Sankta Samsono

























Sankta Samsono

Ikono pentrita por la ortodoksa asocio Sankta Anna de Bretonujo
Ikono pentrita por la ortodoksa asocio
Sankta Anna de Bretonujo
Naskiĝo
ĉe Aberystwyth en Kimrujo
Morto

565 en Dol, Bretonujo
Adorita en

katolika eklezio,
ortodoksa eklezio,
Anglikana komunumo

Festotago

28-an de julio







v  d  r


Information icon.svg



Sankta Samsono estis unu el Sep sanktuloj fondintaj Bretonujon kaj la unua episkopo de Dol en Bretonujo.


La ĉefurbo de Bro-Zol, Dol estas unu el la etapoj de la pilgrimado Tro Breizh (turneo de Bretonujo), kiu estiĝis en la mezepoko.


La festotago de sankta Samsono estas la 28-an de julio.




Enhavo






  • 1 Junaĝo


  • 2 Edukado


  • 3 Ermito en Caldey


  • 4 Restado en Irlando


  • 5 Ermito apud la rivero Severn


  • 6 Episkopo en Kornvalo


  • 7 Unua monaĥejo de Dol


  • 8 Renkonto kun Childebert por helpi Judual


  • 9 La monaĥejo de Pental


  • 10 Milito inter Judual kaj Conomor


  • 11 Legalizado de la bienoj


  • 12 Legendo en Pental


  • 13 Morto


  • 14 Referencoj





Junaĝo |


Liaj gepatroj estis nobelaj en Glamorgan en Kimrujo. La plej alta rango post la reĝo estis la estro de la palaco, la dua estis la pastro de la reĝo. Poste venis la ĉefkelnero. Tiun rangon li okupis. La patrino estis piulino, kaj deziris, ke sia infano fariĝu pastro.



Edukado |




Strando de Llantwit Major en Kimrujo


En la monaĥejon de Sankta Ildut, la nuna Llantwit Major, la knabo estis do kondukita. Laŭ la pastro Herve Calvez [1] , li estis tiele bonvenigita :


«-Jen alvenas la estonta majstro de mulnombraj sanktuloj, la honoro de la Bretonoj kaj la gloro de la eklezio. »


Post lia edukado, Sankta Dubrice ordenis lin pastro.


Du nevoj de Ildut ĵaluzis lin. Iun tagon, unu el ili elverŝis venenon en la herboteon de Samsono. La sanktulo antaŭkonis ilian intencon. Li eltrinkis la tutan trinkaĵon, kaj diris poste :
« La herboteo estis tre bongusta…Mi deziras, ke Dio resanigos vin de la malbono, pro kiu vi suferas. »
Tuj ili surgenuiĝis antaŭ lin kaj fariĝis fidelaj amikoj.



Ermito en Caldey |




Monaĥejo de Caldey


Post la ordeno, li planis retiriĝi kiel ermito. En la insulo Caldey staris eta monaĥejo. La pastro Peirio estris ĝin. Post lia morto, Samsono sukcedis lin. Fakte, li agis pli kiel ermito ol kiel monaĥo en tiu insulo. Hodiaŭ ankoraŭ preĝas monaĥoj en Caldey.



Restado en Irlando |


Iun tagon haltis en Caldey kelkaj monaĥoj revenante de Romo, kie ili studis. Samson sekvis ilin en Irlandon. Tie li predikis kaj konstruis monaĥejon. Hodiaŭ la urbo nomiĝas Saint Samson.



Ermito apud la rivero Severn |


Reveninte al Caldey, li rifuzis estri la monaĥejon. Kune kun tri aliaj monaĥoj, li retiriĝis kiel dezertulo apud la rivero Severn. Dumtempe, okazis grava eklezia kunveno en Kimrujo, kaj estis planita la ordeno de Samsono kiel episkopo. Oni serĉis lin, trovis lin, kaj li estis devigita akcepti.



Episkopo en Kornvalo |




Saint-Samson-of-Goland




Terfino en Kornvalo


Tuj post sia ordeno, li migris suden kun kelkaj disĉiploj. Li albordiĝis je Padstown, trairis Kornvalon, kaj enboatiĝis sur la rivero Fowey. Tie situas nun la paroĥo Saint-Samson-of-Goland.


La Vojo de la Sanktuloj estas pado kiu kondukas de Padstow en la nordo de Kornvalo al la sudo. Ĝi estas ĉirkaŭ 30 km longa. Tiun itineron, la sanktuloj elektis por iri de Irlando al Armoriko, ĉar estis tre riska ĉirkaŭboati la Terfinon. Ili do piediris de Padstow al Fowey.


Sankta Mewen, Sankta Magloire kaj pluraj aliaj monaĥoj albordiĝis je la rokego nomita hodiaŭ Monto Sankta Mikaelo (Francujo).



Unua monaĥejo de Dol |





Bro-Zol en Bretonujo


La lando estis trista, marĉa, kovrita de veproj. Tamen li renkontis Privatus, kiu vivis en kabano. Samsono resanigis lian edzinon kaj lian filinon. Interŝanĝe, Privatus donis al li sian bienon. Apud puto, li konstruis sian unuan monaĥejon en Armoriko, kaj tio fariĝos la ĝermo de la nuna urbo Dol-de-Bretagne. Dum la monaĥoj prilaboris teron kaj kulturebligis la arbarojn, Samsono trairis tra la tuta regiono Domnonia de Bretonujo, norde de la regiono, de la rivero Couesnon ĝis la rivero de Morlaix.



Renkonto kun Childebert por helpi Judual |


Li aŭdis ke Conomor, princo de Poher murdis Iona, reĝo de Domnonia, kaj tiranis la tutan regionon. La filo de Iona, Judual, kiu estis nur 6jaraĝa, rifuĝis en la monaĥejo de Saint-Lunaire. Conomor serĉis la infanon, sed rapide la monaĥoj sendis la princon al la kortego de Childebert en Parizo.


Dum la koncilio de Menez-Breiz, la episkopoj ekskomunikis Conomor sed vane, li daŭrigis siajn misagojn. Por pacigi la landon, la sola solvo estus redoni laŭlegan estron. Samsono vizitis Childebert, kaj petis helpon de la episkopo Germain de Auxerre, sed la reĝo rifuzis redoni Judual. Tiam Samsono faris plurajn miraklojn, tiel mirindajn, ke la reĝo promesis… sed Samsono devos pacienci. Tamen li donis grandan bienon sur la maldekstra bordo de la Sejno.



La monaĥejo de Pental |


Li konstruis la monaĥejon de Pental. Ĝi estos detruita de la normanoj en 851. Sed ĉirkaŭ la abatejo multaj preĝejoj estas ankoraŭ dediĉitaj al la sanktulo.



Milito inter Judual kaj Conomor |


Fine, la reĝo redonis Judual. Samson kaj la princo ne deziris reveni laŭ la vojo de Parizo al Dol. Ili do enboatiĝis apud Pental kaj albordiĝis al Guernesey kaj poste Jersey. En tiuj du insuloj, oni trovas preĝejojn dediĉitaj al Sankta Samsono. Tie, ili preparis la revenon de Judual. Kiam ĉio estis preta, rendevuo estis planita kun la partizanoj. De Dol, Judual marŝis kontraŭ Conomor. La armeo de Judual pli kaj pli kreskis laŭlonge de la vojiro. Judual venkis Conomor dufoje, sur la bordo de la rivero Rance kaj Trieux. Fine, je Plouneour-Menez okazis la difinita batalo, tie kie stariĝis poste la monaĥejo de Relecq. Judual murdis Conomor kaj donis al Samson grandajn bienojn en la episkopujo de Dol.



Legalizado de la bienoj |


Necesis legalizi la monaĥajn bienojn, kaj nur la reĝo povis fari tion. Li do denove vizitis la reĝon. Je la kortego li estis bonvenigita. Ĉio estis legalizita. Poste li vizitis sian monaĥejon en Pental. Tie okazis la legendo pri la anseroj.



Legendo en Pental |


La monaĥoj plendis al Samson pri la bruoj okazitaj de la anseroj kaj anasoj dum la diservoj. Iun vesperon, tiel bruaj estis la blekoj de la birdoj, ke Samsono iris ĝis la marĉo, kie ili vivadis. Li parolis al ili:


« - Je la nomo de Dio, ĉesu kvaki, venu en la monaĥejon kaj silentu."


La birdoj obeis, tranoktis. La morgaŭan tagon, la sanktulo diris al la malliberuloj :


« - Promesu ne plu ĝeni niajn diservojn. »


Ili promesis kaj ĝoje forflugis. De post tiam la monaĥoj preĝis en la silento.



Morto |




La katedralo de Dol-de-Bretagne


Dum siaj lastaj jaroj, li vivis en sia monaĥejo de Dol. Li antaŭvidis sian morton. Li proponis Magloire, kiel posteŭlon .


« - Mi edukis lin ekde lia junaĝo, mi konas lin, kaj scias ke li plenumigos digne sian rolon."


Li mortis la 28-an de julio 565, kaj li estis entombigita en la katedralo de Dol.



Referencoj |





  1. Chanoine Herve Calvez « Les grands saints bretons » Ed. Arthauud 1935





















Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg