Cozmeni
Cozmeni | |||
---|---|---|---|
Komunuma sidejo | |||
Lando | Rumanio | ||
Distrikto | Harghita | ||
Alinome | Kozmás (hungare) | ||
Iama hungara departemento | Csík | ||
Situo | 46° 14′ N, 25° 56′ O46.22666666666725.941388888889Koordinatoj: 46° 14′ N, 25° 56′ O | ||
| |||
Alto super maro | 674 m | ||
Poŝtkodo | 537065 | ||
Loĝantaro | |||
– komunumo | 2.100 (en 2009) | ||
– vilaĝo | 1.356 (en 2002) | ||
Kodo laŭ SIRUTA | 85813 | ||
Cozmeni [kozmenj] (hungare: Kozmás [kozma:ŝ]) estas vilaĝo en Rumanio laŭ la rivereto Cozmeni, maldekstra flankrivereto de rivero Olt sud-sudoriente de Miercurea Ciuc. Administre ĝi apartenis ĝis 2003 al Sânmartin.
Enhavo
1 Loĝantaro
2 Historio
3 Fonto
4 Renomaj personoj
5 Eksteraj ligiloj
Loĝantaro |
En 1910 ĝi havis 1 mil 391 loĝantojn, kaj en 1992 1 mil 407 (hungaroj). Ĝia unua skriba mencio estas el 1333 kiel ekleziejo.
Historio |
En 1661 kaj 1694 la tataroj detruis ĝin. Ĝi estis sikula vilaĝo kaj de 1876 apartenis al Csík. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario.
Fonto |
Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
Renomaj personoj |
Ignác Antal (15-a de februaro 1927): naivisma artisto.
István Darvas (n. 6-a de novembro 1924): kuracisto, docento.
Alajos Boga (1886–1954): eklezia verkisto, martirpastro.
Gyula István Bálint (18-a de februaro 1824 – Kolozsvár, 20-a de novembro 1894: franciskano, poeto, tradukisto.
Vilmos Bálint: pastro
István Balló (25-a de decembro 1871– Segedo, 9-a de decembro 1953): instruisto, historiisto.
István Gergely (14-a de aŭgusto 1939 – Kluĵo, 13-an de marto 2008): skulptisto.
Ferenc Kajtsa (1904–1980): poeto, pastro en Băile Tușnad.
Béla Kelemen (28-a de oktobro 1913 – Cluj-Napoca, 8-a de decembro 1982): lingvisto, redaktoro de rumana-hungara, hungara-rumana vortaroj.
István Lakatos (1684–1706): parokestro, dekano tie dum 22 jaroj.
Erika Lőrincz (n. 23-a de januaro 1962): aktorino.
Ernő András Lőrincz (27-a de julio 1900 - Miercurea Ciuc, 2-a februaro 1985): akuŝisto-ginekologo, universitata profesoro
Jakab Máthé (n. 14-a de novembro 1926 – Budapest, 5-a de decembro 2001): lingvisto.
Bonaventura István Potyó (? 1676 – 26-a de oktobro 1756): lernejdram-verkisto.
Mária Ibolya Rob (n. 2-a de januaro 1936): amatora grafikistino.
Attila Szász-Mihálykó (26-a de septembro 1950 – Odorheiu Secuiesc, 28-a de septembro 2000): tradukisto, kultura fakdirektinto
Eksteraj ligiloj |
- Administracia mapo de la distrikto
- Popolnombrado 2002
- Interaga mapo de la distrikto
Situo en la distrikto
|