Cernier








































Cernier

Blazono de Cernier


Blazono de Cernier

Kantono
Neŭŝatelo
Komunumo(j)
Val-de-Ruz

Koordinatoj 

47°3′40″N 6°54′5″O  /  47.06111°N, 6.90139°O / 47.06111; 6.90139 (Cernier)Koordinatoj: 47°3′40″N 6°54′5″O  /  47.06111°N, 6.90139°O / 47.06111; 6.90139 (Cernier)
Nombro de enloĝantoj
2222
Areo
9,11 km²
Alteco
820 m super marnivelo
Poŝtkodo
2053

Mapo de Cernier


Mapo de Cernier







v  d  r


Information icon.svg



Cernier estis ĝis la 31-a de decembro komunumo en la distrikto Val-de-Ruz en Kantono Neŭŝatelo, Svislando. Kun efiko de la 1-a de januaro 2013 la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Boudevilliers, Cernier, Chézard-Saint-Martin, Coffrane, Dombresson, Engollon, Fenin-Vilars-Saules, Fontainemelon, Fontaines, Le Pâquier, Les Geneveys-sur-Coffrane, Les Hauts-Geneveys, Montmollin, Savagnier, kaj Villiers estis kunigitaj al la nova komunumo Val-de-Ruz. Cernier havis 2222 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010. Ĝi estas la ĉefloko de la Distrikto Val-de-Ruz.




Enhavo






  • 1 Geografio


  • 2 Najbaraj komunumoj


  • 3 Trafiko


  • 4 Historio


  • 5 Notoj kaj referencoj


  • 6 Eksteraj ligiloj





Geografio |


Cernier situas en la Neŭŝatela Ĵuraso 8 kilometrojn norde de la kantonĉefurbo Neŭŝatelo sur alteco de 820 m s.m. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 1410 m s.m. sur la kresto de Mont d'Amin. La norda limo de la komunumo sur la kresto de L'Envers des Convers, kiu atingas altecon de ĝis 1231 m s.m., estas samtempe la kantona limo inter Berno kaj Neŭŝatelo. Al la komunumo apartenas la vilaĝo Cernier, la vilaĝeto Montagne de Cernier sur alteco de 1190 m s.m. sur teraso de la suda deklivo de Mont d'Amin, kaj diversaj izolitaj bienoj.


La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 9,11 km², de kiuj 37,8% estas kovritaj de arbaro, 54,7% servas por agrikulturo kaj 7,5% por setlado.
[1]



Najbaraj komunumoj |


La komunumo Cernier limas en nordo al Renan (BE), en oriento al Chézard-Saint-Martin, en sudoriento al Engollon, en sudo al Fontaines, en okcidento al Fontainemelon, kaj en nordokcidento al la eksklavo Vue-des-Alpes de la komunumo Fontaines.



Trafiko |


La komunumo situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra Cernier pasas la vojo n-ro 2372 de Boudevilliers al Villiers tra la Valo de Ruz kaj ekzistas vojo konekta al Fontainemellon, kie troviĝas alveturejo al la svisa aŭtovojo n-ro 20 en distanco de proksimume 2 kilometroj okcidente de la vilaĝocentro de Cernier. Per la buslinioj de Villiers al Neŭŝatelo kaj linio al Les Hauts-Geneveys la komunumo estas konektita al la publika transportreto.



Historio |


La unua dokumenta mencio de Cernier datiĝas el la jaro 1324 kiel Cernies. Dum mezepoko Cernier apartenis al la Senjorujo kaj poste al la Majorujo Valangin. [2] Kun efiko de la 1-a de januaro 2013 Cernier kun 14 aliaj komunumoj de la distrikto kuniĝos al la nova komunumo Val-de-Ruz.



Notoj kaj referencoj |




  1. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011


  2. Fonto: Maurice Evard: Cernier en Historia Leksikono de Svislando (2005-02-16)



Eksteraj ligiloj |



  • Oficiala retejo de la komunumo Cernier


  • Cernier en la Historia Leksikono de Svislando germane france itale


  •  Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Cernier – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)











Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg