Mihăileni (Harghita)
Mihăileni | |||
---|---|---|---|
Komunuma sidejo | |||
Lando | Rumanio | ||
Distrikto | Harghita | ||
Alinome | Csíkszentmihály (hungare) | ||
Iama hungara departemento | Csík | ||
Situo | 46° 29′ N, 25° 50′ O46.47525.832222222222Koordinatoj: 46° 29′ N, 25° 50′ O | ||
| |||
Alto super maro | 743 m | ||
Poŝtkodo | 537200 | ||
Loĝantaro | |||
– komunumo | 2.666 (en 2002) | ||
– vilaĝo | 906 (en 2002) | ||
Kodo laŭ SIRUTA | 85083 | ||
Mihăileni [mihəjlenj] (hungare: Csíkszentmihály [ĉiksentmihaj]) estas komunumo en Rumanio norde de Miercurea Ciuc. Administre apartenas al ĝi la vilaĝoj Văcărești, Nădejdea kaj Livezi.
Loĝantaro |
En 1910 ĝi nombris 2 mil 543 (hungaroj, rumanoj); en 1992 2 mil 186 loĝantojn (75 % da hungaroj, 25 % da rumanoj).
Enhavo
1 Loĝantaro
2 Historio
3 Fonto
4 Komunumoj pri Sankta Mikaelo en Transilvanio
5 Gravaj personoj
6 Literaturo
7 Strangaĵo
8 Eksteraj ligiloj
Historio |
Ĝia unua skriba menciaĵo estas el 1333 kiel ekleziejo. En 1694 la tataroj forbruligis la vilaĝon. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 Csíkszentmihály apartenis al Hungario, al Csík. En 1907 Béla Bartók kolektis tie 5 popolmelodiojn.
Fonto |
Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
Komunumoj pri Sankta Mikaelo en Transilvanio |
Pro grandeco de la tabulo la ceterajn en Hungara reĝlando vidu: Alsómihályi!
Almásszentmihály | Alsószentmihály | Bégaszentmihály | Csíkszentmihály | Felsőszentmihály |
Mezőszentmihály | Nádasszentmihály | Németszentmihály | Székelyszentmihály | Szentmihály |
Tordaszentmihály |
Gravaj personoj |
Ferenc Vilmos Héjja (n. 22-a de oktobro 1947): dancisto, dancinstruisto.
József Kovács d-ro (n. 22-a de januaro 1945): inĝeniero pri minado, universitata profesoro en Petroșani.
Borbála Rabocskay, Borbála Péter (n. 15-a de oktobro 1935): solodancistino.
Péter Sebestyén (n. 27-a de februaro 1968): romkatolika eklezia verkisto
Literaturo |
- Szőcs Vince – Dr. Szőcs András: Lármafák öröksége. Csíkszentmihály. Őrhelyen a huszonnegyedik órában. (vilaĝmonografio) 2008.
Strangaĵo |
La fama hungardevena usona psikologo Mihály Csíkszentmihályi portas la hungaran nomon de ĉi tiu vilaĝo: Mihály de Csíkszentmihály.
Eksteraj ligiloj |
- Popolnombrado 2002
- Interaga mapo de la distrikto
Situo en la distrikto
Rom-katolika preĝejo
|