Săcel (Harghita)
Săcel | |||
---|---|---|---|
Komunuma sidejo | |||
Lando | Rumanio | ||
Distrikto | Harghita | ||
Alinome | Székelyandrásfalva (hungare) | ||
Iama hungara departemento | Udvarhely | ||
Situo | 46° 19′ N, 24° 56′ O46.31361111111124.93Koordinatoj: 46° 19′ N, 24° 56′ O | ||
| |||
Alto super maro | 392 m | ||
Poŝtkodo | 537255 | ||
Loĝantaro | |||
– komunumo | 1.333 (en 2002) | ||
– vilaĝo | 144 (en 2002) | ||
Kodo laŭ SIRUTA | 85476 | ||
Săcel [seĉel] (hungare: Székelyandrásfalva [sekejandraŝfalva]) estas komunumo en Rumanio okcidente de Cristuru Secuiesc. En 1910 ĝi havis 418 loĝantojn (rumanoj, hungaroj, ciganoj) kaj en 1992 147 (pli ol 90 % da rumanoj, 6 % da hungaroj). Ĝia unua skriba mencio estas el 1453. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Udvarhely vármegye). Administre apartenas al ĝi Șoimușu Mic, Șoimușu Mare, Uilac, Vidacut.
Săcel estas la plej okcidenta komunumo en distrikto Harghita kaj estas proksima al distrikto Mureș.
Fonto |
Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
Gravaj personoj |
Lajos Gyulay, grafo (24-a de junio 1800 – Pest, 19-a de marto 1869): verkisto.
Eksteraj ligiloj |
- Administracia mapo de la distrikto
- Popolnombrado 2002
- Interaga mapo de la distrikto
Situo en la distrikto
|