Lajos Fáncsy




Lajos Fáncsy [lajoŝ fAnĉi], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Fáncsy Lajos estis hungara aktoro, reĝisoro, tradukisto, teatrestro. Lia filino estis Ilka Fáncsy.






Litografio pri Lajos Fáncsy el 1854



Lajos Fáncsy [1] naskiĝis la 25-an de aŭgusto 1809 en Pécs, li mortis la 22-an de decembro 1854 en Pest (urbo).




Enhavo






  • 1 Biografio


  • 2 Elektitaj roloj


  • 3 Elektitaj kontribuoj


  • 4 Fontoj





Biografio |


Lajos Fáncsy studis en Reĝa Universitato de Pest, sed allogis lin la teatra vivo kaj en 1828 li sukcese debutis en migranta teatro en Pest (urbo). En la sekvaj jaroj li havis rolojn en diversaj teatroj kaj province kaj en Buda-Pest. En 1837 li estis unu el la fondintoj de Hungara Teatro de Pest. En la sekva jaro li estis ankaŭ reĝisoro, post jaroj ĉefreĝisoro. Inter 1849 kaj 1852 li estis ankaŭ teatrestro, sed li ĝismorte estis tie aktoro.



Elektitaj roloj |




  • József Katona: Banuso Bánk - Biberach


  • William Shakespeare:


    • La Tragedio de Reĝo Lear - Edgar


    • Hamleto - titolrolo


    • La Venecia Komercisto - Shylock


    • Otelo, la maŭro de Venecio - Jago


    • La Tragedio de Reĝo Lear Edgar




  • Moliére: Tartufo - titolrolo


  • Friedrich Schiller: Kabale und Liebe - Wurm



Elektitaj kontribuoj |


  • tradukaĵoj de Walter Scott, Victor Hugo, Lope de Vega kaj aliaj


Fontoj |



  • hungarlingva biografio

  • hungarlingva biografio kun bildo

  • hungarlingva biografio

  • hungarlingva biografio




Popular posts from this blog

Reichsarbeitsdienst

Tanganjiko

Norda sulo