ASSITEJ




ASSITEJ, la Asocio internacia pri teatrado por infanoj kaj junuloj (mallongigo laŭ la franca nomo Association Internationale du Théâtre de l’Enfance et la Jeunesse, angle International Association of Theatre for Children and Young People) fondiĝis en 1965 kiel internacia alianco de profesiuloj pri teatrado por infanoj kaj adoleskuloj. Tutmonde, laŭ la stato de aŭtuno 2010 estas 83 naciaj centroj de la asocio.


La asocio tutmonde faciligas kontaktadon kaj la interŝanĝon de ideoj kaj kulturaj tradicioj al profesiuloj produktantaj teatron por infanoj kaj adoleskuloj.



Mondaj kongresoj de la asocio[1] |



  • 17-a - Kopenhago, Flago-de-Danio.svg Danio kaj Malmö, Flago-de-Svedio.svg Svedio la 20-an ĝis 29-an de majo 2011[2]

  • 16-a - Adelajdo, Flago-de-Aŭstralio.svg Aŭstralio, 2008

  • 15-a - Montrealo, Flago-de-Kanado.svg Kanado, 2005

  • 14-a - Seulo, Flago-de-Sud-Koreio.svg Sud-Koreio, 2002

  • 13-a - Tromsø, Flago-de-Norvegio.svg Norvegio, 1999

  • 12-a - Rostov ĉe Dono, Flago-de-Rusio.svg Rusio, 1996

  • 11-a - Havano, Flago-de-Kubo.svg Kubo, 1993

  • 10-a - Stokholmo, Flago-de-Svedio.svg Svedio, 1990

  • 9-a - Adelajdo, Flago-de-Aŭstralio.svg Aŭstralio, 1987

  • 8-a - Moskvo, Flago-de-Sovetunio.svg Sovetunio, 1984

  • 7-a - Liono, Flago-de-Francio.svg Francio, 1981

  • 6-a - Madrido, Flago-de-Hispanio.svg Hispanio, 1978

  • 5-a - Orienta Berlino, Flago-de-GDR.svg Germana Demokratia Respubliko, 1975

  • 4-a - Albany, Flago-de-Usono.svg Usono, 1972

  • 3-a -Venecio, Flago-de-Italio.svg Italio, 1970

  • 2-a - Hago, Flago-de-Nederlando.svg Nederlando, 1968

  • 1-a - Prago, Flag of the Czech Republic.svg Ĉeĥoslovakio, 1966



Notoj |




  1. historio de la ASSITEJ-kongresoj (angle)


  2. retejo pri la 17-a monda kongreso de ASSITEJ (dane, svede kaj angle)



Eksteraj ligiloj |



  • retejo pri la 17-a monda kongreso de ASSITEJ en majo 2011 (dane, svede kaj angle)

  • asocia retejo (france kaj angle)




Popular posts from this blog

Reichsarbeitsdienst

Tanganjiko

Norda sulo