Montmollin








































Montmollin

Blazono de Montmollin


Blazono de Montmollin

Kantono
Neŭŝatelo
Komunumo(j)
Val-de-Ruz

Koordinatoj 

46°59′35″N 6°50′50″O  /  46.99306°N, 6.84722°O / 46.99306; 6.84722 (Montmollin)Koordinatoj: 46°59′35″N 6°50′50″O  /  46.99306°N, 6.84722°O / 46.99306; 6.84722 (Montmollin)
Nombro de enloĝantoj
546
Areo
4,06 km²
Alteco
772 m super marnivelo
Poŝtkodo
2037

Mapo de Montmollin


Mapo de Montmollin







v  d  r


Information icon.svg



Montmollin estis ĝis la 31-a de decembro komunumo en la distrikto Val-de-Ruz en Kantono Neŭŝatelo, Svislando. Kun efiko de la 1-a de januaro 2013 la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Boudevilliers, Cernier, Chézard-Saint-Martin, Coffrane, Dombresson, Engollon, Fenin-Vilars-Saules, Fontainemelon, Fontaines, Le Pâquier, Les Geneveys-sur-Coffrane, Les Hauts-Geneveys, Montmollin, Savagnier, kaj Villiers estis kunigitaj al la nova komunumo Val-de-Ruz. Montmollin havis 546 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.




Enhavo






  • 1 Geografio


  • 2 Najbaraj komunumoj


  • 3 Trafiko


  • 4 Historio


  • 5 Notoj kaj referencoj


  • 6 Eksteraj ligiloj





Geografio |


Montmollin situas en la Neŭŝatela Ĵuraso proksimume 6 kilometrojn okcidente de la kantonĉefurbo Neŭŝatelo. La komunumo etendiĝas de la kaldrono de la Valo de Ruz ĝis al la kresto de Mont Racine, kie sude de ties kulmino sur alteco de 1401 m s.m. troviĝas la plej alta punkto de la komunumo. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Mont Molint kaj La Prise kaj diversaj izolitaj bienoj.


La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,06 km², de kiuj 35,7% estas kovritaj de arbaro, 57,4% servas por agrikulturo kaj 5,9% por setlado.
[1]



Najbaraj komunumoj |


La komunumo Montmollin limas en nordo kaj oriento al Coffrane. En nordnordoriento la limo kun Coffrane sur peceto estas interrompita per limo al Les Geneveys-sur-Coffrane, tiel ke la plej nordokcidenta parto de la komunumo Coffrane sur la montokresto estas eksklavo. En sudoriento la komunumo limas al Corcelles-Cormondrèche, en sudokcidento kaj okcidento al Rochefort, en nordokcidento en unu punkto al Brot-Plamboz, kaj en nordnordokcidento al La Sagne.



Trafiko |


Tra la komunumo Montmollin pasas la kantona ĉefvojo n-ro 160 de Corcelles-Cormondrèche al Les Ponts-de-Martel kaj la vojo 2274 al Coffrane. Montmollin disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Neŭŝatelo al La Chaux-de-Fonds.



Historio |


La unua dokumenta mencio de Montmollin datiĝas el la jaro 1347 kiel Mommolens. Dum mezepoko Fontaines apartenis al la Senjorujo kaj poste Majorujo Valangin. En la jaro 1824 Montmollin fariĝis memstara komunumo. Kun efiko de la 1-a de januaro 2013 Fontaines kun 14 aliaj komunumoj de la distrikto kuniĝos al la nova komunumo Val-de-Ruz.
[2]



Notoj kaj referencoj |




  1. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011


  2. Fonto: Maurice Evard: Montmollin en Historia Leksikono de Svislando (2008-05-28)



Eksteraj ligiloj |


  • Oficiala retejo de la komunumo Montmollin

  •  Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Montmollin – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)











Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg