Urbo Lázně Bohdaneč (Bohdaneĉbanejo) situas ok kilometrojn ekde regiona urbo Pardubice en Ĉeĥio. La urbo estas grava vojkruciĝo de ŝoseoj Pardubice - Chlumec nad Cidlinou kaj Hradec Králové – Kutná Hora. Lázně Bohdaneč estas banloka urbo por kuracado de malsanoj de mov-organoj, por resaniĝantoj post operacioj de artikoj.
Enhavo
1Historio
2Interesaĵoj
2.1Preĝejo de Sankta Maria Magdalena
2.2Renesanca urbodomo
2.3Banejo kaj baneja parko
3Kuracado
3.1Konstruaĵoj de arkitekto Josef Gočár
Historio |
Kiel vojkruciĝo de komerc-vojoj ĝi estas en kronikoj rememorigata jam en la jaro 1264. Disvolviĝo de tiu ĉi devene ne grava vilaĝo komenciĝis fine de la 15a kaj komence de la 16a jarcentoj, dank´ al posedanto de la regiono Vilhelm de Pernštejn, kiu en la ĉirkaŭaĵo realigis reton de 265 fiŝlagoj. Tiujn provizis per akvo Opatovican kanalon (Opatovický kanál). Tradicio de fiŝbredado atingas ĝis nuntempo. Fiŝlago de „Bohdanečský“ kaj fiŝlago „Matka“ („Patrino“) ebligas nestadon de multaj altvaloraj specoj de akvobirdoj.
Ankaŭ fondo de banloko en la jaro 1897 pere de enloĝanto Jan Veselý plialtigis gravecon de la urbo kaj tiel starigis ĝian refreŝigan karakteron.
La vasta banloka parko kaj ĉirkaŭaĵo de la urbo proponas kvietecon kaj belegan naturon por promenoj.
Interesaĵoj |
Preĝejo de Sankta Maria Magdalena |
Al la memoraĵoj apartenas, sur la placo staranta preĝejo. Konstruita komence de la 18a jarcento. Interesaj kaj valoraj estas figuroj de sanktuloj kaj 5 sonoriloj. En la preĝeja turo loĝis ankoraŭ komence de la 20a jarcento familio de preĝejservisto kun 11 geinfanoj.
Renesanca urbodomo |
Konstruita en la jaro 1530. Ĝis nun tie estas sidejo de urbestraro.
Banejo kaj baneja parko |
Kvin bandomojn kunligas kovrita koridoro kun vendejetoj, kafejoj kaj benketoj por ripozo, do pacientoj dum malbona vetero eĉ ne devas iri eksteren. La parko mezuras 17 hektarojn.
Kuracado |
Ŝlimbano, akvokuracado, elektrokuracado, masaĝoj, limfomasaĝoj, parafinkompreso, tutkorpa volvaĵo, rehabilitacio kaj rekapabliko. Plie oni proponas restadon en salgroto, Wallness procedurojn, aŭ naĝadon en baseno.
Konstruaĵoj de arkitekto Josef Gočár |
En la urbo estas kelkaj konstruaĵoj de arkitekto Josef Gočár, kiu en Bohdaneč travivis sian junaĝon.Temas precipe pri ĉefa bandomo de la kuracloko, penziono „Škroup“ sur la placo, urba akvorezervujo kaj konstruaĵoj de kazerno.
Aleksandro la 1-a imperiestro de la Rusia Imperio Regado 1801 – 1825 Antaŭulo Paŭlo la 1-a Sekvanto Nikolao la 1-a Persona informo Devena nomo ruse Александр I Павлович (Благословенный) , Aleksandr Pavloviĉ Naskiĝo 12-an de decembro 1777 ( 1777-12-12 ) en Sankt-Peterburgo, Rusia Imperio Morto 19-an de novembro 1825 ( 1825-11-19 ) (47-jara) en Taganrog Mortokialo tifoida febro [#] Tombo Katedralo de Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo [#] Religio Ortodoksismo [#] Ŝtataneco Rusia Imperio [#] Lingvoj rusa lingvo [#] Subskribo Familio Dinastio Romanov-Holstein-Gottorp [#] Patro Paŭlo la 1-a [#] Patrino Maria Feodorovna [#] Gefratoj Nikolao la 1-a • Konstantin Pavloviĉ • Grand Duke Michael Pavlovich of Russia • Anna Pavlovna of Russia • Maria Pavlovna Romanova • Grand Duchess Alexandra Pavlovna of Russia • Catherine Pavlovna of Russia • Grand Duchess Elen...
Unua mondmilito Daŭro: 28-a de julio 1914 - 11-a de novembro 1918 Loko: Mondmilito (Eŭropo, Afriko kaj Proksima Oriento (mallongtempe en Ĉinio kaj Pacifiko) Rezulto: Venko de Interkonsento. La fino de la germana, la rusia kaj la aŭstra-hungara imperioj, ankaŭ la Osmanida imperio. La estiĝo de novaj landoj en la meza kaj la orienta Eŭropo. Casus belli : Murdo de sekvonto de trono Francisko Ferdinando (la 28-an de junio), la sekva aŭstria proklamo de milito al Serbio (la 28-an de julio), la rusa mobilizo kontraŭ Aŭstrio-Hungario (la 29-an de julio). Ankaŭ la naciismo, militismo kaj imperiismo. Flankoj Interkonsento : Cara Rusio Serba reĝlando Francio Brita imperio Itala reĝlando Usono Japanio Centraj potencoj : Germana imperio Aŭstrio-Hungario Osmanida imperio Bulgara imperio Komandantoj Georges Clemenceau Joseph Joffre Ferdinand Foch Robert Nivelle Herbert H. Asquith D. Lloyd George Douglas Haig John Jellicoe Vi...
La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigilan paĝon: Libro (grafeteorio) libroj. Parto de Brockhaus, germanlingva enciklopedio. Libro estas aro de folioj de papero, pergameno aŭ alia materio, binditaj laŭ unu rando, havanta kovrilojn. Libro ankaŭ estas literatura verko aŭ ĉefa divido de tia verko. Libro produktita per elektronika formato konatiĝas kiel bitlibro, cifereca libro aŭ, kiel neologismo, e-libro. Laŭ la difino de Unesko por statistikaj celoj libro estas neperioda publikaĵo de almenaŭ 49 paĝoj [1] . Malpli ampleksajn presaĵojn de 5 ĝis 48 paĝoj oni kelkfoje nomas broŝuro (kvankam tio principe rilatas al la manko de bindado). En bibliotekscienco, libron oni nomas monografio por distingi ĝin de seriaj eldonaĵoj kiel revuoj, gazetoj, aŭ ĵurnaloj. Libroamanton aŭ libroamatoron, kiu kolektas precipe rarajn aŭ luksajn librojn, oni nomas ankaŭ bibliofilo. Vendejo kie oni ekspozicias, aĉetas kaj vendas librojn estas l...