Formulo 1


































Formulo 1

Nick Heidfeld kaj Nico Rosberg dum Grand Prix de Aŭstralio 2008

Nick Heidfeld kaj Nico Rosberg
dum Grand Prix de Aŭstralio 2008

Disciplinoj
Monda ĉampionado de pilotoj
Pokoalo de konstruistoj
Kulminaj konkursoj

Monda ĉampionado
ekde la jaro 1950

Pokalo de konstruistoj
ekde la jaro 1958
Internacia federacio

Nomo:

Internacia aŭtomobila federacio

Fondita:

1904

TTT:

www.formula1.com
Rilataj paĝoj

Kategorio:Formulo Unu







v  d  r


Information icon.svg



Formulo 1 (F1) estas konkursa kategorio en la regularo de FIA (Fédération Internationale de l'Automobile).
Formulo Unu aŭ Grand-Premia aŭto-kurado estas laŭ multaj la pinto de aŭtosporto kaj ĉiukaze estas la plej altkosta sporto en la mondo. Ĝi konsistas el serio da (nun 19) konkursoj en kurejoj sur ordinaraj stratoj kaj specialaj aŭto-konkursejoj. Kvankam la centro de Formulo Unu estas sendube Eŭropo, kuradoj okazas ankaŭ en Ameriko, Azio kaj Aŭstralio.




Enhavo






  • 1 Historio


  • 2 Kuradoj


  • 3 Ĉampionoj


  • 4 Kurejoj


  • 5 Vidu ankaŭ


  • 6 Eksteraj ligiloj





Historio |


En sia historio, la serio evoluis el antaŭmilitaj Eŭropaj Grand-Premiaj kuradoj en la 1930aj jaroj. Reviviĝis aŭtosporto post la dua mondmilito, kaj tiam oni formaligis la ĉampionadon en 1950. Reguloj ŝanĝiĝis multe kiel ankaŭ pliboniĝis aŭto-teĥnologio, je la enkonduko de `flugiloj' kaj aerodinamika grund-efiko en la malfruaj 1970aj, kaj tiam en la 1980aj, la epoko de turbo-motoroj, kiam kuradis la plej forta aŭto-ligo de iam.


La malfruajn 1980ajn aperis multspecaj elektronikaj helpiloj, por ke stiristoj (de kelkaj nomataj "pilotoj") pli bone regu siajn trememajn maŝinojn, interalie aktivaj risortoj, nekrampaj bremsoj kaj tiro-stabiligo. Iujn evoluaĵojn inspiris modernaj strat-aŭtoj, kaj reciproke iuj, ekzemple aktivaj risortoj, inventiĝis por konkursoj kaj poste havebliĝis ĉe publiko. Ĉiukaze, spektantoj perceptis ke la evoluaĵoj neniigis la neceson por pilota kapablo kaj tial do en 1994 la F1-grupo devigis nature aerumitajn motorojn kaj forigis multe da helpiloj. Iom post iom kelkaj revenis je la konstato ke la teamoj malobeas la regulojn.


Nunaj reguloj de Formulo Unu postulas ke la aŭtojn konstruu la teamoj mem. La reguloj unikas en Formulo Unu. Ili postulas ke la aŭtojn drivu 3-litraj, normale aerumitaj motoroj. Ĉiuj aŭtoj havas motoron V-8, situanta inter la piloto kaj la malantaŭa akso, tipe havanta 800-ĉevalan povon. La aŭtoj, samkiel en la plimulto da klasoj de eksterarad-aŭtoj, havas grandajn flugilojn kiuj premas la aŭton al la strato, La subaĵo estas ebena, malkiel en antaŭaj epokoj, kiam invertita aerofolio kreis sub la aŭto spacon da malalta premo, por efike suĉi la aŭton al la strato. La aŭtoj konstruiĝas el miksaĵo de karba fibro kaj similaj malpezegaj (kaj multege altkostaj) materialoj, kun minimuma seka pezo de 500 kilogramoj. Laŭ regulo, la pneŭoj havas minimume tri sulkojn por malrapidigi la aŭtojn. (Glata pneŭo, sen sulkoj, plej bonus en sekaj kondiĉoj). La brulaĵon speciale rafinas la grandaj benzinaj korporacioj. Bremsoj estas karbo-fibraj diskoj. La aŭtoj estas arkitektitaj por minimuma pezo, kaj sekve, post la fino de la kurado estas esence forĵetindaj. Ferdinand Porsche diris, ke optimuma konkurs-aŭto disfalas ĉe la celo – alie ĝi havis nenecese fortan konstruon.


En pasintaj jaroj, troaĵo da aŭtoj venis por konkursi en F1, kaj teamoj devas meriti antaŭe por havi sian lokon sur la krado. Nun, la kostoj estas tiom altaj kaj la ebleco ne kuri ne plu estas praktika, tial do la organizaĵo kiu prizorgas la ĉampionadon (FOCA), vendas al teamoj la rajton konkursi en F1-kuradoj. Ĉiu teamo kurigas meze du aŭtojn en ĉiu kurado.



Kuradoj |




aŭto McLaren de David Coulthard, dum la granda premio de Kanado en Montrealo en 1998


Semajnfino de kurado komenciĝas kutime vendredon, per libera praktiko dum kiu la pilotoj lernos la kurejon, kaj la teamoj eksperimentas pri la aŭtoj kaj determinas la plej bonajn aranĝojn por tiu kurejo. Meritado, por determini la ordon de la aŭtoj por la krado, okazas kutime sabaton. La pilotoj dum unu horo provas fari plej rapidan ĉirkaŭon, kaj la ordon oni fiksas laŭ ĉies plej rapidan ĉirkaŭiron. Okazas dum la semajnfino kuradoj en aliaj aŭtoklasoj por distri la spektantojn.


La kurado mem, kutime okazanta dimanĉan posttagmezon, komenciĝas per praktika ĉirkaŭo, post kiu la aŭtoj kuniĝas sur la "krado" laŭ la ordo en kiu ili meritis. Ili ekas je la komenc-signo situanta super la komenc-fina linio kaj konsistanta el kvin lumoj. Ĉiu brilas unu sekundon kaj ĉiuj malheliĝas, je kiam komenciĝas la kurado. La plimulto da kuradoj distancas 300 kilometrojn, kaj daŭras ne pli ol 2 horojn. Pilotoj haltas por freŝaj pneŭoj minimume unu fojon, kaj eble du aŭ tri fojojn. Decidi kiam halti kompare kun aliaj aŭtoj estas gravege - se kuranta piloto sekvas antaŭan aŭton kaj ne povas pasi, tiu eble haltus pli frue esperante ke kiam ili rekurados, ili povus kuri kiom eble plej rapide en libera aero, kaj tiel do povis pasi aliajn haltantajn aŭtojn.


Poentojn gajnas la pilotoj kaj teamoj ekskluzive pro ties rango en iu kurado. La gajninto ricevas 25 poentojn, duarangulo 18 poentojn, triarangulo 15, kvara 12, kvina 10, sesa 8, sepa 6, oka 4, naŭa 2 kaj deka 1. La jarĉampiono estas la piloto (aŭ por la konstruista ĉampionado, la teamo) kun plej da poentoj.


Malgraŭ ĝia stato kiel la pinto de aŭtosporto laŭ buĝetoj kaj pilota lerto, oni ofte akuzas ke Formulo-Unu estas neekcita kompare kun malpli prestiĝaj kategorioj. La malsamoj de pilotaj kapabloj kutime negravas pro la relativaj rapidoj en la malsamaj konstruistoj, kaj pasado sur la kurejo maloftas pro la aerodinamiko; sekvantajn aŭtojn malbone efikas la fronta aŭto (tial do pasi estas tre riske kaj preskaŭ neniam okazas, krom se la sekvanta aŭto estas multe pli rapida ol la fronta).


Formulo Unu estas iomete pli obskura en Usono kompare kun ties preskaŭ tute enlandaj eksterarad-aŭtaj serioj (nun ekzistas du grandaj serioj, IRL kaj CART) kaj NASCAR, tamen laŭ buĝeto kaj tutmonda televida spektantaro, ĝi pli grandas ol ambaŭ. Taksoj pri la buĝeto por Ferrari dum 1999 estis ĉirkaŭ 240 milionoj da usonaj dolaroj, kaj eĉ Minardi, la plej malforta teamo, laŭdire elspezis 50 milionojn. Taksoj pri televida spektantaro estas po ĉirkaŭ 300 milionoj por ĉiu kurado.



Ĉampionoj |




Kurojn la ŝtatoj verdaj gastigas, la malhelgrizaj gastigis


En 1950, mond-ĉampionada Formulo Unu kreiĝis por pilotoj. En 1958, oni starigis ĉampionadon ankaŭ por konstruistoj.







































































































































































































































































































































































































































Sezono
ĉampiono
Teamo de ĉampiono
(aŭto—motoro)
Pokalo de konstruistoj
(aŭto—motoro)

1950

Flag of Italy.svgGiuseppe Farina

Flag of Italy.svgAlfa Romeo
ne ekzistis

1951

Flag of Argentina (alternative).svgJuan Manuel Fangio

Flag of Italy.svg Alfa Romeo
ne ekzistis

1952

Flag of Italy.svg Alberto Ascari

Flag of Italy.svg Ferrari
ne ekzistis

1953

Flag of Italy.svg Alberto Ascari

Flag of Italy.svg Ferrari
ne ekzistis

1954

Flag of Argentina (alternative).svg Juan Manuel Fangio

Flag of Italy.svgMaserati
Flag of Germany.svgMercedes
ne ekzistis

1955

Flag of Argentina (alternative).svg Juan Manuel Fangio

Flag of Germany.svgMercedes
ne ekzistis

1956

Flag of Argentina (alternative).svg Juan Manuel Fangio

Flag of Italy.svg Ferrari
ne ekzistis

1957

Flag of Argentina (alternative).svg Juan Manuel Fangio

Flag of Italy.svg Maserati
ne ekzistis

1958

Flag of the United Kingdom.svg Mike Hawthorn

Flag of Italy.svg Ferrari

Flag of the United Kingdom.svg Vanwall

1959

Flag of Australia.svg Jack Brabham

Flag of the United Kingdom.svg Cooper—Climax

Flag of the United Kingdom.svg Cooper—Climax

1960

Flag of Australia.svg Jack Brabham

Flag of the United Kingdom.svg Cooper—Climax

Flag of the United Kingdom.svg Cooper—Climax

1961

Flag of the United States.svg Phil Hill

Flag of Italy.svg Ferrari

Flag of Italy.svg Ferrari

1962

Flag of the United Kingdom.svg Graham Hill

Flag of the United Kingdom.svg BRM

Flag of the United Kingdom.svg BRM

1963

Flag of the United Kingdom.svg Jim Clark

Flag of the United Kingdom.svg Lotus—Climax

Flag of the United Kingdom.svg Lotus—Climax

1964

Flag of the United Kingdom.svg John Surtees

Flag of Italy.svg Ferrari

Flag of Italy.svg Ferrari

1965

Flag of the United Kingdom.svg Jim Clark

Flag of the United Kingdom.svg Lotus—Climax

Flag of the United Kingdom.svg Lotus—Climax

1966

Flag of Australia.svg Jack Brabham

Flag of the United Kingdom.svg Brabham—Repco

Flag of the United Kingdom.svg Brabham—Repco

1967

Flag of New Zealand.svg Denny Hulme

Flag of the United Kingdom.svg Brabham—Repco

Flag of the United Kingdom.svg Brabham—Repco

1968

Flag of the United Kingdom.svg Graham Hill

Flag of the United Kingdom.svg Lotus—Ford

Flag of the United Kingdom.svg Lotus—Ford

1969

Flag of the United Kingdom.svg Jackie Stewart

Flag of France.svg Matra—Ford

Flag of France.svg Matra—Ford

1970

Flag of Austria.svg Jochen Rindt

Flag of the United Kingdom.svg Lotus—Ford

Flag of the United Kingdom.svg Lotus—Ford

1971

Flag of the United Kingdom.svg Jackie Stewart

Flag of the United Kingdom.svg Tyrrell—Ford

Flag of the United Kingdom.svg Tyrrell—Ford

1972

Flag of Brazil.svg Emerson Fittipaldi

Flag of the United Kingdom.svg Lotus—Ford

Flag of the United Kingdom.svg Lotus—Ford

1973

Flag of the United Kingdom.svg Jackie Stewart

Flag of the United Kingdom.svg Tyrrell—Ford

Flag of the United Kingdom.svg Lotus—Ford

1974

Flag of Brazil.svg Emerson Fittipaldi

Flag of the United Kingdom.svg McLaren—Ford

Flag of the United Kingdom.svg McLaren—Ford

1975

Flag of Austria.svg Niki Lauda

Flag of Italy.svg Ferrari

Flag of Italy.svg Ferrari

1976

Flag of the United Kingdom.svg James Hunt

Flag of the United Kingdom.svg McLaren—Ford

Flag of Italy.svg Ferrari

1977

Flag of Austria.svg Niki Lauda

Flag of Italy.svg Ferrari

Flag of Italy.svg Ferrari

1978

Flag of the United States.svg Mario Andretti

Flag of the United Kingdom.svg Lotus—Ford

Flag of the United Kingdom.svg Lotus—Ford

1979

Flag of South Africa.svg Jody Scheckter

Flag of Italy.svg Ferrari

Flag of Italy.svg Ferrari

1980

Flag of Australia.svg Alan Jones

Flag of the United Kingdom.svg Williams—Ford

Flag of the United Kingdom.svg Williams—Ford

1981

Flag of Brazil.svg Nelson Piquet

Flag of the United Kingdom.svg Brabham—Ford

Flag of the United Kingdom.svg Williams—Ford

1982

Flag of Finland.svg Keke Rosberg

Flag of the United Kingdom.svg Williams—Ford

Flag of Italy.svg Ferrari

1983

Flag of Brazil.svg Nelson Piquet

Flag of the United Kingdom.svg Brabham—Ford

Flag of Italy.svg Ferrari

1984

Flag of Austria.svg Niki Lauda

Flag of the United Kingdom.svg McLaren—TAG-Porsche

Flag of the United Kingdom.svg McLaren—TAG-Porsche

1985

Flag of France.svg Alain Prost

Flag of the United Kingdom.svg McLaren—TAG-Porsche

Flag of the United Kingdom.svg McLaren—TAG-Porsche

1986

Flag of France.svg Alain Prost

Flag of the United Kingdom.svg McLaren—TAG-Porsche

Flag of the United Kingdom.svg Williams—Honda

1987

Flag of Brazil.svg Nelson Piquet

Flag of the United Kingdom.svg Williams—Honda

Flag of the United Kingdom.svg Williams—Honda

1988

Flag of Brazil.svg Ayrton Senna

Flag of the United Kingdom.svg McLaren—Honda

Flag of the United Kingdom.svg McLaren—Honda

1989

Flag of France.svg Alain Prost

Flag of the United Kingdom.svg McLaren—Honda

Flag of the United Kingdom.svg McLaren—Honda

1990

Flag of Brazil.svg Ayrton Senna

Flag of the United Kingdom.svg McLaren—Honda

Flag of the United Kingdom.svg McLaren—Honda

1991

Flag of Brazil.svg Ayrton Senna

Flag of the United Kingdom.svg McLaren—Honda

Flag of the United Kingdom.svg McLaren—Honda

1992

Flag of the United Kingdom.svg Nigel Mansell

Flag of the United Kingdom.svg Williams—Renault

Flag of the United Kingdom.svg Williams—Renault

1993

Flag of France.svg Alain Prost

Flag of the United Kingdom.svg Williams—Renault

Flag of the United Kingdom.svg Williams—Renault

1994

Flag of Germany.svg Michael Schumacher

Flag of the United Kingdom.svg Benetton—Ford

Flag of the United Kingdom.svg Williams—Renault

1995

Flag of Germany.svg Michael Schumacher

Flag of the United Kingdom.svg Benetton—Renault

Flag of the United Kingdom.svg Benetton—Renault

1996

Flag of the United Kingdom.svg Damon Hill

Flag of the United Kingdom.svg Williams—Renault

Flag of the United Kingdom.svg Williams—Renault

1997

Flag of Canada.svg Jacques Villeneuve

Flag of the United Kingdom.svg Williams—Renault

Flag of the United Kingdom.svg Williams—Renault

1998

Flag of Finland.svg Mika Häkkinen

Flag of the United Kingdom.svg McLaren—Mercedes

Flag of the United Kingdom.svg McLaren—Mercedes

1999

Flag of Finland.svg Mika Häkkinen

Flag of the United Kingdom.svg McLaren—Mercedes

Flag of Italy.svg Ferrari

2000

Flag of Germany.svg Michael Schumacher

Flag of Italy.svg Ferrari

Flag of Italy.svg Ferrari

2001

Flag of Germany.svg Michael Schumacher

Flag of Italy.svg Ferrari

Flag of Italy.svg Ferrari

2002

Flag of Germany.svg Michael Schumacher

Flag of Italy.svg Ferrari

Flag of Italy.svg Ferrari

2003

Flag of Germany.svg Michael Schumacher

Flag of Italy.svg Ferrari

Flag of Italy.svg Ferrari

2004

Flag of Germany.svg Michael Schumacher

Flag of Italy.svg Ferrari

Flag of Italy.svg Ferrari

2005

Flag of Spain.svg Fernando Alonso

Flag of France.svg Renault

Flag of France.svg Renault

2006

Flag of Spain.svg Fernando Alonso

Flag of France.svg Renault

Flag of France.svg Renault

2007

Flag of Finland.svg Kimi Räikkönen

Flag of Italy.svg Ferrari

Flag of Italy.svg Ferrari

2008

Flag of the United Kingdom.svg Lewis Hamilton

Flag of the United Kingdom.svg McLaren—Mercedes

Flag of Italy.svg Ferrari

2009

Flag of the United Kingdom.svg Jenson Button

Flag of the United Kingdom.svg Brawn GP—Mercedes

Flag of the United Kingdom.svg Brawn GP—Mercedes

2010

Flag of Germany.svg Sebastian Vettel

Flag of Austria.svg Red Bull—Renault

Flag of Austria.svg Red Bull—Renault

2011

Flag of Germany.svg Sebastian Vettel

Flag of Austria.svg Red Bull—Renault

Flag of Austria.svg Red Bull—Renault

2012

Flag of Germany.svg Sebastian Vettel

Flag of Austria.svg Red Bull—Renault

Flag of Austria.svg Red Bull—Renault

2013

Flag of Germany.svg Sebastian Vettel

Flag of Austria.svg Red Bull—Renault

Flag of Austria.svg Red Bull—Renault

2014

Flag of the United Kingdom.svg Lewis Hamilton

Flag of Germany.svg Mercedes

Flag of Germany.svg Mercedes

2015

Flag of the United Kingdom.svg Lewis Hamilton

Flag of Germany.svg Mercedes

Flag of Germany.svg Mercedes

2016

Flag of Germany.svg Nico Rosberg

Flag of Germany.svg Mercedes

Flag of Germany.svg Mercedes

2017

Flag of the United Kingdom.svg Lewis Hamilton

Flag of Germany.svg Mercedes

Flag of Germany.svg Mercedes

2018

Flag of the United Kingdom.svg Lewis Hamilton

Flag of Germany.svg Mercedes

Flag of Germany.svg Mercedes


Kurejoj |


Ĉiuj subaj kurejoj gastigis eventon de Formulo-Unu inter 1950 kaj nun:



  • A1-Ringo

  • AVUS

  • Adelaide Street Circuit

  • Ain-Diab Circuit

  • Autodromo Enzo e Dino Ferrari

  • Autodromo Nazionale di Monza

  • Autódromo Hermanos Rodríguez

  • Autódromo Internacional Nelson Piquet

  • Autódromo José Carlos Pace

  • Autódromo Juan y Oscar Alfredo Gálvez

  • Autódromo do Estoril

  • Bahrain International Circuit

  • Brands Hatch

  • Circuit de Nevers Magny-Cours

  • Circuit Gilles Villeneuve

  • Circuit Paul Ricard

  • Circuito da Boavista

  • Circuito de Jerez

  • Circuito del Jarama

  • Cirkvito de Aintree

  • Cirkvito de Bremgarten

  • Cirkvito de Clermont-Ferrand

  • Cirkvito de Katalunio

  • Cirkvito de Manso (Bugatti)

  • Cirkvito de Monsanto

  • Cirkvito de Mont-Tremblant

  • Cirkvito de Montjuïc

  • Cirkvito de Okayama

  • Cirkvito de Pedralbes

  • Cirkvito de Pescara

  • Cirkvito de Spa-Francorchamps

  • Cirkvito de Suzuka

  • Cirkvito de Zandvoort

  • Cirkvito de Zolder

  • Detroit Street Circuit

  • Donington Park

  • Dijon-Prenois

  • Fuji Speedway

  • Hockenheimring

  • Hungaroring

  • Indianapolis Motor Speedway

  • Istanbul Park

  • Jaypee Group Circuit

  • Korean International Circuit

  • Kurejo de Zeltweg

  • Kyalami

  • Marina Bay Street Circuit

  • Melbourne Grand Prix Circuit

  • Nivelles-Baulers

  • Nürburgring

  • Phoenix Street Circuit

  • Prince George Circuit

  • Riverside International Raceway

  • Reims-Gueŭ

  • Rondo de Montekarlo

  • Rouen-Les-Essarts

  • Scandinavian Raceway

  • Sebring International Raceway

  • Sepang International Circuit

  • Silverstone Circuit

  • Shangai International Circuit

  • Valencia Street Circuit

  • Watkins Glen International

  • Yas Marina Circuit



Vidu ankaŭ |


  • Statistikoj de Formulo Unu


Eksteraj ligiloj |




  • Reklamo kaj F1 [Esperante]


  • Formula1.com - Oficiala retloko por Formulo Unu [Angle]


  • FORIX.com - Plena listo de statistikoj de Formulo Unu


  • Funo! - Tekstoj, nombroj, bildoj kaj statistikoj pri la Formulo 1 [Esperante]


  • wikif1.org - Franca F1-a vikio






  • Formulo 1 en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Formulo 1 en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)





  • Formulo 1 en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Formulo 1 en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)









Popular posts from this blog

Wolfgang Unzicker

Unua mondmilito

Schloss Hohenburg (Lenggries)