Mărtiniș
Mărtiniș | |||
---|---|---|---|
Komunuma sidejo | |||
Lando | Rumanio | ||
Distrikto | Harghita | ||
Alinome | Homoródszentmárton (hungare), Sankmarten (germane) | ||
Iama hungara departemento | Udvarhely | ||
Situo | 46° 14′ N, 25° 23′ O46.23277777777825.390833333333Koordinatoj: 46° 14′ N, 25° 23′ O | ||
| |||
Alto super maro | 498 m | ||
Poŝtkodo | 537175 | ||
Loĝantaro | |||
– komunumo | 2.838 (en 2011) | ||
– vilaĝo | 570 (en 2011; 622 en 2002) | ||
Kodo laŭ SIRUTA | 84932 | ||
Mărtiniș [mertiniŝ], hungare Homoródszentmárton [homorodsentmarton], germane Sankmarten estas komunumo en Rumanio sudoriente de Odorheiu Secuiesc. Ĝi estas la centro de Valea Homorodului Mare. Apartenas administre al Mărtiniş la vilaĝoj Aldea, Bădeni (Mărtiniș), Călugăreni (Mărtiniș), Chinuşu, Comănești, Ghipeș, Locodeni, Orășeni, Petreni, Rareș, Sânpaul.
Enhavo
1 Historio
2 Loĝantaro
3 Fonto
4 Vidu ankaŭ
5 Ĝemelkomunumo
6 Bibliografio
7 Renomaj personoj
8 Vilaĝoj pri Sankta Marteno en Transilvanio
9 Eksteraj ligiloj
Historio |
La unua skriba mencio de Mărtiniș estis en 1333. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario, al departemento Udvarhely. Sur ĝia teritorio troviĝas mineralakvaj fontoj. Oni organizas ĉiujare artisttendaron en la komunumo.
Loĝantaro |
En 1910 Homoródszentmárton havis 899 kaj en 1992 599 loĝantojn (97 % da hungaroj).
Fonto |
Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
Vidu ankaŭ |
- Artisttendaro de Valea Homorodului
Ĝemelkomunumo |
Bodrog, Hungario
Bibliografio |
A homoródszentmártoni művésztelep képekben. Hargita Megyei Kulturális Központ, 2004.
Renomaj personoj |
Molnár Jakab (1926–1991): verkisto
Elemér Mezei (n. 7-a de decembro 1954): matematikisto, universitata adjunkto.
Viktor Román, (1937–1995): skulptisto.- Julianna Széky, edziniĝnomo Molnár (1901–1989): popolpoetino.
Berta Kelemenné Zathureczky, (Homoródszentmárton, 1-a de februaro 1855 – Sfântu Gheorghe, 20-a de januaro 1924): verkistino, komponistino.
Aladár Zoltán (1929–1978): komponisto.
Vilaĝoj pri Sankta Marteno en Transilvanio |
La ceterajn en Hungara reĝlando vidu ĉe: Alsószentmárton
Csíkszentmárton | Dicsőszentmárton | Homoródszentmárton | Kakszentmárton |
Mezőszentmárton | Nyárádszentmárton | Szentmárton | Szentmártonmacskás |
Szépkenyerűszentmárton | Váradszentmárton |
Eksteraj ligiloj |
- Retejo de la vilaĝo
- Artistkolonio
- Popolnombrado 2002
Situo en la distrikto
|