Ilona Balsytė
Ilona Balsytė | |
Naskiĝo | la 22-an de aprilo 1964 en en Klaipėda |
---|---|
Ilona Balsytė (naskiĝis la 22-an de aprilo 1964 en Klaipėda) estas litova teatra kaj kina aktorino. Kune kun iuj kolegoj, ŝi en 1989 estis la fondinto de la litova teatro Keistuolių Teatras ("teatro de stranguloj" aŭ "teatro de ekscentruloj").
Enhavo
1 Biografio
2 Teatraĵoj
3 Filmografio
4 Notoj
Biografio |
En 1982 ŝi finis la 12-an mezlernejon de Šiauliai. Inter la jaroj 1982 kaj 1986 ŝi studis en la branĉo pri drama aktorado de la nacia konservatorio Lietuvos muzikos kaj teatro akademija, kaj de 1986 ĝis 1991 laboris en la "teatro de kantoj" (Dainos teatras) de la Litova nacia filharmonio. Kune kun la aktoraj kolegoj Aidas Giniotis kaj Sigutis Jačėnas ŝi kiel menciite fondis la ensemblon Keistuolių teatras, en kiu ŝi aktoras ĝis nun.
Teatraĵoj |
1989 – Sraigė (heliko) Olaiva, Karvutė (bovineto) Anabelė. Spektaklo „Kitą kartą...“ ("Alifoje...", laŭ motivoj de Donald Bisset), grupa reĝisorado
1990 – Aldona. „Konradas Valenrodas“ laŭ Adam Mickiewicz (reĝisoro Romualdas Vikšraitis)
1991 – Paršiukas (porketo) Ikaras, Katė (katino) Marmė, Karalienė (reĝino). „Aukštyn kojom“ ("Alten la krurojn", laŭ motivoj de Donald Bisset), reĝisoro Romualdas Vikšraitis
1992 – Doroti. „Smaragdo miesto burtininkas“ ("Sorĉisto de la smaragda urbo", laŭ fabelaj motivoj de Lyman Frank Baum), reĝisoro Aidas Giniotis
1993 – Karaliūtė (reĝineto). „Jonas Kareivis“, reĝisoro Aidas Giniotis
1994 – „Peliuko Miko smagumai“ ("La agrablaĵoj de museto Miki"), reĝisorino Neringa Pociūtė, nun Neringa Čereškevičienė
1995 – Karalienė (reĝino), Pavargėlė (dormemulino), Plėšikė (ŝtelistino) Fingerė. „Laimingasis Hansas“ ("feliĉa Hanso"), reĝisoro Aidas Giniotis
1997 – Dulsinėja. Dale Wasserman kaj Mitch Lee „Liūdnojo Vaizdo riteris“ ("la kavaliro de trista aspekto"), reĝisoro Aidas Giniotis
1998 – Papūga (papago) Karuda. „Daktaras Stasys, arba Raudonojo kryžiaus keliai“ (laŭ motivoj de Andrew Lloyd Webber), reĝisoro Aidas Giniotis
- 1998 – Princesė. „Batuotas katinas“ ("La kato piedvestita per botoj") laŭ Charles Perrault, reĝisoro Evaldas Jaras
2000 – Smeraldina. „Karalius Elnias“ ("reĝo alko"), laŭ motivoj de Carlo Gozzio, reĝisoro Aidas Giniotis
- 2000 – Kalėdų bobutė ("kristnaska maljunulino"). „Kalėdų bobutės pasaka“ ("Fabelo de la kristnaska maljunulino"), reĝisoro Vytautas V. Landsbergis
2002 – Inga, Larisa, Kristina. „Paskutiniai Brėmeno muzikantai“ ("La lastaj bremenaj muzikantoj"), reĝisoro Aidas Giniotis
2004 – Elytė. „Škac, mirtie, visados škac...“, laŭ motivoj de Saulius Šaltenis, reĝisoro Algirdas Latėnas
2005 – Žiurkė (rato) Liolia. „Pelytė Zita“ ("Musetino Zita"), reĝisoro Vytautas V. Landsbergis
- 2005 – Auklė (infanvartistino). „Meilė kaj mirtis Veronoje“ ("Amo kaj morto en Verono") de Kęstutis Antanėlis kaj Sigitas Geda, reĝisoro Aidas Giniotis .[1]
Filmografio |
1986 - Aldona. Pasistengti likti gyvam ("Peni resti viva"), reĝisoro Genadijus Ivanovas, kinostudio Maksim Gorkij
1987 - Onutė. Šešiolikmečiai ("Deksesjaruloj"), reĝisoro Raimundas Banionis
- 1987 - Tryliktasis apaštalas, reĝisoro Artiomas Melkumianas, Armenfilm
1988 - Strazdanota vasara, televida filmo, reĝisoro Bronius Talačka
- 1991 - Valerija. Bilietas iki Tadž Mahalo ("Bileto ĝis Taĝmahalo"), reĝisoro Algimantas Puipa
- 1992-1997 - Giminės ("Parencoj"), reĝisoro Saulius Vosylius
- 1993 - Gingema, Geroji fėja (bona feino). Geltonų plytų kelias ("vojo de flavaj kaĥeloj"), reĝisoro Asta Einikytė
- 1993 - Pulkininko Haroldo praradimų klubas, reĝisoro Vaidas Lekavičius
- 1995 - Tamangai, reĝisoro Vaidas Lekavičius
- 1998 ĝis 2000 - Atžalos, serio, reĝisoro Saulius Vosylius.[2]
Notoj |
↑ informo pri la ensemblo Keistuolių teatras (litove)
↑ informo de la retejo melofanas.lt (litove)