Universitato Vilno














































Universitato Vilno

Emblemo VU.jpg

Informoj
fondodato

7-a de julio 1578
speco
ŝtata
Situo
urbo

Vilno, Litovio
Estraro
rektoro
Benediktas Juodka
Nombroj
nombro de studentoj
23.788 (2005)
nombro de kunlaborantoj
2.740, el tio 1.416 sciencaj kunlaborantoj (2005)
Diversaĵoj
retejo

www.vu.lt







v  d  r


Information icon.svg



La Universitato Vilno (litove: Vilniaus Universitetas; latine: Universitas Vilnensis) estas la plej granda universitato en Litovio kaj unu el la plej malnovaj universitatoj en orienta Eŭropo – ĝi fondiĝis dum la jaro 1578. La universitato konsistas el 12 fakultatoj, 8 universitataj institutoj kaj 10 studaj kaj esploraj centroj. Ligitaj estas 3 universitataj malsanulejoj, astronomia observejo, botanika ĝardeno, universitata komputila centro kaj la universitata preĝejo Sankta Johano.




Enhavo






  • 1 Historio


  • 2 Strukturo


    • 2.1 Fakultatoj


    • 2.2 Institutoj


    • 2.3 Centroj


    • 2.4 Biblioteko




  • 3 Lekciistoj


  • 4 Konataj finstudintoj


  • 5 Honoraj doktoroj


  • 6 Vidu ankaŭ


  • 7 Bibliografio


  • 8 Eksteraj ligiloj





Historio |





la granda universitata korto meze de la 19-a jarcento


La universitato Vilno fondiĝis dum la jaro fare de la reĝo Stefano Báthori de Pollando-Litovio: la komenca nomo estis Alma Academia et Universitas Vilnensis Societatis Iesu (spirita akademio kaj universitato Vilna de la Societo de Jesuo. Komence la altlernejo sub gvido de la jezuitoj konsistis el filozofia kaj teologia fakultatoj, dum la jaro 1579 la fondo konfirmiĝis de la katolika papo Gregorio la 13-a. Dum la daŭro de la 17-a jarcento, aparte post la sekularigo de la jaro 1773, aldoniĝis pliaj fakultatoj.


Post la kolapso de la regno Pollando-Litovio kaj ĝia plena disdividiĝo inter la potencoj Rusio, Prusio kaj Aŭstrio, la altlernejo dum la jaro 1795 perdis la universitatan statuson, sed reakiris ĝin kiel "imperia universitato" sub rusa regado dum la jaro 1803, por la sekvaj 27 jaroj.


Ekde la jaro 1821 ĝi pro la prelegoj de la plej signifa pola historiisto kaj pli posta luktanto por libereco Joachim Lelewel iĝis centro de la nacia entuziasmiĝo de la akademia junularo; tio dum la jaro 1824 gvidis al senpostenigo de profesoro Lelewel fare de la rusiaj regantoj. La universitato pro la entuziasmiga impulso de tiuj tri jaroj tiom ekfloris, ke ĝi meze de la 1820-aj jaroj estis inter la plej grandaj universistato kaj havis pli da studentoj ol la universitato Oksfordo. Dum la jaro 1823 grupo da studentoj, inter ili la de Joachim Lelewel subtenita pollingva poeto Adam Mickiewicz enkarceiĝis por la akuzo de kontraŭimperia konspiro. Post ribelo de novembro 1830, en kiu la vilnaj studentoj ludis motoran rolon, la universitato dum la jaro 1832 plene malpermesiĝis.


Post la Unua Mondmilito kaj la kolapso de la feŭdisma Rusia Imperio, la armeo de Pollando konkeris kaj aneksis la sudorienton de Litovio, kiu ricevis la nomon Centra Litovio kaj iĝis pola: Inter la jaroj 1919 kaj 1939 ĝi pluekzistis kiel "Stefano-Báthori-universitato". Post la konkero kaj anekso de Vilno samkiel de la tuta Baltio pere de la Ruĝa Armeo de Sovetunio la altlernejo ricevis la nomon "Kapsukas-universitato", laŭ gvidanto de al Komunista Partio de Litovio. Kiam la ŝtato Litovio reakiris sian sendependecon de Sovetunio dum la jaro 1990, tiu nomo de la komunistaj konkerantoj estis senprokraste forigita – nun la altlernejo nomiĝas nur Vilniaus universitetas.


La historia, en la pleja urbocentro situanta tereno de la universitato reflektas ĉiujn arkitekturajn stilojn reprezantatajn en Litovio: novgotiko, renesanco, baroko kaj klasikismo. Dum la lastaj jardekoj aldoniĝis kvin novaj lokoj de universitataj konstruaĵoj.



Strukturo |





la universitata preĝejo Sankta Johano nuntempe





la granda korto de la universitato



The Grand Courtyard of Vilnius University.Lithuania.jpg


La universitato Vilno estas dividata en sume 12 fakultatojn, 2 institutojn kaj 4 universitatajn centrojn.



Fakultatoj |



  • Fakultato pri filozofio

  • Fakultato pri medicino

  • Fakultato pri juro

  • Fakultato pri fiziko

  • Fakultato pri ĥemio

  • Fakultato pri filologio

  • Fakultato pri ekonomiko

  • Fakultato pri naturaj sciencoj

  • Fakultato pri matematiko kaj informadiko

  • Fakultato pri historio

  • Fakultato pri komunikaj sciencoj

  • Fakultato pri homa scienco en Kaŭnaso



Institutoj |



  • Instituto por internaciaj rilatoj kaj politiko

  • Instituto por fremdaj lingvoj



Centroj |



  • Centro por laseroesplorado

  • Centro por studo kaj esplorado de religioj

  • Centro por germana juro

  • Centro por franca juro



Biblioteko |


  • Signifa biblioteko, fondita dum la jaro 1570 per la librokolekto de la reĝo Sigismondo la 2-a de Pollando-Litovio. Ekde la jaro 1965 depona librejo de la Unuiĝintaj Nacioj, signifa kolekto de historiaj mapoj.


Lekciistoj |




  • Henryk Elzenberg, filozofo


  • Feliks Koneczny, filozofo


  • Joachim Lelewel, luktanto por libereco kaj signifa historiisto de Pollando


  • Wincenty Lutosławski, filozofo


  • Wincenty Pol, verkisto


  • Jędrzej Śniadecki, sciencisto, filozofo


  • Marian Zdziechowski, historiisto, filozofo



Konataj finstudintoj |




  • Aleksander Chodźko, orientalisto, slavisto


  • Jan Czeczot, etnografo


  • Marija Gimbutas, arkeologino


  • Paweł Jasienica, historiisto


  • Juozas Kazickas (1942), entreprenisto kaj mecenato


  • Józef Ignacy Kraszewski, verkisto


  • Stanisław Kirebedź, inĝeniero


  • Józef Marcinkiewicz, matematikisto


  • Adam Mickiewicz, poeto-profeto


  • Ignacy Pietraszewski, orientalisto


  • Kazimiera Prunskienė, politikistino


  • Juliusz Słowacki, poeto-profeto


  • Ludwik Spitznagel, orientalisto


  • Stanisław Swianiewicz, ekonomikisto


  • Andrzej Towiański, mistukulo


  • Tomasz Zan, sciencisto, poeto



Honoraj doktoroj |


kun la jaro de ricevo de la honora doktoreco




  • Jan Safarewicz, (1979)


  • Zdenek Češka, (1979)


  • Werner Scheler, (1979)


  • Valdas Adamkus, (1989)


  • Czeslaw Olech, (1989)


  • Christian Winter, (1989)


  • Andreas Hofer (1991)


  • Edvardas Varnauskas, (1992)


  • Martynas Yčas, (1992)


  • Paulius Rabikauskas, (1994)


  • Tomas Remeikis, (1994)


  • William Schmalstieg, (1994)


  • Wladimir Toporow, (1994)


  • Václav Havel, (1996)


  • Alfred Laubereau, (1997)


  • Nikolaj Bachalov, (1997)


  • Rainer Eckert, (1997)


  • Juliusz Bardach, (1997)


  • Theodor Hellbrugge, (1998)


  • Friedrich Scholz, (1998)


  • Zbigniew Brzeziński, (1998)


  • Maria Wasna, (1999)


  • Ludwik Piechnik, (1999)


  • Sven Lars Caspersen, (1999)


  • Wolfgang Schmid, (2000)


  • Eduard Liubimskij, (2000)


  • Andrzej Zoll, (2002)


  • Dagfinn Moe, (2002)


  • Jurij Stepanov, (2002)


  • Ernst Ribbat, (2002)


  • Sven Ekdahl, (2004)


  • Peter Ulrich Sauer, (2004)


  • Peter Gilles, (2004)


  • Francis Robicsek, (2004)


  • Aleksander Kwaśniewski, (2005)


  • Vladimir P. Skulachev, (2005)


  • Vassilios Skouris, (2005)


  • Pietro Umberto Dini, (2005)


  • Jacques Rogge, (2006)


  • Gunnar Kulldorff, (2006)


  • Reinhard Bittner, (2007)


  • Wojciech Smoczyński, (2007)



Vidu ankaŭ |


  • Liceo de Krzemieniec


Bibliografio |




  • Studia z dziejów Uniwersytetu Wileńskiego 1579–1979 (Studoj pri historio de Vilna Universitato 1579-1979), K. Mrozowska, Kraków 1979

  • Vilniaus Universiteto istorija 1579–1803, Mokslas, Vilnius, 1976, 316 p.


  • Piotr Łossowski, Likwidacja Uniwersytetu Stefana Batorego przez władze litweskie w grudniu 1939 roku (Likvido de Universitato je la nomo al Stefan Batory fare de litovaj regopovoj), Interlibro, Warszawa 1991, ISBN 83-85161-26-0.



Eksteraj ligiloj |



  • retejo de la universitato Vilno

  • retejo de la universitata laserocentro Vilno

  • retejo de la universitata biblioteko Vilno




  • Universitato Vilno en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Universitato Vilno en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)









Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg