Mamuto


















Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Mamuto


Mammouth.png


Biologia klasado


























Regno:

Animaloj Animalia

Filumo:

Ĥorduloj Chordata

Klaso:

Mamuloj Mammalia

Ordo:

Rostruloj Proboscidea

Familio:

Elefantedoj Elephantidae

Genro:

Mamuto Mammuthus
Brookes, 1828


Species


Afrika mamuto Mammuthus africanavus
Kolumbia mamuto Mammuthus columbi

Pigmea mamuto Mammuthus exilis
Ĝefersona mamuto Mammuthus jeffersonii

Stepa mamuto Mammuthus trogontherii
Suda mamuto Mammuthus meridionalis
Lanhara mamuto Mammuthus primigenius
Sardinia nana mamuto Mammuthus lamarmorae



Aliaj Vikimediaj projektoj







Wikispecies-logo.svg

Sistematiko en Vikispecioj








Commons-logo.svg

Komunejo pri Mamuto









v  d  r


Information icon.svg





Mamuto rekonstruita


Mamuto (verŝajne laŭ la jakuta aŭ mansa lingvo) estas genro de jam formortinta elefantedo, kiu vivis en la lasta glaciepoko grandnombre en Nord-Ameriko, Eŭropo, Azio kaj Afriko ĝis la 40. longitudo.


Ili evoluis el terciera elefantgrupo tra pluraj transiraj formoj, kiuj estis pli kaj pli alkutimiĝintaj al la malvarmo per grasdeponado:




  • Mammonteus primigenius (Lanhara mamuto) - frua plejstoceno


  • Mammonteus trogontherii (Stepa mamuto) - meza plejstoceno


  • Archidiskodon meridionalis (Suda elefanto) - malfrua plejstoceno


Ĝenerale oni pensas pri lanhara mamuto de Nord-Eŭropo, Nord-Azio, kiam oni diras mamuto. La plimulto de la mamuto estis senhara.


La lanhara mamuto estis unu el la plej gravaj ĉasindaĵoj de la homoj en la malfrua pleistoceno. Tion pruvas multaj grotopentraĵoj. La kaŭzo de malpereo de la mamutoj estas ankoraŭ necerta: aŭ la troa ĉasado aŭ la klimatoŝanĝo kaŭzis tion.




Rekonstruo de mamuto en Parizo.


Estas interese, ke la latina genronomo Mammut enhavas ne la mamutojn, sed nur la malproksimajn parencojn, la mastodontojn, kiuj tiutempe vivis en Nord-Ameriko kaj evoluigis harojn en la malfrua glaciepoko.


En la Azia parto de Rusio oni trovas ĉiam denove plenajn mamutkadavrojn, fermitajn en la glacion. Oni serĉas nigre-kaŝe la kadavrojn pro la valora eburo, sed la sciencistoj provas doni monon por la netuŝitaj mamutoj.


Oni provas trovi en la kadavroj plenan genomon (genetikan kodon), por revivigi la mamutojn. Tio ĝis hodiaŭ ne sukcesis, ĉar la mamuto havas tro ampleksan genetikan kodaron.



Proverbo |


Ekzistas plura proverbo pri mamuto en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:








  • Citaĵo

     Kresko mamuta, sed saĝo liliputa. 


Eksteraj ligiloj |


  • Ĉi tiu artikolo legita ĉe traduki.de aŭ YouTube



  • http://rbcm1.rbcm.gov.bc.ca/hhistory/mammoth/mammothstory.html La Mamuta Etaĝo


  • http://www.mammothsite.com Mamuta Situo

  • http://fax.libs.uga.edu/E98xP4xM5


  • http://www.mammuthus.org/sci/sci_2_2.htm Scienca esploro de la frostiĝinta mamuto trovita en Siberio (france)



Referencoj |





  1. Lernu





  • Kategorio Mamuto en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Mamuto en Vikispecioj (Kolekto pri ĉiuj vivantaj estuloj)







Portala ikono Portalo pri Zoologio







Popular posts from this blog

Reichsarbeitsdienst

Tanganjiko

Norda sulo