Tewkesbury

Multi tool use
Tewkesbury estas urbo en Gloucestershire, Anglio kun ĉirkaŭ dek mil loĝantoj laŭ la 2001-a censo. La nomo devenas de Theoc, anglosakso kiu tie fondis ermitejon en la sepa jarcento. La urbo famas pro sia abatejo.
Dum la anglosaksa epoko restis monaĥejo ĉe Tewkesbury sed mankas restaĵoj. Tuj post Vilhelmo la Konkerinto kaptis Anglion komenciĝis konstruo de monaĥejo. Vilhelmo donis la urbon al sia kuzo Roberto Fitzhamon, kiu komisiis la konstruon de la nuna abatejo. La konstruado komenciĝis en 1102. Roberto Fitzhamon mortis en 1107, antaŭ la fino de la konstruado, sed lia bofilo, Roberto (1-a Grafo de Gloucester) daŭre pagis la koston. La abatejo estas bela ekzemplo de normanda arkitekturo, kaj estas pli granda ol dek kvar el la anglaj katedraloj. En la abatejo entombiĝis multaj gravuloj, inter kiuj
- Roberto Fitzhamon mem (1107)
Eduardo de Westminster (princo de Kimrio) (1471), filo de Henriko la 6-a (Anglio)
Georgo Plantaĝeneto (duko de Clarence) (1477), frato de Eduardo la 4-a (Anglio) kaj Rikardo la 3-a (Anglio)
En 1178 parto de la abatejo detruiĝis pro incendio, kaj necesis iom da rekonstruo.
En 1471, dum la Milito de rozoj okazis grava batalo ĉe Tewkesbury, kiam la Jorkoj tute venkis la Lankastrojn kaj Eduardo Princo de Kimrio mortis. Post la batalo Lankastroj rifuĝis en la abatejo, sed Eduardo la 4-a kondukis la Jorkojn tien kaj ili mortigis multe da siaj malamikoj. Pro tiu sangverŝo la abatejo fermiĝis unu monaton, ĝis eblis ĝin rite purigi kaj rekonsekri.
Post la fermo de monaĥejoj dum la reĝado de Henriko la 8-a (Anglio), la loĝantoj de Tewkesbury savis la abatejon per aserti ke ĝi estis ilia paroĥa preĝejo: ili aĉetis ĝin de la reĝo kontraŭ la valoro de la metalo de la kloŝoj kaj plomba tegmento.
La urbo Tewkesbury suferis pro inundoj. Aparte gravaj inundoj okazis en la somero de 2007, kiam la abatejo iĝis preskaŭ insulo.
B,DuedE4 c,BZc o vkk,0rTN4N33MfMGp UclNRUo1,Ii3cXk736z1,UsiJJzTfkX17PbNub,ztMEonIOxsaK
Popular posts from this blog
Die Liste der Baudenkmäler in Partschins (italienisch Parcines ) enthält die 18 als Baudenkmäler ausgewiesenen Objekte auf dem Gebiet der Gemeinde Partschins in Südtirol. Basis ist das im Internet einsehbare offizielle Verzeichnis der Baudenkmäler in Südtirol. Dabei kann es sich beispielsweise um Sakralbauten, Wohnhäuser, Bauernhöfe und Adelsansitze handeln. Die Reihenfolge in dieser Liste orientiert sich an der Bezeichnung, alternativ ist sie auch nach der Adresse oder dem Datum der Unterschutzstellung sortierbar. Siehe auch : Liste der geschützten Ensembles in Partschins Liste | Foto Bezeichnung Standort Eintragung Beschreibung Metadaten ja Gaudententurm ID: 16382 Gaudententurmstraße 7 46° 41′ 3″ N, 11° 4′ 28″ O 75477601225 0 9. Mai 1950 (MD) Auf das Mittelalter zurückgehender, im 17. Jahrhundert in heutige Form gebrachter Turm mitsamt Nebengebäude Höllhaus ; die links in der Spalte Standort stehenden Koordinaten beziehen sich auf de...
Sámuel Mokry [ŝAmuel mokri], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Mokry Sámuel estis hungara pastro, agronomo, instruisto. Lia frato estis Endre Mokry. Sámuel Mokry [1] naskiĝis la 8-an de majo 1832 en Hungara reĝlando en Monostorszeg (nuntempa Baĉki Monoŝtor en Serbio), li mortis la 10-an de junio 1909 en Budapeŝto, sed li estis entombigita en Orosháza. Enhavo 1 Biografio 2 Elektitaj kontribuoj 3 Memorigiloj 4 Fontoj Biografio | Sámuel Mokry akiris diplomojn en Halle kaj en Georgikon. Inter 1854 kaj 1858 li estis luterana pastro en Orosháza, poste li instruis en mezlernejo en Békéscsaba, eĉ gimnaziestro en 1860. Inter 1860-1864 li estis predikisto en la loka preĝejo, poste li faris agrikulturadon en Gerendás. Li okupiĝis pri selektado de tritikoj, li estis la unua hungara tritikoselektisto kun tutlanda konateco. En 1900 li retiriĝis kaj vivis en Budapeŝto. Li edziĝis en 1858, li vidviĝis en 1894. Elektitaj kontribuoj | Beszélgetések a búza...
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Valadolido (apartigilo). Koordinatoj: 41°38′00″N 04°43′00″W / 41.633333°N , 4.716667°U / 41.633333; -4.716667 ( Valadolido ) Valadolido hispane: Valladolid urbo Valadolido Flago Blazono Oficiala nomo: Valladolid Ŝtato Hispanio Duoninsulo Iberio Regiono Kastilio kaj Leono Provinco Provinco de Valadolido Historiaj regionoj León, Reĝlando de Leono Konataj lokoj Katedralo de Valadolido, Preĝejo San Pablo, Santa María La Antigua Rivero Pisuergo Situo Valadolido - alteco 698 m s. m. - koordinatoj 41°38′00″N 04°43′00″W / 41.633333°N , 4.716667°U / 41.633333; -4.716667 ( Valadolido ) Areo 197,91 km² (19 791 ha) Loĝantaro 316 564 ( 2007 ) Denseco 1 599,54 loĝ./km² Horzono MET (UTC+1) - somera tempo MET (UTC+2) Poŝtkodo 47001-47016 Telefona antaŭkodo 983 ...