Mukaĉeve ukraine Мукачеве (Mukaĉeve) aŭ Мукачів (Mukaĉiv) rutene Мукачово (Mukaĉovo) ruse Мукачево (Mukaĉevo) hungare Munkács (munkAĉ) slovake Mukačevo jida_lingvo MinkAĉ) germane Munkatsch aŭ Munkatz, pole Mukaczewo rumane Munceag aŭ Muncaci: estas urbo kun distriktorajto en Ukraino, en Transkarpata provinco, en distrikto de Mukaĉeve.
Panoramo de Mukaĉeve
Enhavo
1Situo
2Historio
3Vidindaĵoj
4Famuloj
5Ĝemelurboj
Situo |
La urbo situas centre de Transkarpata provinco apud rivero Latorica, ĉe renkontiĝo de ebenaĵo kaj montoj, laŭ fervojo Ĉop-Strij, ĉefvojoj estas al Uĵhorodo, Ĥust (Ukrainio) kaj Lviv.
Historio |
La loko estis loĝata dum la neolitiko kaj ferepoko, poste alvenis keltoj, slavoj, fine hungaroj en 895 okupiĝintaj la regionon. La unua skriba mencio devenis 1138, sed pli frue Sankta Ladislao tie venkis la kumanojn en 1085. La tataroj en 1241 faris senhoma la komunumon.
Poste precipe rumanoj alvenis kaj en 1359 rutenoj. Tiutempe oni konstruis novan fortikaĵon. La loko ricevis rangojn urbo en 1378, kampurbo en 1427, libera urbo en 1445. En la 16-a kaj 17-a j.c.-oj pro disfalo de Hungario la urbo apartenis al princlando Transilvanio. La poloj detruis la urbon en 1657. Ilona Zrínyi (zrinji) defendis la fortikaĵon kontraŭ aŭstroj dum 1686-1688. En 1703 Francisko Rákóczi la 2-a malvenkis de Habsburgoj, sed en la sekva jaro sukcese okupis la fortikaĵon. En 1834 incendio okazis. La hungara armeo en 1848 venkis la aŭstrojn. En la 19-a jarcento la urbo estis distriktejo.
Latorica ĉe Mukaĉeve
Vidindaĵoj |
Vidindaĵoj estas fortikaĵo, kastelo de Rákóczi, klostro, katolikaj kaj kalvinana preĝejoj, kapelo, urbodomo el 1901.
Famuloj |
en la urbo naskiĝis:
Mihály Munkácsy (munkAĉi) la plej granda hungara pentristo en 1844, tiu nomo estas pseŭdonomo kaj li prenis tion el la loknomo
hungaraj aktoroj Gyula Csortos kaj Tivadar Uray
hungara arkitekto László Acsay
hungara episkopo Miklós Tóth
hungara grafikisto István Tellinger
hungaraj inĝenieroj Gyula Farbaky kaj András Halász
hungara kemiisto Rezső Schmid
hungara ministro Géza Bornemisza
ukrainia-hungara botanikisto József Szikura
ukrainia-hungara fizikisto Ottó Spenik
hungara kuracisto Ede Neuber
István Molnár (pentristo)
hungara skulptisto Petro Jevgenoviĉ Matl
en la iama vilaĝo Oroszvég (nuntempa apartenaĵo de Mukaĉeve) naskiĝis hungara terfizikisto Antal Tárczy-Hornoch
en la urbo mortis: hungara princino Sofia Báthori en 1680
Aleksandro la 1-a imperiestro de la Rusia Imperio Regado 1801 – 1825 Antaŭulo Paŭlo la 1-a Sekvanto Nikolao la 1-a Persona informo Devena nomo ruse Александр I Павлович (Благословенный) , Aleksandr Pavloviĉ Naskiĝo 12-an de decembro 1777 ( 1777-12-12 ) en Sankt-Peterburgo, Rusia Imperio Morto 19-an de novembro 1825 ( 1825-11-19 ) (47-jara) en Taganrog Mortokialo tifoida febro [#] Tombo Katedralo de Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo [#] Religio Ortodoksismo [#] Ŝtataneco Rusia Imperio [#] Lingvoj rusa lingvo [#] Subskribo Familio Dinastio Romanov-Holstein-Gottorp [#] Patro Paŭlo la 1-a [#] Patrino Maria Feodorovna [#] Gefratoj Nikolao la 1-a • Konstantin Pavloviĉ • Grand Duke Michael Pavlovich of Russia • Anna Pavlovna of Russia • Maria Pavlovna Romanova • Grand Duchess Alexandra Pavlovna of Russia • Catherine Pavlovna of Russia • Grand Duchess Elen...
Unua mondmilito Daŭro: 28-a de julio 1914 - 11-a de novembro 1918 Loko: Mondmilito (Eŭropo, Afriko kaj Proksima Oriento (mallongtempe en Ĉinio kaj Pacifiko) Rezulto: Venko de Interkonsento. La fino de la germana, la rusia kaj la aŭstra-hungara imperioj, ankaŭ la Osmanida imperio. La estiĝo de novaj landoj en la meza kaj la orienta Eŭropo. Casus belli : Murdo de sekvonto de trono Francisko Ferdinando (la 28-an de junio), la sekva aŭstria proklamo de milito al Serbio (la 28-an de julio), la rusa mobilizo kontraŭ Aŭstrio-Hungario (la 29-an de julio). Ankaŭ la naciismo, militismo kaj imperiismo. Flankoj Interkonsento : Cara Rusio Serba reĝlando Francio Brita imperio Itala reĝlando Usono Japanio Centraj potencoj : Germana imperio Aŭstrio-Hungario Osmanida imperio Bulgara imperio Komandantoj Georges Clemenceau Joseph Joffre Ferdinand Foch Robert Nivelle Herbert H. Asquith D. Lloyd George Douglas Haig John Jellicoe Vi...
La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigilan paĝon: Libro (grafeteorio) libroj. Parto de Brockhaus, germanlingva enciklopedio. Libro estas aro de folioj de papero, pergameno aŭ alia materio, binditaj laŭ unu rando, havanta kovrilojn. Libro ankaŭ estas literatura verko aŭ ĉefa divido de tia verko. Libro produktita per elektronika formato konatiĝas kiel bitlibro, cifereca libro aŭ, kiel neologismo, e-libro. Laŭ la difino de Unesko por statistikaj celoj libro estas neperioda publikaĵo de almenaŭ 49 paĝoj [1] . Malpli ampleksajn presaĵojn de 5 ĝis 48 paĝoj oni kelkfoje nomas broŝuro (kvankam tio principe rilatas al la manko de bindado). En bibliotekscienco, libron oni nomas monografio por distingi ĝin de seriaj eldonaĵoj kiel revuoj, gazetoj, aŭ ĵurnaloj. Libroamanton aŭ libroamatoron, kiu kolektas precipe rarajn aŭ luksajn librojn, oni nomas ankaŭ bibliofilo. Vendejo kie oni ekspozicias, aĉetas kaj vendas librojn estas l...