Sântimbru (Harghita)
Sântimbru | |||
---|---|---|---|
Komunuma sidejo | |||
Lando | Rumanio | ||
Distrikto | Harghita | ||
Alinome | Csíkszentimre (hungare) | ||
Iama hungara departemento | Csík | ||
Situo | 46° 17′ N, 25° 51′ O46.28138888888925.854444444444Koordinatoj: 46° 17′ N, 25° 51′ O | ||
| |||
Alto super maro | 646 m | ||
Poŝtkodo | 537271 | ||
Loĝantaro | |||
– komunumo | 2.063 (en 2011) | ||
– vilaĝo | 1.995 (en 2002) | ||
Kodo laŭ SIRUTA | 85724 | ||
Sântimbru [sintimbru] (hungare: Csíkszentimre [ĉiksentimre][1]) estas vilaĝo kaj komunuma sidejo en Rumanio laŭ la rivero Olt sud-sudoriente de Miercurea Ciuc.
Ĝis 2004 Sântimbru apartenis al la komunumo Sâncrăieni. Ĝi estis fondita kiel memstara komunumo per la leĝo n-ro 84/2004[2].
Al Sântimbru apartenas la vilaĝeto Sântimbru-Băi.
Enhavo
1 Loĝantaro
2 Historio
3 Komunumoj pri Szentimre (= Sankta Emeriko) en Hungara reĝlando
4 Gravaj personoj
5 Notoj
6 Eksteraj ligiloj
Loĝantaro |
En 1910 Csíkszentimre havis 1 504 loĝantojn kaj en 1992 2 515 (99 % da hungaroj).
Historio |
Ĝia unua skriba mencio estas en 1567. Ĝi estis ĉik-seĝa vilaĝo. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario, al departemento Csík.
Komunumoj pri Szentimre (= Sankta Emeriko) en Hungara reĝlando |
Csíkszentimre | Görgényszentimre | Hegyközszentimre | Marosszentimre | Nyárádszentimre |
Pestszentimre | Radácsszentimre | Soltszentimre | Szentimrefalva | Tiszaszentimre |
Gravaj personoj |
Ákos Bálint (1893–1985): popolkultivanto, lernolibrverkisto, komponisto.
Lajos Betegh (1873 – Csíkszentimre, 15-a de junio 1913): bakteriologo.
Zsófia Rozália Karsai (n. 14-a de oktobro 1954): esplorinĝenierino pri agrikulturo
Tibor Kristó (n. 11-a de aprilo 1949): ĵurnalisto, poeto[3].
László Sándor (Csíkszentimre, 1-a de novembro 1871 – Budapest, 22-a de oktobro 1949): advokato, ĉefpolickapitano de Budapest.
Ernő Veress (Csíkszentimre, 17-a de decembro 1892 – Odorheiu Secuiesc, 16-a de marto 1973): romkatolika eklezia verkisto
Notoj |
↑ Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
↑ Legea nr. 84/2004 pentru înființarea unor comune (rumane) (HTML). Alirita 2013-12-22.
↑ Égő Éden-poemvolumo
Eksteraj ligiloj |
- Renomaj personoj
- Popolnombrado 2002
- Interaga mapo de la distrikto
Situo en la distrikto
Totala vido
|