433 Eroso
433 Eroso | |
asteroido | |
Mozaika bildo de Eroso[1] | |
| Oficiala nomo | 433 Eros |
| Aliaj nomoj | 1898 DQ ; 1956 PC |
Historio | |
| Malkovrinto | Carl Gustav Witt |
| Dato de malkovro Loko de malkovro | 13-a de aŭgusto 1898 Berlino |
| Unua enorbitiĝo | NEAR Shoemaker, 14-a de februaro 2000[2] |
| Unua surteriĝo | NEAR Shoemaker, 12-a de februaro 2001 |
Orbitaj ecoj | |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido | 218,155 Gm (1,458 AU) 169,548 Gm (1,133 AU) 266,762 Gm (1,783 AU) |
Discentreco | 0,2229 |
Meza anomaliangulo | 320,215° |
Klinangulo | 10,82948° |
Periodo | 643,219 tagoj (1,76 jaroj) |
| Meza cirkulrapido | 24,36 km/s |
Longitudo de suprenira nodo | 304,401° |
Argum. de periapsido | 178,664° |
Terdistanco - Minimuma | 1,9 × 1010 km (0,13 AU) |
Fizikaj ecoj | |
Dimensioj | 33,4 × 11,2 × 11,2 km[3] |
Maso - Denso - Surfaca falakcelo - Liberiga rapido | (6,69 ± 0,002) × 1015 kg[3] (2 670 ± 30) kg/m3[3] 0,0059 m/s² 0,0103 km/s |
Rotacia periodo | 0,2194 tago (5,270 horoj) |
Surfaca temperaturo - Minimuma - Averaĝa - Maksimuma | ~ 123 K (-150 °C) ~ 227 K (-46 °C) ~ 373 K (+100 °C) |
Geometria albedo | 0,25 |
Observaj ecoj | |
Spektroklaso | S |
Videbla magnitudo - Minimuma - Maksimuma | 15 7 |
Absoluta magnitudo | 11,06 |
433 Eroso estas malgranda, tre hela terrenkonta asteroido, la unua
malkovrita el la Amoraj asteroidoj kaj la dua plej granda
Amora asteroido post 1036 Ganimedo.
Ĝi estis malkovrita la 13-a de aŭgusto 1898 de la germana astronomo
Carl Gustav Witt, elde Berlino kaj, la saman nokton, de la franca
astronomo Auguste Charlois elde la observatorio de Nico, ĝi ricevis la nomon
de Eroso, helena dio de la amo.
Enhavo
1 Esplorado
2 Ecoj
3 Notoj kaj referencoj
4 Eksteraj ligiloj
Esplorado |

Eroso vidita de 7000 km de la sondilo NEAR
433 Eroso estis la dua asteroido preterflugita de la kosmosondilo
NEAR Shoemaker, post 253 Matildo.
Post sensukcesa preterpaso la 10-an de januaro 1999, la kosmosondilo enorbitiĝis
ĉirkaus Eroson la 14-an de februaro 2000, al distanco de 50 km. Inter aprilo kaj
oktobro 2000, la sondilo tute kartografiis la asteroidon.
La 12-an de februaro 2001, kvankam tio ne estis antaŭvidata en la komenca programo,
la sondilo surteriĝis sur la asteroidon, el kie ĝi plue elsendis signalojn ĝis la
28-a de februaro 2001[4].
Eroso superflugita de la sondilo NEAR
Ecoj |
La orbito de 433 Eroso trairas (rigardita orte al la ekliptika ebeno) la orbiton de
Marso kaj proksimiĝas tiun de Tero, sed ne trairas ĝin. La plej
malgranda distanco inter Eroso kaj Tero estas 19 milionoj da km
(0,13 AU). La 31-an de januaro 2012 Eroso alproksimiĝos al Tero ĝis 26,7 milionoj da kilometroj.
433 Eroso ne estas sfera (ne eĉ elipsa), ĝi havas longan formon similantan tiun de
pantoflo kun ampleksoj ĉirkaŭ 34 x 11 x 11 km. Ĝiaj du distingeblaj partoj ricevis la nomojn de "Charlois Regio"
kaj "Witt Regio", laŭ la nomoj de la malkovrintoj Auguste Charlois kaj
Gustav Witt.
La temperaturo de la surfaco de Eroso varias inter -150 °C kaj +100 °C, ĝia denso estas
2 400 kg.m−3, tie estas proksimume tiu de la tera krusto.
La misio NEAR Shoemaker montris, ke la plejparto el la rokoj, kiuj superŝutas la asteroidon,
estis elĵetitaj de ununura alfrapa kratero, nomita
"Shoemaker kratero", maljuna de ĉirkaŭ unu miliardo da
jaroj. Tiu alfrapo faris ke 40 % el la Erosa surfaco estas senigita de krateroj pli
malgrandaj ol 0,5 km de diametro. Oni unue opiniis, ke ili estus ŝtopitaj de elĵetitaj
rompaĵoj. Pli fajna analizo montris ke la senkrateraj lokoj situas je rekta distanco
de 9 km ĉirkaŭ de la alfrapita punkto[5],
eĉ kiam la distanco mezurita laŭ surfaco superas 9 km. Oni hipotezis, ke la
ŝokondoj pro la alfrapo okazigis enfalon de la malgrandaj krateroj pro skuo. La
neregula formo de Eroso faras, ke rekta distanco de 9 km povas kovri pli grandan
distancon laŭ la surfaco[6].

Eroso, fotita la 14-an de septembro 2000 de NEAR

Suda "duonsfero", 3-a de decembro 2000

Vido de la Erosa surfaco, dum la malsupreniro de NEAR
Notoj kaj referencoj |
↑ PIA02923: Mosaic of Eros' Northern Hemisphere (Mozaika bildo de la norda Erosa "duonsfero") (angle)
↑ Near Earth Asteroid Rendezvous (angle)
- ↑ 3,03,13,2Recent Asteroid Mass Determinations maintained by Jim Baer last updated 27 December 2009
(Recentaj determinoj de asteroidaj masoj tenitaj de Jim Baer ĝisdata 27-a de Decembro 2009) (angle)
↑ Landing on Eros (surteriĝo sur Eroson), de Andrew Cheng, NEAR Project Scientist (angle)
↑ NEAR mission images give clues to composition of asteroid Eros (Bildoj de NEAR-misio indikas pri la Erosa komponiĝo) (angle)
↑ Seismic resurfacing by a single impact on the asteroid 433 Eros (Sisma resurfacado pro unika alfrapo sur la asteroido 433 Eroso) (angle)
Eksteraj ligiloj |
- Mapo de 433 Eroso
angle 433 Eroso - france 433 Eroso (el "Lanaŭ8 planedoj"
france Eros (Le système solaire à portée de votre souris - La Sunsistemo musklake atingebla)
germane Asteroido (433) Eroso
angle 433 Eros : Parametroj kaj simulado de orbito (JAVA necesa)
angle Slipo de (433) Eros (de IAU Minor Planet Center)
| Antaŭe: | Listo de asteroidoj (1 - 1000) | Poste: |
|---|---|---|
| 432 Pythia | 433 Eroso | 434 Hungario |