Les Hauts-Geneveys









































Les Hauts-Geneveys

Blazono de Les Hauts-Geneveys


Blazono de Les Hauts-Geneveys

Les Hauts-Geneveys


Les Hauts-Geneveys
Kantono
Neŭŝatelo
Komunumo(j)
Val-de-Ruz

Koordinatoj 

47°3′0″N 6°52′30″O  /  47.05°N, 6.875°O / 47.05; 6.875 (Les Hauts-Geneveys)Koordinatoj: 47°3′0″N 6°52′30″O  /  47.05°N, 6.875°O / 47.05; 6.875 (Les Hauts-Geneveys)
Nombro de enloĝantoj
859
Areo
7,95 km²
Alteco
986 m super marnivelo
Poŝtkodo
2208

Mapo de Les Hauts-Geneveys


Mapo de Les Hauts-Geneveys







v  d  r


Information icon.svg





Enhavo






  • 1 Pri la komunumo


  • 2 Geografio


  • 3 Najbaraj komunumoj


  • 4 Trafiko


  • 5 Historio


  • 6 Vidu ankaŭ


  • 7 Notoj kaj referencoj


  • 8 Eksteraj ligiloj





Pri la komunumo |


Les Hauts-Geneveys estas komunumo en la distrikto Val-de-Ruz en Kantono Neŭŝatelo, Svislando. Ĝi havis 859 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.



Geografio |


Les Hauts-Genevey situas en la Neŭŝatela Ĵuraso supre de la Valo de Ruz proksimume 10 kilometrojn nordokcidente de la kantonĉefurbo Neŭŝatelo kaj 5 kilometrojn sudokcidente de la urbo La Chaux-de-Fonds. Sur la komunuma teritorio situas la kulmino de la monto Tête de Ran [Ranokapo], kie sur alteco de 1422 m s.m. troviĝas la plej alta punkto de la komunumo. Sur la monto kondukas tri skiliftoj. La komunumo konsistas el la vilaĝo Les-Hauts-Geneveys kaj la setlejoj Chapelet, Sur les Prises kaj Sous le Mont kaj diversaj izolitaj bienoj.


La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 7,95 km², de kiuj 45,1% estas kovritaj de arbaro, 48,8% servas por agrikulturo kaj 6,3% por setlado.
[1]



Najbaraj komunumoj |


La komunumo Les Hauts-Geneveys limas en nordo al la eksklavo Vue-des-Alpes de la komunumo Fontaines, en nordoriento al Fontainemelon, en orientnordoriento al alia eksklavo de Fontaines, en oriento denvoe al Fontainemelon, en sudo al Boudevilliers, en sudokcidento al La Sagne, kaj en sudsudokcidento en unu punkto al La Chaux-de-Fonds.



Trafiko |


Tra Les Hauts-Geneveys pasas la kantona ĉefvojo n-ro 1320 de Neŭŝatelo trans la montpasejo Vue-des-Alpes al La Chaux-de-Fonds kaj la svisa aŭtovojo A20, kiu pasas per tunelo sub la pasejo. La komunumo disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Neŭŝatelo al La Chaux-de-Fonds. De la stacidomo busrondlinio kondukas al la diversaj vilaĝoj de la Valo de Ruz.



Historio |


La unua dokumenta mencio de Les Hauts-Geneveys datiĝas el la jaro 1342 kiel Geneveis sus Fontannes. Dum mezepoko Les Hauts-Geneveys apartenis al la Senjorujo kaj poste Majorujo Valangin. Kun efiko de la 1-a de januaro 2013 Les Hauts-Geneveys kun 14 aliaj komunumoj de la distrikto kuniĝos al la nova komunumo Val-de-Ruz.
[2]



Vidu ankaŭ |


  • Aliaj lokoj kun la nomo Les Geneveys


Notoj kaj referencoj |




  1. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011


  2. Fonto: Maurice Evard: Les Hauts-Geneveys en Historia Leksikono de Svislando (2008-02-12)



Eksteraj ligiloj |


  • Hauts-Geneveys.ch Oficiala retejo de la komunumo Les Hauts-Geneveys

  •  Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Les Hauts-Geneveys – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)











Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg