Boudevilliers









































Boudevilliers

Blazono de Boudevilliers


Blazono de Boudevilliers

Ĉefstrato de Boudevilliers, rigardo al la preĝejo


Ĉefstrato de Boudevilliers, rigardo al la preĝejo
Kantono
Neŭŝatelo
Komunumo(j)
Val-de-Ruz

Koordinatoj 

47°1′45″N 6°53′25″O  /  47.02917°N, 6.89028°O / 47.02917; 6.89028 (Boudevilliers)Koordinatoj: 47°1′45″N 6°53′25″O  /  47.02917°N, 6.89028°O / 47.02917; 6.89028 (Boudevilliers)
Nombro de enloĝantoj
785
Areo
12,57 km²
Alteco
753 m super marnivelo
Poŝtkodo
2043

Mapo de Boudevilliers


Mapo de Boudevilliers







v  d  r


Information icon.svg



Boudevilliers estis ĝis la 31-a de decembro komunumo en la distrikto Val-de-Ruz en Kantono Neŭŝatelo, Svislando. Kun efiko de la 1-a de januaro 2013 la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Boudevilliers, Cernier, Chézard-Saint-Martin, Coffrane, Dombresson, Engollon, Fenin-Vilars-Saules, Fontainemelon, Fontaines, Le Pâquier, Les Geneveys-sur-Coffrane, Les Hauts-Geneveys, Montmollin, Savagnier, kaj Villiers estis kunigitaj al la nova komunumo Val-de-Ruz. Boudevilliers havis 785 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.




Enhavo






  • 1 Geografio


  • 2 Najbaraj komunumoj


  • 3 Trafiko


  • 4 Historio


  • 5 Gefiloj


  • 6 Bildoj


  • 7 Notoj kaj referencoj


  • 8 Eksteraj ligiloj





Geografio |


Boudevilliers situas en la Neŭŝatela Ĵuraso kvin kilometrojn nordokcidente de la kantonĉefurbo Neŭŝatelo kaj sep kilometrojn sude de La Chaux-de-Fonds. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Boudevilliers, Malvilliers, La Jonchère kaj Landeyeux, kaj pluraj domgrupoj kaj izolitaj bienoj.


La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 12,58 km², de kiuj 32,2% estas kovritaj de arbaro, 61,3% servas por agrikulturo kaj 6,3% por setlado.
[1]



Najbaraj komunumoj |


La komunumo Boudevilliers limas en nordo al Les Hauts-Geneveys, en nordoriento al Fontaines, en sudoriento kaj sudo al Valangin, en sudokcidento al Coffrane, en okcidento al Les Geneveys-sur-Coffrane, kaj en nordokcidento al La Sagne.



Trafiko |


Tra Boudevilliers pasas la kantona ĉefvojo n-ro 1320 kaj paralele al ĝi la svisa aŭtovojo A20 de La Chaux-de-Fonds tra respektive sub Vue-des-Alpes al Neŭŝatelo. La fervojlinio de Neŭŝatelo al La Chaux-de-Fonds, kiu pasas tra la komunuma teritorio ne disponas pri haltejo en Boudevilliers. La konekto al la publika transportreto funkcias per buslinio de Villiers al Neŭŝatelo kaj buslinio tra la Valo de Ruz.



Historio |


La unua dokumenta mencio de Boudevilliers datiĝas el la jaro 1195 kiel Boudeviler. En la jaro 1308 Boudevilliers estis donacita de Jean de Chalon-Arlay al la Grafo Rudolfo la 4-a de Neŭŝatelo. Ĝis 1807 la voktejo Boudevilliers estis enklavo de la Grafoj de Neŭŝatelo interne de la Senjorujo Valangin. La preĝejo de Boudevilliers datiĝas el la 17-a jarcento kaj ĝia absido jam el la 12-a. En la jaro 1872 en Landeyeux estis konstruita distrikta hospitalo. Kun efiko de la 1-a de januaro 2013 Boudevilliers kun 14 aliaj komunumoj de la distrikto kuniĝos al la nova komunumo Val-de-Ruz.
[2]



Gefiloj |



  • Arnold Henri Guyot, geologo


Bildoj |




Notoj kaj referencoj |




  1. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011


  2. Fonto: Maurice Evard: Boudevilliers en Historia Leksikono de Svislando (2003-01-13)



Eksteraj ligiloj |



  • Oficiala retejo de la komunumo Boudevilliers


  • Boudevilliers en la Historia Leksikono de Svislando germane france itale


  •  Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Boudevilliers – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)











Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg