Le Pâquier NE









Disambig.svg
- La mallongigo NE en Le Pâquier NE staras por la svisa Kantono Neŭŝatelo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Le Pâquier..








































Le Pâquier

Blazono de Le Pâquier


Blazono de Le Pâquier

Kantono
Neŭŝatelo
Komunumo(j)
Val-de-Ruz

Koordinatoj 

47°6′0″N 6°59′15″O  /  47.1°N, 6.9875°O / 47.1; 6.9875 (Le Pâquier NE)Koordinatoj: 47°6′0″N 6°59′15″O  /  47.1°N, 6.9875°O / 47.1; 6.9875 (Le Pâquier NE)
Nombro de enloĝantoj

Areo
9,58 km²
Alteco
895 m super marnivelo
Poŝtkodo
2058

Mapo de Le Pâquier


Mapo de Le Pâquier







v  d  r


Information icon.svg



Le Pâquier estis ĝis la 31-a de decembro komunumo en la distrikto Val-de-Ruz en Kantono Neŭŝatelo, Svislando. Kun efiko de la 1-a de januaro 2013 la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Boudevilliers, Cernier, Chézard-Saint-Martin, Coffrane, Dombresson, Engollon, Fenin-Vilars-Saules, Fontainemelon, Fontaines, Le Pâquier, Les Geneveys-sur-Coffrane, Les Hauts-Geneveys, Montmollin, Savagnier, kaj Villiers estis kunigitaj al la nova komunumo Val-de-Ruz. Le Pâquier havis 895 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.




Enhavo






  • 1 Geografio


  • 2 Najbaraj komunumoj


  • 3 Trafiko


  • 4 Historio


  • 5 Vidu ankaŭ


  • 6 Notoj kaj referencoj


  • 7 Eksteraj ligiloj





Geografio |


le Pâquier situas en la Neŭŝatela Ĵuraso en nordoriento de la Valo de Ruz, proksimume 11 kilometrojn nordnordoriente de la kantonĉefurbo Neŭŝatelo. La komunumo Le Pâquier konsistas el la vilaĝo Le Paquier kaj la vilaĝetoj Le Côty sur alteco de 892 m s.m. en la valo okcidente de la ĉefvilaĝo, La Joux du Plane sur alteco de 1159 m s.m. kaj Les Bugnenets sur alteco de 1091 m s.m., kiuj ambaŭ situas sur la kresto de la ĵurasa montoĉeno Mont d'Amin. Krome al la komunumo apartenas pluraj izolitaj bienoj.


La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 9,58 km², de kiuj 51,0% estas kovritaj de arbaro, 45,9% servas por agrikulturo kaj 2,7% por setlado.
[1]



Najbaraj komunumoj |


La komunumo Le Pâquier limas en nordoriento al Saint-Imier (BE), en oriento kaj sudo al Villiers, en okcidento al Dombresson, kaj en nordokcidento al Sonvilier (BE).



Trafiko |


La komunumo Le Pâquier situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra ĝi pasas la vojo n-ro 1256 de Neŭŝatelo trans la montpasejo Col des Pontins al Saint-Imier. La komunumo ne estas konektita al la publika transportreto.



Historio |


La unua dokumenta mencio de Pâquier datiĝas el la jaro 1328 kiel Pasquier. Dum mezepoko Le Pâquier apartenis al la Senjorujo kaj poste Majorujo Valangin. Kun efiko de la 1-a de januaro 2013 Le Pâquier kun 14 aliaj komunumoj de la distrikto kuniĝos al la nova komunumo Val-de-Ruz.
[2]



Vidu ankaŭ |


  • Aliaj lokoj kun la nomo Le Pâquier


Notoj kaj referencoj |




  1. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011


  2. Fonto: Maurice Evard: Le Pâquier en Historia Leksikono de Svislando (2009-11-18)



Eksteraj ligiloj |



  • Oficiala retejo de la komunumo Le Pâquier


  • Le Pâquier NE en la Historia Leksikono de Svislando germane france itale


  •  Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Le Pâquier NE – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)











Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg