambe" - 50 parolantoj, "Pojoaque" - 25 parolantoj, kaj "Tesuque" - 172 parolantoj)

Ĉ. toxua lingvo aŭ lingvo "Jemez":


  • toxua lingvo aŭ "Jemez" (parolata en la samnoma pueblo "Jemez"): 1301 parolantoj (nombroj el la jaro 1990)

Kiel supre menciite, la lingvoj el la grupoj B ĝis Ĉ sume nomatas tanoa lingvaro aŭ simple "Tano". Iliaj parolantoj konsistigas parton de la pueblo-indianoj.



Literaturo |



  • Campbell, Lyle. (1997). American Indian languages: The historical linguistics of Native America. Novjorko: Oxford University Press. ISBN 0-19-509427-1.

  • Mithun, Marianne. (1999). The languages of Native North America. Kembriĝo (Masaĉuseco): Cambridge University Press. ISBN 0-521-23228-7 (hbk); ISBN 0-521-29875-X.




Popular posts from this blog

Reichsarbeitsdienst

Tanganjiko

Norda sulo