Meksiko




















































































































Estados Unidos Mexicanos

Unuiĝintaj Meksikaj Ŝtatoj

Detaloj



Detaloj



Detaloj

Detaloj

Nacia himno: Himno Nacional Mexicano

Situo
Bazaj informoj

Ĉefurbo

Meksikurbo

Oficiala(j) lingvo(j)

hispana lingvo

Plej ofta(j) religio(j)

katolikismo (89%)
protestantismo (6%)
aliaj (5%)

Areo
 % de akvo
1.972.550 km²
2,5 %

Loĝantaro

112 336 538

Loĝdenso

55 loĝ./km²

Vivolongo
75 jaroj

Horzono
centra horzono de Nordameriko

Interreta domajno

.mx

Landokodo
MEX

Telefona kodo
+52

Plej alta punkto

Citlaltepetl

Plej malalta punkto
Laguna Salada
Politiko

Politika sistemo
federacia respubliko

Ŝtatestro

Andrés Manuel López Obrador

Nacia tago

16-a de septembro 1810

Sendependiĝo disde Hispanio

27-a de septembro 1821
Ekonomio

Valuto

meksika peso (MXN)

MEP
laŭ 2006
– suma

$ 1,149 duiliono
– pokapa
$ 12.775

Esperanto-movado

Landa E-asocio

Meksika Esperanto-Federacio







v  d  r


Information icon.svg



Meksiko (hispane: México, oficiale: Estados Unidos Mexicanos), oficiale la Unuiĝintaj Meksikaj Ŝtatoj, estas federacia respubliko konstitucia en Nordameriko, kiu konsistas el 31 ŝtatoj kaj federacia distrikto kiu estas Meksikurbo. Norde ĝi limas al Usono; sudokcidente kun la Pacifika oceano; sudoriente kun Gvatemalo, Belizo, kaj la Kariba Maro; kaj oriente troviĝas la Meksika golfo.


La meksika surfaco ampleksas proksimume 2 milionojn da km², kiu atingas la dek kvaran pozicion inter la plej grandaj landoj el la mondo. En tiu ĉi teritorio loĝas pli ol 117 milionoj da personoj, estas la ŝtato plej granda laŭ nombro da hispanparolantoj.




Enhavo






  • 1 Bazaj informoj


  • 2 Esperanta nomo


  • 3 Historio


  • 4 Demografio


  • 5 Ŝtatoj


  • 6 Urboj


  • 7 Geografio


  • 8 Politika sistemo


  • 9 Kulturo


    • 9.1 Kuirarto




  • 10 Esperanto-movado


  • 11 Vidu ankaŭ


  • 12 Referencoj


  • 13 Aliaj projektoj


  • 14 Eksteraj ligiloj





Bazaj informoj |




  • Oficiala nomo: Estados Unidos Mexicanos


  • Komuna nomo: México (Meĥiko; la sono de la ikso estas escepto laŭ la kutima prononco en la hispana lingvo, ĉefe en Meksiko). Vidu artikolon pri la nomo de Meksiko en esperanto.


  • Situo: ĉirkaŭ 23º No, 102º Ok


  • Limoj: 3.118 km norde kun Usono, 960 km sude kun Gvatemalo kaj 176 km kun Belizo.


  • Areo: 1.972.546 km²


  • Semotaŭga: 12%


  • Ĉefurbo: Meksikurbo


  • Sendependiĝo: (de Hispanio) ekis je la 16-an de septembro 1810, sukcesis je la 21-a de septembro de 1821


  • Internaciaj organizaĵoj: UN (1945), OAŜ



Esperanta nomo |


La esperantigo de la hispanlingva vorto México [MEĥiko] estas malfacilaĵo.


En Lingva respondo n-ro 47, publikigita en Oficiala Gazeto en 1911 (n-ro 18B en la 6a eldono de Lingvaj Respondoj), Zamenhof skribis:


[...] ni neniam devas diri "Meksikujo"; ni devus diri "Meksiko", sed, por fari diferencon inter la urbo kaj la samnoma lando, mi konsilas [...] nomi la urbon "Meksiko" kaj la landon "Meksikio" (kiel Alĝero-Alĝerio, Tuniso-Tunisio k. t. p.).

Multaj esperantistoj nun opinias ke tiu komento estis eraro de Zamenhof.


La Akademio de Esperanto en 1974 oficialigis la landnomon "Meksiko" (en la Oka Oficiala Aldono al la Universala Vortaro), ĉar tiu formo estas la plej internacia. UEA kaj Monato uzas nur tiun oficialan formon. La landa Esperanto-asocio nomiĝas Meksika Esperanto-Federacio.


Krome, ĉirkaŭteksto ofte helpas, kiam oni diras nur "Meksiko". Interese, la meksikanoj mem malofte plendas aŭ konfuziĝas kiam oni diras México, kvankam tiu ĉi vorto aludas urbon, ŝtaton kaj landon:



Historio |


Ankaŭ legu: Historio de Meksiko

Dum miloj da jaroj, la hodiaŭa Meksiko estis lando de ĉasistoj kaj rikoltistoj. Antaŭ ĉirkaŭ 9 mil jaroj, la amerikanoj kultivis maizon, sed komencis agraran revolucion, stirante al formado de multe pli kompleksaj civilizacioj. La civilizacioj giris konturon de urboj kun skribo, monumenta arkitekturo, astronomiaj kaj matematikaj studoj, kaj armeo. Post 4 000 jaroj, ili estis detruitaj pro la alveno de hispanaj koloniistoj en 1519. Dum tri jarcentoj, dum kiuj la plimulto da loĝantaro de Meksiko estingitaj indiĝenoj, ĝi estis koloniata por Hispanio.


En 1821, post la Meksika Milito de Sendependeco Hispanio agnoskis la sendependecon de Meksiko. Milito de la lando kun Usono finiĝis en 1848 per perdo de preskaŭ duono de ĝia teritorio. En 1861 Meksikon invadis Francio kaj ĝi regis mallonge ĝis 1867. Poste, la Meksika revolucio kaŭzis morton de 10% de la loĝantaro. Ekde komenco, Meksiko kiel ŝtato-nacio luktis kun interkonsento pri ĝia heredaĵo indiĝena juĝe atribuita kun la postuloj de la modelo de la moderna kulturo okcidenta trudita en 1519. La nomo de la nacio estas derivita de la azteka ĉefurbo Tenoĉtitlano. Hodiaŭ, Meksiko estas hejmo por la plej granda nombro de hispan-parolantoj en la mondo, ĝi havas ankaŭ la plej grandan nombron de denaskaj amerikanoj, kiuj parolas la indiĝenajn lingvojn (la plimulto parolas la navatlan).



Demografio |




  • Loĝantaro: 103,263,388 (2005)


  • % urbana: 74% (2000)


  • homoj je kv. km: 52,2 (2000)


  • homoj je kv. km da semotaŭga tero: 434,9 (2000)


  • ekonomia kresko: 1,53% (2000, takso)


  • naskoj: 23,15 je 1000 homoj en jaro (2000, takso)


  • mortoj: 5,05 je 1000 homoj en jaro (2000, takso)


  • migrantoj: -2,84 je 1000 homoj en jaro (2000, takso)


  • mortokvanto de beboj: 26,19 mortoj je 1000 naskoj (2000, takso)


  • infanoj po virino: 2,67 infanoj naskita je virino (2000, takso)


  • meza vivlongeco: 71,49 jaroj (68,47 viroj, 74,66 virinoj) (2000, takso)

  • Etnoj: 74% mestiza (miksitoj de eŭropido kaj amerika indiĝeno), 10% indiĝena, 15% eŭropida, 1% aliaj


  • Religio: laika ŝtato. Lau taksoj, 95% kristanismo (89% katolikismo, 6% protestantismo) 5% aliaj.


  • Lingvo: la hispana estas la baza lingvo de la loĝantaro kaj estas uzata oficiale. Aliaj lingvoj: la navatla, dialektoj de la majaa, aliaj indianaj lingvoj.


  • alfabeta: 89,6% (91,6% viroj, 87,6% virinoj) (1995 takso)


Tarahumara estas nomo de indiĝena etno, en norda Meksiko. La Tarahumara-popolo estas fama pro ties kapablo, longajn distancojn kuri tra dezerto, montoj. La viroj nomas sin pro tio Rarámuri (‘Tiu, kiu rapide kuras’, t. e. ‘kuranto’). La tarahumara-lingvo apartenas al la jut-azteka lingvaro.



Ŝtatoj |



Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Subŝtatoj de Meksiko.

Meksiko dividiĝas en 31 federaciaj subŝtatoj (laŭ la meksika politika kaj jura sistemo ili hispane nomiĝas "estados", sed la e-lingva vorto "ŝtato" havas iom alian difinon, tial subŝtatoj) kaj la Federacia Distrikto estas la ĉefurbo:




















































































































































































































Meksiko

Mexico with state borders (numbered).svg


Subŝtatoj

Loĝantaro (2005)

Areo (km²)

Ĉefurbo

Estados Unidos Mexicanos (Unuiĝintaj Meksikaj Ŝtatoj)

103 088 000

1 959 248

Federacia Distrikto
1. Agvaskaljento
1 051 000
5 625

Agvaskaljento
2. Malsupra Kalifornio
2 842 000
71 546

Meksikalo
3. Malsupra Sudkalifornio
517 000
73 943

La Paco
4. Kampeĉo
751 000
57 727

Kampeĉo
5. Ĉiapo
4 256 000
73 681

Tukstlo Gutjerezo
6. Ĉiŭaŭo
3 238 000
247 487

Ĉiŭaŭo
7. Koaŭilo
2 475 000
151 445

Saltiljo
8. Kolimo
562 000
5 627

Kolimo
9. Durango
1 489 000
123 367

Durango
10. Gvanaĥuato
4 893 000
30 621

Gvanaĥuato
11. Gerero
3 116 000
63 618

Ĉilpancingo
12. Hidalgo
2 334 000
20 856

Paĉuko
13. Ĥalisko
6 652 000
78 630

Gvadalaĥaro
14. Meksiko
14 161 000
22 333

Toluko de Lerdo
15. Miĉoakano
3 988 000
58 667

Moreljo
16. Moreloo
1 605 000
4 892

Kvernavako
17. Najarito
943 000
27 862

Tepiko
18. Novleono
4 164 000
64 203

Monterejo
19. Oaĥako
3 522 000
93 343

Oaĥako de Juárez
20. Pŭeblo
5 391 000
34 251

Pŭeblo
21. Keretaro
1 593 000
11 658

Santjago de Keretaro
22. Kintanaroo
1 134 000
42 535

Ĉetumalo
23. Sanluispotosio
2 412 000
61 165

Sanluispotosio
24. Sinaloo
2 610 000
57 331

Kuljakano
25. Sonoro
2 384 000
179 516

Hermosiljo
26. Tabasko
2 013 000
24 747

Viljahermoso
27. Tamaŭlipo
3 020 000
80 148

Urbo Viktorjo
28. Tlakskalo
1 061 000
3 997

Tlakskalo
29. Verakruco
7 081 000
71 856

Ĥalapo de Enríquez
30. Jukatano
1 803 000
39 671

Merido
31. Zakateko
1 357 000
75 416

Zakateko
32. Meksikurbo
8 670 000
1 484

Meksikurbo
---


Vidu tabelon de meksikaj loknomoj, mapon de la subŝtatoj de Meksiko kaj liston de subŝtatoj de Meksiko.



Urboj |




Mapo de Meksiko


La plej grandaj urboj: milionoj en 2000 (takso):



































    19,75   Meksikurbo (4-a plej loĝata en tuta Ameriko)
    4,10   Gvadalaĥaro
    3,60   Monterejo
    1,40   Urbo Pŭeblo
    1,32   Urbo Juárez
    1,30   Tiĥuano
    1,23   Leono
    0,74   Moreljo


Geografio |


La plej alta monto estas la Stelmonto aŭ "Citlatépetl".



Politika sistemo |


Meksiko estas demokrata federa respubliko. La konstitucio estis aprobita je la 5-a de februaro de 1917


Prezidanto elektita pere de universala kaj sekreta balotado por sesjara periodo. Vidu liston de prezidentoj de Meksiko. Nuna prezidento: Felipe Calderon


Duĉambra kongreso: deputitoj (tri jaroj) kaj senatanoj (ses jaroj)


Cefaj politikaj partioj:




  • Revolucia Institucia Partio (fondita 1929)


  • Partio de Nacia Agado (1939)


  • Partio de la Demokratia Revolucio (1988)



Kulturo |



  • Zapateo

  • ¡Que viva México!



Kuirarto |





Molkajeto kaj tejoloto, tradicia pistilo ekzemple por kapsiketoj.



Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Meksika kuirarto.

Meksika kuirarto estas ĉefe fuzio de indiĝena mezamerika kuirarto kun eŭropaj, ĉefe hispanaj, elementoj aldonitaj post la konkero de la Azteka Imperio en la 16a jarcento. La bazaj materialoj estas indiĝenaj manĝaĵoj, kiaj maizo, faboj kaj kapsiketoj. Eŭropanoj enmetis grandan nombron de aliaj manĝaĵoj, plej grave el kiuj estas viandoj el aldomigitaj animaloj (bovoj, porkoj, kokoj, kaproj, kaj ŝafoj), laktaj produktoj (ĉefe fromaĝo), kaj variaj herboj kaj spicoj. Aldone al la bazaj materialoj menciitaj, kiaj maizo kaj kapsiketoj, aliaj indiĝenaj ingrediencoj estas la jenaj: tomatoj, kukurboj, avokadoj, kakao kaj vanilo,[1]



Esperanto-movado |


Vidu:



  • Esperanto-movado en Meksiko

  • Meksikaj esperantistoj



Vidu ankaŭ |



  • Listo de urboj de Meksiko

  • Meksikaj Loknomoj

  • Listo de Meksikaj ŝtatoj

  • Zapatista Armeo por Nacia Liberigo

  • Latin-Ameriko

  • Respubliko Kalifornio



Referencoj |





  1. Traditional Mexican cuisine - ancestral, ongoing community culture, the Michoacán paradigm. UNESCO. Alirita 22a de oktobro 2012.




Aliaj projektoj |




  • Meksiko en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Meksiko en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)




Eksteraj ligiloj |



  • Informoj pri Meksiko en la vikio de UEA esperante

  • oficialaj paĝoj de la registaro de Meksiko, ...

  • de la prezidenta oficejo ...

  • kaj de la ĉambro de deputitoj


  • [1] Unuetaĝa Usono ĉirkaŭ 41 "Unu tago en Meksiko"












Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg